Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 10:13:34

Ĉu "-ast" estas nova insulta sufikso? Ĉu ĝi estas uzebla pri iu-ajn vorto, kiel "fi-", aŭ "-aĉ" ? Tiukaze, kiu estas la nuanco?

Se ĝi estas uzebla pri nur iaj vortojn, bv. indiki kiajn.

Kaj se temas pri memstaraj neologismoj, ĉu tio ne riskas plipezigi kaj konfuzigi senutile la lingvon?

Unuavide, Esperanto, lingvo de amo kaj paco, ne bezonas insultajn vortojn. Aliflanke, malamo kaj milito estas partoj de la realo, kaj verkistoj bezonas vortojn por elvoki ilin , almenaŭ en romanaj dialogoj.

Eble AdE havas opinion pri tio.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 11:04:55

Ŝainas, ke vi jam ekas histerii, pseŭdo-livulo Kazakeviĉ.
Fakte, vi ne tiom eldiras vian opinion, kiom elfurzas absurdaĵojn.
==========
Monsieur Altebrilas, ne ŝajnigu vin pli stulta, ol vi reale estas.
En tiu artikoleto de Ciklopedia, al kiu mi prezentis ligilon, ĉio estas tute klare eksplikita.
Espereble, vi jam kapablas utiligi Google-tradukilon.
==========
Jen iom jezuiteca, tamen pli-malpli objektiva artikolo de usona komunikilo "The National Interest", kies aŭtoro kuraĝe kritikas la usonan malsaĝan eksteran politikon, ruzece "dolĉiginte" sian kritikon per ŝablonaj riproĉoj al Rusio pro ties elpensitaj "deliktoj".
https://nationalinterest.org/feature/what-would-ac...

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 17:36:14

Problemo estas ne en lingvo, problemo estas en homoj.
Kamarado Sokoloff, ne instigu malamo, vi ne estas sola en la forumo, kio havas nacio kaj nomiĝas sin "patrioto".
Ĉu vi pensas, ke Bandera sekvas livan vidpunkton? (deliraĵo)
Ĉu vi pensas, ke Dekstra Sekcio (ĝuste?) manifestacias maldekstran politikon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 19:32:56

Mi parolis nur pri lingvo. Bv eviti senutilajn neologismojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 22:04:22

Malkohera kaj absurdeca estas via mesaĝo, Kazakeviĉ.
Ne tute kompreneblas, kiun ideon vi penis esprimi.
Probable, vian mesaĝon eblas difini per la termino "deliraĵo", kiun vi mem utiligis.
Tamen respondu ankoraŭ al kelkaj kontrolaj demandoj:
1. Ĉu vi havas respekton-estimon al Karl Marks, Lenin, Fudel Kastro, Ĉe Gevara?
2. Ĉu vi kredas, ke rusiaj hakeroj enmiksiĝis en usonan prezident-elekton kaj influis ties rezulton?
3. Ĉu vi kredas, ke agentoj de Putin provis veneni Skripal'on kaj Navaljnij'n?
4. Ĉu vi aprobas la "majdan"-revolucion en Ukrainio?
5. Ĉu vi aprobas ukrajnan ATO en Donbaso?
==========
Bonvolu ne mentori, Altebrilas, vi ja ne estas Akademiano.
Des pli, mi ne proponas iujn neologismojn, mi simple utiligis en privata dialogo slangaĵon, tute kompreneblan por la ulo, kun kiu mi dialogis.
Cetere, ĉi-slangaĵo, sendube, facile kompreneblas ne nur por ruslingvanoj.
Sed kial vi, Altebrilas, ne mentoris, kiam neforgesebla Ĵusteno reale proponis ĉi-forume senutilajn gej-neologismojn?.. Ĉu vi eble opiniis, ke ili estas utilaj?

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 23:21:16

1. Mi havas respekton al Karl Marks kaj neŭtrala al Vladimir Lenin, sed certe ne al tria kaj kvara.
2. Ili ne estas hakeroj, ili estas fabriko de trolloj de Prigoĵin. Tio estis oblikva enmikso, per agitado de Trump en socretoj.
3. Pri Skripal oni havas nomon "Anatolij Ĉepiga", ĉefa kandidato, kiel venenatto. Pri Navalnij: Mi sciis vere: tri sendependa laborejoj pruvis ekzisteco de veveno en sango de Navalnij.
4. Celoj estis bona, sed celojn ili ne atingis.
5. Kio estas ATO?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-23 15:00:43

Nebulaj estas viaj respondoj, Kazakeviĉ.
Tamen tute klaras, ke vi ne estas livulo, nek, des pli, ekstrem-livulo.
Kaj dubindas, ke vi estas reala rusiano.
Ŝajnas, ke vi estas "майданутый свидомит" kaj fejko-manĝanto.

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-23 18:42:13

Mi pensas, ke vi modera-dekstrulo, tiel mi vidas.
Mi scias, kiaj estas ultra-dekstruloj: Rusfaŝistoj, unuecrusiuloj kaj vatuloj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-23 22:36:08

Mi nek ŝatas "inklusivan" volapukon, kaj jam diris, ke normala uzado de la lingvo sufiĉas por argumenti por ies afero (ekz. defendo de minoritato), sen bezoni kripligi la gramatikon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-24 07:33:50

Vi iluziiĝas, Kazakeviĉ.
Vi povas pensi kaj vidi ĉion, kion vi volas, per viaj nebulaj menso kaj okuloj, tamen en la reala realeco mi estas socialisto-internacionalisto, kredanta je la resurekto de SovetUnio kaj je la venko de socialismo en la tuta mondo.
Kaj vi, kiel mi komprenas, estas malfeliĉa ukrajna kozaketo, kiu senzorge rezidis en kvazaŭ ukrajna Krimeo kaj subite-neatendite fariĝis regnano de "barbara Moskovio", ĉu?.. Se estas tiel, akceptu mian kondolencon.
Sed ĉu vi jam ekhavis rusian pasporton aŭ fiere restas kun ukrajna?
==========
Monsieur Altebrilas, vi malĝuste utiligas vorteton "nek".
Tiel do, provu vi mem ne kripligi gramatikon.
Tamen kion vi povas diri pri neologismoj de Ĵusteno, al kiuj vi, ŝajne, indulgis?

Reen al la supro