Al la enhavo

Hezitado pri tradukado

de alfacruz, 2008-julio-24

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

alfacruz (Montri la profilon) 2008-julio-24 21:27:17

Estas korekta diri:?
mallumalignarbarloĝanto
por diri hispana
"El que habita en el bosque de árboles de maderas oscuras"

Danke

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-24 22:03:04

La vorto en si povus esti ĝusta, sed mi povas facile imagi, ke malmultaj legantoj komprenos vin. Estus pli efike uzi pli da vortoj por esti pli klara.

horsto (Montri la profilon) 2008-julio-25 14:38:17

mnlg:Estus pli efike uzi pli da vortoj por esti pli klara.
Ekzemple:
loĝanto de malluma arbaro
Mi ne scias ĉu "ligno" vere necesas, se jes:
loĝanto de mallumligna arbaro

mnlg (Montri la profilon) 2008-julio-25 14:49:12

Mi volis lasi la duan provon kiel ekzercon okulumo.gif

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-27 19:56:56

alfacruz:Estas korekta diri:?
mallumalignarbarloĝanto
por diri hispana
"El que habita en el bosque de árboles de maderas oscuras"

Danke
"mallumalignarbarloĝanto" - tiu vorto ne pravas pro la "a" post "mallum", laŭ pmeg, oni uzu en kunmetitaj vortoj literon "o" nur kiam la kunmeto de konsonantoj tion postulas. Ekz. inter la du t en tualettablo -> tualetotablo.

Sed tio ne tro gravas ĉar la vorto per si mem estas malfacile komprenebla sed ja mi komprenis... Pli bona esprimo, mi pensas, estus: "Tiu kiu loĝas en mallumarbara bosko"
Ĝi eĉ pli similas al hispana versio.

super-griek (Montri la profilon) 2008-julio-28 13:58:23

Se mi bone komprenas la priskribon en la hispana, la ligno estas "oscura", kaj ne la arbaro. Verŝajne tiam pli bonas uzi "malhela" anstataŭ "malluma".

Do: "malhellignarbarloĝanto".

Kaj jes, la vorto certe estas nekutima kaj tre malfacile komprenebla. Mi nepre ne uzus ĝin en teksto kiun legu ankaŭ aliaj.

Reen al la supro