Al la enhavo

Centon da vodko?

de StefKo, 2019-januaro-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-14 09:47:22

Ĉu unu milono (1/1000) de litro havas sian nomon? En Vortaro.net ĝi mankas. En Vikipedio estas “mililitro” (ml).
Se oni drinkas ion, ekz. la vodkon, oni diras, i.a. kvanton en mililitroj, ekz.

Mi petas glaseton da cent mililitroj de vodko!

“glaseton da cent mililitroj” oni kurtigas plejofte ĝis “centon”

Demando:

Ĉu oni devas diri “centon de vodko” ĉu “centon da vodko”? Tiu „cento” ja enhavas “glaseto da cent mililitroj de vodko”.

Metsis (Montri la profilon) 2019-januaro-14 10:52:24

Ĉar mili- estas prefikso laŭ SI-sistemo kaj litro estas unuo en la sama sistemo, estas mililitro tute taŭga unuo. Ne eĉ PIV estas plena ridulo.gif

Mi dirus kun "de", vidu PIV punkton B.8.

Sed en mia loko oni mendas alkoholaĵojn uzante centilitrojn, mallongigita al centioj. La kutima porcio en restoracioj estas "kvar centioj".

Kaj mi drinkis polan sekalan vodkon de iu marko. Bongusta!

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-14 11:05:13

Metsis:Ĉar mili- estas prefikso laŭ SI-sistemo kaj litro estas unuo en la sama sistemo, estas mililitro tute taŭga unuo. Ne eĉ PIV estas plena ridulo.gif

Mi dirus kun "de", vidu PIV punkton B.8.

Sed en mia loko oni mendas alkoholaĵojn uzante centilitrojn, mallongigita al centioj. La kutima porcio en restoracioj estas "kvar centioj".

Kaj mi drinkis polan sekalan vodkon de iu marko. Bongusta!
Kaj tio (el: vortaro.net):

*da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua: glaso da akvo; dekduo da pomoj; unu kilogramo da teo; dek du jaroj da laborado; peco da ŝtofo; spaco da tero; 60 paĝoj da teksto (...)

mimoprobegal (Montri la profilon) 2019-januaro-14 18:07:41

StefKo:Mi petas glaseton da cent mililitroj de vodko!
malĝuste

oni ordinare diras - mi petas glaseton kun cent mililitroj da vodko

sed rusoj ĉiam mezuras vodkon en (aŭ per) gramoj.

do, donu al mi cent gramojn da vodko aŭ glaseton kun cent gramoj da vodko

kaj, sendube, cento da vodko = cento da (mililitroj da) vodko

thyrolf (Montri la profilon) 2019-januaro-15 09:27:01

Dekonon da vodko mi petas?

Tion komprenus chiu!

Metsis (Montri la profilon) 2019-januaro-15 14:00:35

Botelon da vodko ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-15 19:08:35

thyrolf:Dekonon da vodko mi petas?

Tion komprenus chiu!
Ne! Kiom de kio estas la dekono? Ĉu 10 gramoj aŭ mililitroj?

thyrolf (Montri la profilon) 2019-januaro-15 22:28:50

nu, kio do? Dekonon de litro, kompreneble!

Litro estas la plej ofte mezuro se temas pri likvaĵoj, ĉu ne?

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-15 22:37:21

thyrolf:nu, kio do? Dekonon de litro, kompreneble!

Litro estas la plej ofte mezuro se temas pri likvaĵoj, ĉu ne?
Evidente! Ĉe ni plej ofte oni uzas: cento, kvindeko, dudekkvino (subkomprenataj "mililitroj" aŭ "gramoj")

Reen al la supro