Al la enhavo

observatinta = inta ata observi

de amigueo, 2019-februaro-02

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-18 14:15:29

Unu el la ĉefaj principoj de E-o estas, ke la finaĵo de vorto rekte malkovras, pri kiu vortoklaso temas. Se oni havas plurvortajn participojn, oni ne plu povas certi, pri kiu vortoklaso temas. Alidire estas specife malpermesata havi vortojn, kies signifo dependas de alia vorto. Viaj ekzemploj prezice kaŭzas ĉi tiun. "Ata kanti" estas kombinaĵo de adjektivo kaj verbo, ĉi tiel adjektivo devas esti priskribo de verbo, sed la priskriboj de verboj en E-o estas adverboj (aŭ prepozicaj esprimoj aŭ adverbaj subfrazoj).

La plej terura ekzemplo de multsenco de vorto estas la angla frazo Buffalo buffalo Buffalo buffalo buffalo buffalo Buffalo buffalo, en kiu la signifo de po "buffalo" dependas de alia "buffalo" kaj pozicio en la "frazo".

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-19 17:38:10

Saluton, Metsis

Buffalo Buffalo ktp estas impona ekzemplo de ambiguoj,
sed propono de serĉo de plurvorta participo ne implicas ambiguon.

Vi diris:
"Ata kanti" estas kombinaĵo de adjektivo kaj verbo, ĉi tiel adjektivo devas esti priskribo de verbo, sed la priskriboj de verboj en E-o estas adverboj (aŭ kvazaŭ adverboj)"

La rilato inter Ata kaj Kanti estas speciala? (Mi ne diras ke -i estas la taŭga finaĵo, sed mi serĉas finaĵon taŭga).
La kurtigo Ata ne estas trubla aŭ problemdona, en konteksto de verbo konata aŭ pli ĝenerale, "ata = ricevanta agon".

Do, ATA KANTON = ATA JE KANTI = ATA KANTE = ATA...

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-20 10:19:52

Celu por simpleco kaj evitu specialaĵojn. Se du aŭ pluraj vortoj de viaj "plurvortaj participoj" apartenas kune, minimume skribu ilin kune: ata-kant... se vi iam inventas iun (praktikan kaj simplan) uzon por tiuj formoj.

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-20 14:05:10

Metsis: minimume skribu ilin kune: ata-kant... .
ejnt tusxa = tusxinta aux tusxanta aux tusxonta...
(aktiva participo infinitiva)

ejt tusxa = tusxita aux tusxata aux tusxota...

at tusxa = tusxata

ejt tusxo = tusx-ricevo
ejnt tusxo = tusx-dono

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-24 15:05:44

ata tuŝi = at tuŝa = tuŝata = ata tuŝon

frapon, vidon, flegon kaj adiaŭon ita = frapita, vidita, flegita kaj adiaŭita

int at observa = atint abserva = inta ata observi = atinta observi = atinta observon

atinta longan estiman ceremonian obsevon = kiu estis observata longe, estime, ceremonie

Miville (Montri la profilon) 2019-marto-13 06:09:11

Klareco pli gravas ol ĉio. Mi ne iros ĝis diri ke participoj verbaj neniam devus uziĝi por formi verbojn derivitajn anstataŭ la pli regulaj, laŭzamenhofaj verboj kunmetitaj. Sed ne estas forgesende ke, per-ekzemple, "mi observatas" ne signifas ekzakte "mi estas observata" aŭ ankoraŭ "mi observiĝas". "Mi observatas" povas signifi almenaŭ egale "mi estas observato", pli precize signifante "mi rolas kiel persono kies devo estas sidi trankvile dum aliaj estas lin observanta, por-ekzemple kiel modelulo en pentrista lernejo. "Mi observatas" malpli precizas ol "mi estas observata" se ne estas pli precizanta kunteksto, do forigas iome da klareco. Se en la realo estas tia arta lernejo kie vi laboras kiel profesia observato, "mi observatas" estas tre elegante esprimo por nomi vian tempon de laboro. Sed se temas pri kutima observo fare de ia ajn persono, multe pli taŭgas skribi por alia ekzemplo "mi estas observata de Julia' kiel ia stranga birdo". "Mi observatintas" estas terure kunfandanta kaprompilo por la leganto, do tre mal-esperantista je la spirito de la lingvo tut-homara, êc se temas pri rolo de modelo en arta lernejo. Vi tiam devus skribi por pli da klareco, tutsimple, por ebla sekvo de tiu ekzemplo, "mi jam finis mi laboro de observato, kaj pretas reiri hejmen". Se vi skribus "mi observatintas kaj do pretas reiri hejmen" vi trudas al la leganto multe pli da demandoj kiujn li ne povas solvi sen la kunteksto, ol da informoj. Mi povus nomi k imagi kiel observatintan, kiel en tiu ekzemplo, modelon farintan sia tuta loboro de modelo ĝis la pentraĵo finigita fare de la studentoj. Tri tempaj sufiksoj por unu vorto estas multe tro. Po unu estas pli ol sufiĉe.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-13 13:37:00

Miville:[...]Tri tempaj sufiksoj por unu vorto estas multe tro. Po unu estas pli ol sufiĉe.
Mi konsentas ke tri tempaj sufiksoj por unu vortoj estas multe tro. Tamen, kelkfoje esperanto trudas unu kiam parolanto ne volas signifi tempon. Tiam, nur unu tempa sufikso estas multe tro. Sed normale, oni disimulas kaj toleras. Pragmatike.

Pro tio mi proponis "ejnt trova = trovejnta" kaj "ejt trova = trovejta". Ĉar mi ne volis eĉ unu tempan aŭ tensan sufikson.

Tamen, la kerna temo pluas "plurvorta participo".

Miville:[...]"Mi observatas" povas signifi almenaŭ egale "mi estas observato", pli precize signifante "mi rolas kiel persono kies devo estas sidi trankvile dum aliaj estas lin observanta, por-ekzemple kiel modelulo en pentrista lernejo.
mi konsentas ke "Mi observatas" povus enhavi rolon, sed mi trovas ke laŭ konteksto, ankaŭ "Mi estas observata" povus enhavi rolon amatoran aŭ profesian. "Mi estas profesie observata". Kion vi faras profesie? Mi amatore detestas longajn kunmetojn kaj mi estas observata profesie. Ĉar esperanton mankas profesia pasiva afikso, mi kontentiĝas ĉe diri "Mi estas observato".

Pro tio la genio de esperanto kapablas diri "profesia murdanto" ( murdisto ) sed ne kapablas diri "profesia viktimo" (oni konfuzus rin kun "viktimo de murdisto", aŭ "viktimo de profesia malsano" ktp).

La kriantoj kontraŭ la simetrimanko en esperanto pri seksoj, devus ankaŭ krii kontraŭ la simetrimanko pri pasivo kaj aktivo en esperanto.

"Jam de la komenco, Latinameriko monde specialiĝis en la domeno labora: ĝi iĝis fikinsto de Okcidento." (Eduardo Galeano, "La malfermitaj vejnoj de Latinameriko") INST (fantazia afikso nepra) estas "la pasivo de IST".

Mi rekonas ke la verbo FIKI ne estas politike korekta, ĉar supozas ke "fiki" iun estas kvazaŭ turmenti aŭ malfierigi rin.
Tiu uzo devenas de kelkaj prizonoj troaj de testosterono, aŭ de seksperfortaj punoj aŭ militrabaĵo.
Galeano certe intencis frapi la leganton, per verego malkonforta kiel turmento.

https://www.amazon.fr/Las-Venas-Abiertas-América-Latina/dp/8432311456

Memoru: Latinoameriko estas fikinsto de Okcidento. Ne la sola.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-19 18:19:45

" inta ata observa = " observe ate inta

Kial serio de adjektivoj kiuj ne respektas regulon de adjektivoj (ĝenerale nur rilataj al substantivo) ?

Ĉar verbo ESTI estas speciala. Ĝi estas inter du nominativoj, sed ĝi metas ĥierarkion inter ili. " La verdaj estas belaj.

La participaj afiksoj igas nin salti en la tempon: unua salto estas al la pasinteco, dua salto al la daŭro pasiva, kaj fine la adjektivo kiu elmontras la misteron de la konkreta ago.

inta (kiu estis) + ata (kiu estas pasive) + observa (kiu rilatas al observo).

ita observadon = observatinta
= inta aton na observo

Kelkaj homoj trovos pli facila INTA ATA OBSERVA ol OBSERVATINTA, kaj inverse por kelkaj aliaj.
Por kelkaj uloj, kompreni INTA ATA OBSERVA estas kaprompile komparebla al maniri.
Por kelkaj uloj, kompreni OBSERVATINTA estas kaprompile komparebla al maniri.
Aliaj komprenas ambaŭ esprimrimedojn sen kapdoloro.

Tondiloj por mandekstruloj kaj tondiloj por manlivuloj. Inkluziva solvo.

Reen al la supro