Al la enhavo

Fundamento- Grammaire de l'espéranto en 16 règles

de morico, 2019-aprilo-22

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Français

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-24 09:06:38

Mi preferas, ke oni ne multe uzus la 16 reguloj en reklamado, ĉar ili klare ne sufiĉas kompreni la lingvon. La 16 reguloj estas, he… nur reklama slagano.

morico (Montri la profilon) 2019-julio-22 13:22:26

Metsis:Mi preferas, ke oni ne multe uzus la 16 reguloj en reklamado, ĉar ili klare ne sufiĉas kompreni la lingvon. La 16 reguloj estas he ...nur reklama slagano.
La dek ses reguloj estis skribitaj en la Fundamento fare de Zamenhof . Ili ne nur estas reklama slogano.
Se la aŭtomataj traduk-iloj (Guglo-Traduko...) konus kaj aplikus la 16 regulojn, la tradukoj estus de multe pli bona kvalito.

Les 16 règles ont été écrites dans le Fundamento par Zamenhof. . Elles ne sont pas seulement un slogan publicitaire. Si les traducteurs automatiques, comme Google Translate..., connaissaient et appliquaient les 16 règles, les traductions seraient de bien meilleure qualité.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-22 17:32:43

Mi provis respondi al altebrilas

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-22 17:33:37

Ĉu vere ? Estas tre interesa

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-22 17:35:43

Metsis:Mi preferas, ke oni ne multe uzus la 16 reguloj en reklamado, ĉar ili klare ne sufiĉas kompreni la lingvon. La 16 reguloj estas, he… nur reklama slagano.
Ni neniam devus ŝanĝi la fundamenton, ekzemple uzi "ri"n. Zamenhof kreis belan lingvon, ni ne bezonas reformojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-julio-23 08:48:05

Zam_franca:Mi provis respondi al altebrilas
Mi provis legi la respondon, sed... kie ĝi estas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-julio-23 08:52:03

morico:
Se la aŭtomataj traduk-iloj (Guglo-Traduko...) konus kaj aplikus la 16 regulojn, la tradukoj estus de multe pli bona kvaleco.
Jen stranga aplikado de la regulo 15. "kvalito" ne estas participo okulumo.gif

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-23 13:39:20

Zam_franca:Ĉu vere ? Estas tre interesa
Estas tie

morico (Montri la profilon) 2019-julio-23 16:52:32

Pri la kvalito de la tradukoj, mi pensis pri la akuzativo, sed la aŭtomatikaj tradukoj fariĝas iomete pli bonaj, post ĉiu jaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-julio-23 20:43:20

Enmemorigi la fundamentajn regulojn ne sufiĉas por aŭtomata tradukado. La komputila programo devas ankaŭ "kompreni" kion la skribinto intencis diri, kaj tio postulas semantikajn informojn, ĉefe por decidi pri kio oni parolas.

Ekzemple, en la antaŭa frazo, mi parolis pri komputila programo, kiun mi ne menciis antaŭe. Via mondscio helpas vin diveni, ke temas pri tiu, kiun oni uzas por la aŭtomata tradukado pri kiu mi parolas. Sed en la komputiloj, oni devas priskribi iel la rilato inter tradukado kaj komputilaj programoj.

Reen al la supro