Al la enhavo

Fermita

XXXXX

de Turfalko, 2018-oktobro-03

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2018-oktobro-03 13:31:13

Esperantokursoj en Vieno, Aŭstrio

Ekde januaro 2014 okazas unu aŭ du fojojn en la monato unuhoraj Esperantokursoj por ĉiuj, kiuj havas ankoraŭ ne konojn de la internacia lingvo. La loko de la renkontoj estas la kafejo Schopenhauer [ŝopenhaŭer] en la 18a distrikto de Vieno, proksime de multaj universitatoj. La varbado por tiuj kursoj okazas per afiŝoj, kiuj pendas en la enirejoj de la universitatoj. Tial la partumantoj estas preskaŭ nur junaj homoj inter 15 kaj 35. Multaj gestudentoj estas ne aŭstroj, sed ili regas la germanan lingvon. Ĝis nun okazis 58 kursoj kaj venis pli ol 200 gestudentoj. Unufoje en la jaro okazas premia konkurso por tiuj partumantoj. La premioj estas Esperanto-moneroj, ekzemple la arĝenta 100-Stela monero (2018) kaj aliaj.

Por daŭrigi la lernadon okazas dufoje en la monato regulaj renkontoj en picejo en la 15a distrikto de Vieno.

Mag. Walter KLAG
Ĵurnalisto kaj eldonisto
La Bulteneto
Fakdelegito de UEA por numismatiko
Aŭstrio
Eŭropa Unio

René de Saussure-Jaro 2018
https://eo.wikipedia.org/wiki/Rene_de_Saussure

Reen al la supro