Al la enhavo

Laŭ vi, mi kikias homo?

de amigueo, 2018-oktobro-10

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-10 15:53:19

"Kia homo estas mi, laŭ vi?"

Se oni komencas frazon sen decidi ankoraŭ ĝin negativa, insulta, demanda, orda ktp,
esperanto permesas adapton facilan ankaŭ por skribado:

"Laŭ vi, mi kikias homo?"

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-10 19:04:56

Laŭ via mesaĝo, vi aspektas eksterterano, ĉar vi skribas esperanton nekutiman en nia planedo. ridulo.gif

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-oktobro-10 20:09:06

mi ne trovas la ligon inter kia kaj kikii
kiujn verbojn oni povas fari el "kiu" aŭ "kio"? des pli el "kies"

esperanto ne estas tereno por senutilaj kaj sensencaj eksperimentoj, testoj aŭ provoj de duonkleraj eternaj novicoj

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-10 20:32:07

'Kiki' estas bati pilkon per piedo (en futbalo)

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-11 06:44:51

Kontrolu PIV-on pri signifo de la verbo kiki.

Mimoprobegal pravas. "Kikii" kiel iel formata verbo de la tabelvorto "kia" estas maltrafa. Ĝenerale la ideo, ke oni formas aliajn vortojn de la tabelvortoj, ne estas bona.

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-11 07:31:31

Metsis:Kontrolu PIV-on pri signifo de la verbo kiki.

Mimoprobegal pravas. "Kikii" kiel iel formata verbo de la tabelvorto "kia" estas maltrafa. Ĝenerale la ideo, ke oni formas aliajn vortojn de la tabelvortoj, ne estas bona.
Kaj "tiaĵo", "kioma", "kialo"?

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-11 14:49:23

StefKo:
Kaj "tiaĵo", "kioma", "kialo"?
Aĥ, vi pravas. Mi ne memoris.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-12 03:52:42

'Kioma' estas en Fundamento. Sed 'ĉioma', 'ioma', 'nenioma' estas nur anstataŭoj de 'ĉiom', 'iom', 'neniom' kiuj povas preni '-j' kaj '-n'.
'Kialo' ne estas demandvorto. Do ili jam ne estas tabelvortoj, sed ordinaraj derivaĵoj.

amigueo (Montri la profilon) 2018-oktobro-13 17:50:30

sed ankoraux vi ne rimarkis ke ki-vorto neekfraze povas esti demanda kaj en skriba esperanto povas konfuzigi? pro tio la serio KIKIO: pli frapa demando.

Reen al la supro