Al la enhavo

Bonan Zamenhofan tagon!

de Zam_franca, 2019-decembro-15

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-15 09:27:33

Antaŭ 160 jaroj, Ludoviko Zamenhof naskiĝis.
Li ekestigis lingvon, kiu kompletiĝis sole dum jarcentego (fakte dum 132 jaroj) , danke al siaj parolantoj. Ĝi diskoniĝis ĉiukontinente, interalie en Usono kaj Ĉinujo, Brazilo kaj Rusujo, Francujo kaj Irano, Aŭstralio kaj Kongo Kinŝasa...

Hodiaŭ ĝi estas iomete subtenata de la UNESKO, kaj ĝi estos unu el la oficiala lingvo de la uneska pac-festivalo en Hispanujo en la jaro 2020.
Sia estanto estas Ĉinuja hodiaŭ, kun la UNESKO-kuriero mone helpata de Ĉinujo, kaj la kvazaŭ-ĉiutaga elsendo de RĈI. Tamen la estonto de Esperanto eble estos eŭropa, post la Briteliro, ĉar ja estos plia lingvoproblemo : Malto iĝos la sola anglalingva ano de EU en kelkaj jaroj. Multege el la Esperanto-parolantoj estas eŭropanoj, kaj tial la movado estas pli forta ĉi tie.

Bonan Zamenhofan tagon!

Reen al la supro