Al la enhavo

Republikado de mia blogo

de novatago, 2019-januaro-20

Mesaĝoj: 136

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 12:13:57

Zam_franca:
novatago:
Zam_franca:Kie vi legis ion pri subvenciitaj feministoj??
Kie en Eŭropa Unio ne estas subvenciitaj/ataj feministoj?

Ĝis, Novatago.
Mi redemandas: kie vi legis ion pri subvenciitaj feministoj? Kiu estas via fonto?

Mi neniam legis ion pri tio. Tial mi honeste volus scii pli pri tiu temo. Mi ne deziras respondon kiel "ĉiu scias, ke tiaj aferoj okazas, sed la maldekstrista gazetaro mensogadas kaj silentadas". Mi simple dezirus koni fonton kiu parolas pri tiaj subvencioj.
Nu, bone mi estos tiel klara, kiel vi volas kaj oni povas esti. Mi ne certas kiel funkcias ŝtataj sciigoj en aliaj landoj, tamen en Hispanio estas io nomita BOE (Boletín Oficial del Estado / Oficiala Ŝtata Bulteno) per kiu la ŝtato informas pri ĉia ŝtata decido kaj ago, (ankaŭ estas regionaj, provincaj kaj municipaj) kaj tiel oni scias pri ĉiu subvencio.

Tamen, se al vi restas dubon pri la rilato pri la povaj kaj monaj interesoj inter feminismo kaj la diversnivelaj estraroj, en Hispanio oni donis aliajn paŝojn "antaŭen" kaj ekzistas observejoj pri egaleco kaj virinaj institutoj, krom tute specifa ministrejo pri egaleco (kies ministrino decidis ke ĉiu altposteno de la ministrejo estu nur por virinoj -ĉar tio estas "egaleco"...-) . Komprenu tion ke ĉiu el ili estas tute orvelaj institucioj, kies rilato kun egaleco estas nur en la nomo, kaj estas uzitaj por tordi la percepton de realo, dividi la civitanaron, krei inkvizician "armeon" (tio estas verdire la asocioj) por regi disidentoĵ kaj timigi ĵurnalistojn kaj ĵuĝistojn, kaj tiel konservi la povon pli facile. Ĉio kune estas milionoj da eŭroj el impostoj, el kiuj virinoj kun veraj problemoj apenaŭ ricevas iom.

Tiuj "feministaj" institucioj "pri egaleco" en Hispanio havas nomon: "chiringuito". Ĉiringito estas ejo kreita por ege profiti per facila laboro, alidirite, koruptejo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 15:26:19

Vi parolas pri organizaĵoj, kaj ne individuoj. Kompreneble, ke organizaĵoj estas subvenciitaj. Sed via blogaĵumo ia ŝajnigas, ke la manifestaciaj feministoj mem estas subvenciitaj.

Diri aferojn kiel "Viroj laborejen, virinoj kuirejen" ja estas seksisma, t.e. diskriminacia, kaj pro tio ĝi ne estas parto de la rajto je sin esprimi libere.
Estas kaj estu normala, ke diskriminaciemiga sinteno estas sankciita! Seksismo aĉas tiel kiel rasismo, kaj endas kontraŭbatali ĝin! Ĉu uloj kontraŭbatalantaj diskriminaciojn estas 'inkviziciistoj'? Ĉu vi vere pensas tion??

La altpostenuloj de tiu 'inkvizicio-organizaĵoj' estas efektive grandaplejparte virinoj. Se la tuta hispana socio atingus pli-malpli egalecon (45%/55%), ja estus malbona afero. En Hispanujo, tia egaleco estas politike atingita, ekzemple parlamente.
Firmae... Oni ne povas diri tion. https://www.google.com/amp/s/m.eldiario.es/economi...

En 2018, nur 2,8 % de la hispanaj firmaaj direktoroj estis virinoj. Ĉu virinoj ne kapablas zorgi pri firmaoj? Kompreneble, ke ne. Signifas simple, ke multe da laboro devas esti farita.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 15:28:12

Jxusteno:Eĉ se inistaj organizoj estas mone subtenataj, ĉu tio malbonas?
Really funny to see you trying to justify a lot of people the you would call TERF. Really funny.

https://elpais.com/politica/2020/02/25/actualidad/...

Ĝis, Novatago.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 15:35:18

novatago:
Jxusteno:Eĉ se inistaj organizoj estas mone subtenataj, ĉu tio malbonas?
Really funny to see you trying to justify a lot of people the you would call TERF. Really funny.

https://elpais.com/politica/2020/02/25/actualidad/...

Ĝis, Novatago.
Kiom da gehispanoj kiuj deklaras sin senti 'feministoj' balotas por la "feminista partio"? Ja estus interesa sciigo. Ĉar miakrede tiu nombro estas forege de la majoritato!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 15:39:23

Kaj plie, ĉu la t.n. "hispana feminista partio" estas nenormale subvenciita de la ŝtato, t.e. senkiale pli ol la aliaj partioj? Mi kredas, ke ne!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 16:47:21

Amigues, amigas y amigos,
certe kontraŭfeminisma agado estas ankaŭ kontraŭinternidea

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 17:29:00

Zam_franca:Vi parolas pri organizaĵoj, kaj ne individuoj. Kompreneble, ke organizaĵoj estas subvenciitaj. Sed via blogaĵumo ia ŝajnigas, ke la manifestaciaj feministoj mem estas subvenciitaj.
Kompreneble. Kaj mi ne komprenas kial vi komprenis ion alian. Tamen, eĉ se mi parolis pri asocioj kaj institucioj, komprenu ke en tiu korupta strukturo estas geunuopuloj, kiuj profitas pere de salajroj aŭ pagendaj fakturoj. Ĵus antaŭ legi vian afiŝon mi memoris ion, kio okazis kelkaj tagoj antaŭ la 8-a de marto. En la ŝtata televido oni elsendas la programon Operación Triunfo (konkurso por novaj talentaj kantistoj). Kelkaj tagoj antaŭ la 8-a M, ili decidis tion, ke feministino devis prelegi al la konkursanoj kaj al spektantaro pri kontraŭkapitalisma feminismo. Tiu diris, kiel kutime, ke tiu senkorpa diabla estaĵo nomita patriarkado kulpas pri ĉiu malbono kiu suferas virinojn, kaj ke aliaj branĉoj de feminismo estas trompoj. Ŝi estis pagita per publika mono. Ankaŭ estas feministinoj (unuopulinoj), kiuj iras al gimnazioj por diri aferoj kiel "viroj kaj virinoj estas malamikoj" (jutubistinoj Devermut) aŭ "viro simple ne povas ricevi perforton de virino kaj estis amuza kiam mi mem frapis mian kunulon sur la vizaĝo" (Pamela Palenciano) aŭ "vi (virinoj) DEVAS lerni teknologian universitatan karieron eĉ se mi mem povis libere elekti studi por esti dentistino" (Devermut). Kaj jes, tiuj ankaŭ estas pagitaj per publika mono, nu laŭ mia memoro Devermut estis iam pagita de Jutubo, tamen ilia pensamaniero devus ne esti en gimnazio.

Se oni ne konsentas tiajn asertojn, estas malfacile kredi ke tio okazas, tamen... ja okazas.

Zam_franca:Diri aferojn kiel "Viroj laborejen, virinoj kuirejen" ja estas seksisma, t.e. diskriminacia, kaj pro tio ĝi ne estas parto de la rajto je sin esprimi libere.
Estas kaj estu normala, ke diskriminaciemiga sinteno estas sankciita! Seksismo aĉas tiel kiel rasismo, kaj endas kontraŭbatali ĝin! Ĉu uloj kontraŭbatalantaj diskriminaciojn estas 'inkviziciistoj'? Ĉu vi vere pensas tion??
Mi devas peti al vi du aferojn: 1. Kalmiĝu 2. Ne provu ekspliki al mi, kia estas mia lando.

En mia lando tiu seksisma pensmaniero nuntempe estas tute marĝena, t.e. ekzistas tiaj seksistoj sed ili ne estas multaj. Kaj kompreneble mi tute ne estas seksisto. Fakte, mia plendo estas kontraŭ tiuj, kiuj havas vian sinteno: "Se vi plendas kontraŭ feminismo vi nepre estas seksisto". Vi devas bone kompreni tion, ke feminismo estas plurbranĉa ideologio. Aldone, ne difini sin, kiel feministon ne implicas esti seksisto, simple implicas ke oni ne estas ano de tiu movado. En mia lando, kaj certe en aliaj, la hegemonia feminismo postulas al ĉiu agnoski tion, ke ĉiu estas kontraŭina seksisto. Ĉu vi vere konsentas tiun frenezaĵon?

Zam_franca:La altpostenuloj de tiu 'inkvizicio-organizaĵoj' estas efektive grandaplejparte virinoj. Se la tuta hispana socio atingus pli-malpli egalecon (45%/55%), ja estus malbona afero. En Hispanujo, tia egaleco estas politike atingita, ekzemple parlamente.
Firmae... Oni ne povas diri tion. https://www.google.com/amp/s/m.eldiario.es/economi...

En 2018, nur 2,8 % de la hispanaj firmaaj direktoroj estis virinoj. Ĉu virinoj ne kapablas zorgi pri firmaoj? Kompreneble, ke ne. Signifas simple, ke multe da laboro devas esti farita.
Vidu, vi uzas datumojn, kiujn vi trovis en ĵurnalo. Preskaŭ ĉiu informa medio apogas hegemonian feminismon, do ĉion, kion vi vidos en ili estos datumoj, kiuj pravigas feminismon eĉ se kiam oni legas atente la novaĵon, la teksto kontraŭdiras tiujn datumojn (kaj tio okazas oftege). Fakte, El Diario, tiu, ĵurnalo kiun vi ligilas, havas ekstreme kaj freneze klinitan vidpunkton favore al plej freneza feminismo. Ĝia direktoro iam defendis noktan elirblokadon por viroj, por protekti virinojn, en Hispanio, unu el la plej sekuraj landoj de la mondo por virinoj (vi ankaŭ povas trovi tiun datumon en ĵurnaloj). Se vi konsentas tian proponon, simple ne rekomendu virojn veni hispanien ĉar fakte, la danĝero por viro sur strato estas ege pli granda ol por virinoj.

La amasmedia diskurso ĉiam turnas ĉirkaŭ la grandega valoro de virina vivo, kaj viroj manĝu fekaĵon ĉar patriarkado. Fakte, tia hipokrite feminisma sinteno damaĝas virinojn. Ĉu vi memoras, kiam en la jaro 2014 Boko Haram forrabis 400 knabinojn? Ĉiu ĵurnalo en la okcidenta mondo skandaliĝis, ĉiu politikisto kaj famulo publike petis "redonu ilin al ni". Ĝis tiam Boko Haram iris al lernejoj kaj nur mortigis knabojn. Ili sendis virinojn hejmen tute senprobleme. Tamen Boko Haram volis reklamadon en okcidentaj ĵurnaloj, kaj ili rimarkis kiel tiuj informis pri mortigoj de viroj kaj kiel pri mortigoj de virinoj. Tial ili decidis forrabi knabinojn. Eĉ se okcidentaj ĵurnaloj informis pri mortigoj de knaboj, neniam oni petis al Boko Haram ĉesi tiujn mortigojn. Viraj privilegioj...

Kaj rilate al egaleca laborpostenado... Nu, mi estus tute kaj same feliĉa se ĉiu en la estraro (prezidento, ministroj, deputitoj) estus virinoj kaj se ĉiu estus viroj, ĉar mi ne opinias bonan tion, ke oni nepre estu 50% laŭ sekso ĉar laborpostenoj estu por la plej taŭgaj personoj sen rimarki sekson. Se tio implicas 100% da virinoj, bonege. Tamen, mi devas kritiki ministrinon kiu defendas kaj devigas laŭleĝe egalecan laborpostenadon al ĉiu, al ĉiu krom ŝi. Speciale, se ni jam ja havas pruvojn de la netaŭgeco de ŝiajn elektitulinojn. La realo estas ke tiu ministrino estas kontraŭvira seksisto (krom ĉiu alia "virto" de politikisto).

Nu, mi povus paroli pri la hegemonia feminismo en Hispanio dum tagoj. Se vi konsentas tian feminismon, tio estas via problemo, kaj komprenu ke tio ja estas problemo. Komprenu tion, ke PSOE postule kaj helpe de feminismo nuligis laŭleĝe homan rajton (kaj konstitucian) por viroj. Mi simple ne povas defendi tion.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 17:48:08

Zam_franca:
novatago:
Jxusteno:Eĉ se inistaj organizoj estas mone subtenataj, ĉu tio malbonas?
Really funny to see you trying to justify a lot of people the you would call TERF. Really funny.

Ĝis, Novatago.
Kiom da gehispanoj kiuj deklaras sin senti 'feministoj' balotas por la "feminista partio"? Ja estus interesa sciigo. Ĉar miakrede tiu nombro estas forege de la majoritato!
Mi nur rimarkigis ironion, ĉar tio ja estas ironio kaj tio tute ne rilatas al la nombro de voĉdonantoj. Ironio simple estas ironio. Aliflanke, mi ne celis diri ke ne estas alispecaj feministoj. Tamen, mi opiniis amuzan rimarkigi tiun ironion, ĉar ĝi eniris en la konversacion per stulta demando kaj, pli ol verŝajne, sen scii kial vi demandis tion.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 18:01:37

Zam_franca:Kaj plie, ĉu la t.n. "hispana feminista partio" estas nenormale subvenciita de la ŝtato, t.e. senkiale pli ol la aliaj partioj? Mi kredas, ke ne!
Kutime subvencioj postulas kondiĉojn. Se asocio aŭ partio observas tiujn kondiĉojn, tiu asocio havos subvencion. Multaj asociacioj, feminismaj ankaŭ, perdas subvenciojn iam post ricevi la monon ĉar ili ne plenumis aŭ ne observis la kondiĉojn. Tamen, se ĉio estas laŭleĝe, tio ne implicas malĉeesto de koruptado ĉar fakte kutime estas facile trompi. Ne nur tio, kondiĉoj fojfoje estas antaŭpensitaj por specifa(j) asocio(j) kaj por tiuj estas ege facile trompi. Do, ĉu mi povas diri ke la Hispana Feminisma Partio iam havis korupte subvencion? Nu, mi ne povas, krom diri ke la prezidentino estas kontraŭvira seksisto. Tamen, mi ne povas esti certa rilate al subvencioj.

novatago (Montri la profilon) 2020-aprilo-10 18:08:49

Se iu volas scii, kian feminismon mi konsentas, simple spektu ĉi tiun filmeton, subtekstigita Esperanten de mi: https://amara.org/es/videos/4qUTfFcqvzFU/eo/252187...

Reen al la supro