Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Slovianski

de StefKo, 2019-novembro-24

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-26 16:26:09

Nu, skribu tiujn rimarkojn itale al la redaktistaro de la gazeto, kiun mi citis.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-26 18:42:24

Ho, kia brila ideo...
Supozeble, via vigla menso naskis ĝin, dum vi intense maĉis gambetojn de kompatindaj ranoj...
Sed ĉu monsieur Zam certas, ke ricevinte mian mesaĝon, oni volonte prikorektos tiun artikolon kaj dankos min pro informigo?

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-27 08:50:22

Zdrav, drugari...
Jen ankoraŭ unu anekdoto el tiu interslavic-sajto, tradukita esperanten:

Fanatična gromada hoče okameniti grěšnu ženu.
Fanatika homamaso volas priĵeti per ŝtonoj pekintan virinon.

Isus s gestom štopuje tolpu:
Jesuo per gesto haltigas tiun homgrupegon:

— Kydaj kamenj toj, kto jest bez grěha!
— Ĵetu ŝtonon tiu, kiu estas senpeka!

Iz gromady leti dobro cěljeny kamenj i žena pade v dol, polna krvju.
El la homamaso elflugas bone celita ŝtono kaj la virino falas suben, verŝante sangon.

Isus povračaje se k gromadě s obvinjajučim pogledom:
Jesuo turniĝas al la homamaso kun riproĉa rigardo:

— Mamo, začto...
— Panjo, por kio...

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-27 09:46:06

okameniti - mi kompenus la verbon "ŝtonigi" = "farigi stona", sed ĝi signifas "priĵeti per ŝtonoj"
ě - ĉu ĝi estas "ять"?

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-27 20:43:56

sergejm:okameniti - mi kompenus la verbon "ŝtonigi" = "farigi stona", sed ĝi signifas "priĵeti per ŝtonoj"
ě - ĉu ĝi estas "ять"?
Mi konjektas la signifon de tiu vorto (sen kunteksto). En la pola estas la vorto "ukamienować". La kerno estas "kamień" (ŝtono). Tio signifas: "priĵeti per ŝtonoj ĝis morto". La rusa certe havas la adekvatan vorton. Esperante estas "ŝtonumi" kaj ne "ŝtonigi".

ě estas je (rusa e)
https://pl.wikipedia.org/wiki/J%C4%99zyk_mi%C4%99d...

Interesa por mi estas la vorto "kydaj". Analogia vorto ne ekzistas en la pola nuntempa (malgraŭ ke ekzistas la vorto "wykidajło") sed ekzistas en dialektoj "kidaj" kiu signifas "rzuć" (esp. ĵetu). Jen tia kuriozaĵo!

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-27 23:18:53

En la rusa estas окаменеть - iĝi ŝtona, кидай - ĵetu
Ĉi tie estas e kaj ě - verŝajne ili iel malsamas.
cěl - ruse oni skribis цѣль celo, žena жена edzino

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-28 07:44:18

sergejm:En la rusa estas окаменеть - iĝi ŝtona, кидай - ĵetu
Ĉi tie estas e kaj ě - verŝajne ili iel malsamas.
cěl - ruse oni skribis цѣль celo, žena жена edzino
Unu el vortaro pola-rusa citas: ukamienować - обить камнями sed en alia estas каменовать - mortigi per priĵetado per ŝtonoj.
skamienieć (ŝtoniĝi) - окаменеть (pola prefikso s prezentas agon plenumitan)

Ĝuste?

Pola ukamienować prezentas agon plenumitan (pro la prefikso u), kamienować - agon neplenumitan (imperfektan).

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-28 15:52:59

Побить камнями - bati per ŝtonoj
Обить стены дома досками - ĉirkaŭkovri murojn de domo per latoj
Каменовать - mankas tia vorto.
Окаменеть - 'о-' ĉi tie signifas -iĝi (nu, ankaŭ kiel pluraj prefiksoj, plenumitan agon).
Окаменевать - ŝtoniĝadi - ne plenumita/daŭra ago, pri tio signifas sufikso -ева-; en 'kamienować' mi ankaŭ vidas -owa-.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-28 16:35:52

Rusa paĝo en vikipedio havas pli da informo:
https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9C%D0%B5%D0%B6%D...

чрвjак - črvjak (?) - ĉu ĉi tie estas silaba r, kiel oni ĝin prononcu?

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-28 22:10:45

чрвjак - črvjak (?) - ĉu ĉi tie estas silaba r, kiel oni ĝin prononcu?
Mi konsultis tiun ĉi retejon, kaj trovis la sekvantajn detalojn:
Every syllable contains one of the following vowels: a å e ę ě i o ò u ų y or syllabic r ŕ
Do, ja estas silaba R. Bedauxrinde mi ne trovis kriterion, kiel ekscii, kiam R estas silaba kaj kiam ne. Nek mi trovis liston de permesataj silabkomencoj. Tial ŝajnas al mi, ke estas du eblaj prononcoj: unusilaba kaj dusilaba.

Kun silaba R mi supozas, ke oni prononcu /'t͡ʃr̩.vjak/ ili /'t͡ʃr̩v.jak/.
Kun nesilaba R mi supozas, ke oni prononcu /t͡ʃrvjak/.
The labials p b m f v are always hard. Before j, East and South Slavic insert an l (kuplju, sostavljenje), but in Interslavic we simply write pj, vj etc., both for reasons of clarity and regularity.
Mi kredas, ke tiu signifas, ke ankaux /t͡ʃrvlʲak/ (¿чрвляк?) estas ebla prononco.

Reen al la supro