Al la enhavo

kalkuloj

de Joffry, 2019-februaro-07

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-18 09:40:11

Metsis:
amigueo,
Kio signifas "on" en "2 on 3"? Se temas pri onoj, oni povas diri kiel mimoprobegal diris: du trionoj. Se la partoj de la racionala nombro ne estas entjeroj, oni devas uzi alian formon. Eble ekzistas aliaj, sed mi scias nur vorton "super": x/y ("ikso super ipso") [angle "over", svede "över", germane "über", finne "jaettuna"(=dividite per)]
Metsis,

"on" en "2 on 3" signifas hazarde kiel angle "over", svede "över", germane "über", finne "jaettuna".
sed ON estas soligo de afikso -on-, analoge: fia, aĉa, ino, aĵo, ujo, ulo, ano, eco ktp.

kvarono = on kvar = 1/4

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-18 09:56:54

plu pri "on kvar" = "kvarono".

fantazia analogio:

"minus tri" = "triminuso"
"ses minus tri" = "ses plus triminuso"

Kieas la salono?
Triminusa etaĝe.

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-18 10:12:22

pri "ordinala kvarono" aŭ ordinalono.


kiam oni uzas kvantojn por nomi elementojn kiuj aldoniĝas al serio, sed ne ĉe la fino de la serio sed hazarde interne, tiukaze, problemo de "ordinala kvarono" aŭ, pli prezice, "ordinal(a kvant)ono" aperas.


ĉu, en esperanto, "tri-kvaron-a" estas la ordinalo de "tri-kvarono"?

kelkfoje inter la tria etaĝo kaj la kvara estas intera etaĝo: la "trikomokvina" etaĝo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-18 13:39:59

mimoprobegal:
mi ne konsentas.
ekz. 3 2/5 estas tri kaj du kvinonoj (sen iu KOMO)
samtempe 3 2/5 = 3 4/10 = 3,4 do, tri kaj kvar dekonoj

en mia gepatra lingvo ( la rusa) ni diras 'tri plenaj du kvinonoj' aŭ 'tri plenaj kvar dekonoj'
ruse - "3 2/5 - три целых две пятых" или "3,4 - три целых четыре десятых"
Eblas, ke en la rusa oni diras tiel, sed en Esperanto ne. Vidu PMEG. La kialo estas simpla. Nur tre malmultaj frakcioj formas finan nombron. Kiel vi decimale prononcas la rezulton de 10/3?

sergejm (Montri la profilon) 2019-februaro-18 16:33:57

tri, komo, tri ripetita - ĉu tiel?
ruse: три целых, три в периоде

Metsis (Montri la profilon) 2019-februaro-18 21:11:47

sergejm:tri, komo, tri ripetita - ĉu tiel?
ruse: три целых, три в периоде
Mi ne scias, kiel oni elparolas senfinan nombron en E-o. "Tri ripetita" aŭ "ripetite" sonas taŭga. Mi dubas, ĉu eĉ ekzistas iu normo kiel elparoli. Plie notacioj varias de lando ĝis lando, tiel mi preskaŭ certas, ke ne ekzistas "oficiala Esperanta notacio por senfinaj, ripetaj nombroj" ridego.gif

amigueo (Montri la profilon) 2019-februaro-20 19:33:00

Metsis:mi preskaŭ certas, ke ne ekzistas "oficiala Esperanta notacio por senfinaj, ripetaj nombroj" ridego.gif
nefinifoje tri = ĉiamkaj tri = serikaj tri = rozariaŭ tri

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-januaro-16 17:40:09

(mi nunas parolprov' je l'Esperant')
amigueo, mi neniamas komprenpov' je via esperant' ĉaras parol' vi je sensencaĵar'.

Ĉu tio estas ĝusta Esperant'?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-16 19:23:00

MiMalamasLaAnglan:(mi nunas parolprov' je l'Esperant')
Saluton.
Kial do? Ĉu por amuzo?

Reen al la supro