Al la enhavo

Ankoraŭ unu revelacio...

de IgorSokoloff, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-29 08:07:23

Ankoraŭ unu revelacio...
Kiel deklaris Nancy Pelosi, la "speaker" de la usona kongreso, ankaŭ Rusio "has a hand" en la skandalo koncerne la konversacion inter la usona prezidento Donald Trump kaj la ukrajna prezidento Vladimir Zelensky. Tamen ĉi tiu responsa ŝtata funkciulo ne klarigis, kiamaniere tio eblis.
I wonder, ĉu la sinjorino pravas aŭ tio estas ankoraŭ unu ekzemplo de rusofoba paranojo?

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-septembro-29 08:59:28

Mi, verdire, iom kompatas Vovĉjon.
Li estis sufiĉe populara kaj sufiĉe estiminda komedia aktoro, sed nun li ŝajne fariĝas mokinda politika klaŭno.
Jen kiom ĉarma estis Zelensky antaŭ 18 jaroj:
https://youtu.be/3USFiW4JjQY

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-30 15:29:14

Ankoraŭ unu revelacio...
Norvega komunikilo "Aldrimer.no" informis, ke usonaj milit-aviadistoj rimarkis sur la norvega teritorio rusajn milit-skoltojn, kiuj estis vestitaj civile. Impresas, ke malgraŭ la civilaj vestoj, iuj akravidaj ekspertoj iamaniere sukcesis difini, ke tiuj uloj estis ĝuste rusaj milit-skoltoj.
Nek norvegaj oficialuloj, nek reprezentantoj de NATO gis nun tamen ne komentis ĉi-eventon.
Oni suspektas, ke tio estis nur mallerta provoko por panikigi la norvegan socion kaj instigi pliigon de monrimedoj en la norvega budĝeto por la lukto kontraŭ la "rusia agreso".

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-oktobro-05 16:05:27

Jen revelacia artikolo en eo-versio de "Le Monde diplomatique" pri tio, kiel okcidentaj komunikiloj antaŭ 20 jaroj mensogis pri la serboj por pravigi la agreson de NATO kontraŭ Serbio:
https://eo.mondediplo.com/article2724.html

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 12:32:58

Nu, kion eblas diri ĉi-kaze...
Por ĉiuj homoj, kiuj kapablas pensi propramense, jam delonge klaras, ke NATO estas bandego de kovardaj murdistoj, komparebla kun araĉo de ŝakaloj kaj hienoj. Kaj tiuj naivuloj, kiuj plu kredas, ke NATO estas nobla defenda bloko kaj ke okcidentaj komunikiloj ĉiam honeste kaj objektive informas pri politikaj eventoj, havas supozeble ne tre altan nivelon de IQ.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 20:26:51

Mi estas iom mirigita, ke "pro-american ass-lickers" en Nobela Komitato ĉi-jare aljuĝis sian literaturan premion al aŭstria verkisto Peter Handke, kiu malkaŝe simpatias al serboj kaj estas kritikema koncerne mesogeman "okcidentan civilizacion".
Usonaj kaj albanaj funkciuloj jam indignas.
I wonder, ĉu la komitatanoj freneziĝis aŭ ilian decidon influis "kovardaj rusuloj"?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-oktobro-16 07:06:23

I wonder, kial ĉi-forumaj liberastoj silentas pli la protestoj en Katalunio? Ĉu okcidentaj kamaradoj, kiuj opinias sin pli bone informitaj ol orientaj barbaroj, povas klarigi por ni, kiu pravas en la kataluna situacio?

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-16 10:02:44

IgorSokoloff:I wonder, kial ĉi-forumaj liberastoj silentas pli la protestoj en Katalunio? Ĉu okcidentaj kamaradoj, kiuj opinias sin pli bone informitaj ol orientaj barbaroj, povas klarigi por ni, kiu pravas en la kataluna situacio?
Trafe! Kaj ankoraŭ pri Trump-a perfido de Kurdoj?

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-oktobro-17 12:10:58

Ho, kamarado Igor... Kiom kruela vi estas...
La kataluna temo estas tro kruda por rafinitaj mensoj de niaj "libermondaj" ekspertoj, ĝi povas eble kaŭzi eĉ cerban malfunkcion.
----------
Sed kial oni forigis paron da miaj mesaĝoj? Ĉu la vorto "pindoso" estas tabuita ĉi-forume?

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-11 11:52:50

Jen okazis ankoraŭ unu "kolora revolucio", ĉi-foje en Bolivio... Estas bona fest-preteksto por ĉiuj pugo-lekantoj de "Uncle Sam"...

Reen al la supro