Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-12 11:43:00

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-12 14:31:31

IgorSokoloff:Eŭropea Unio estas novkoloniisma aŭ eble novfeŭdisma strukturo kun siaj suzerenoj kaj vasaloj.
Siavice la tuta EU estas vasalo de la transmara suzereno.
Tamen al multaj gejropanoj plaĉas tiaj interrilatoj, kaj ili ĝoje kvakas, kontentaj pri sia prostitueca sorto.
"Novkoloniisma aŭ eble novfeŭdisma strukturo" kiu faras, ke la malplej riĉaj landoj gajnas grandan ekonomian helpon.

Mia propra lando estas tre forta en EU, sed ĝi donas ĉiujare al EU 9 miliardojn pli ol kion ĝi ricevas.

Usona hormon-bovaĵo? Ne, dankon!
Britujanoj eble manĝos tian bovaĵon, ĉar ilia lando ne vere estas tre forta kontraŭ la usona ekonomio kaj la lobioj (lobbies).
Ili ne plu estas devigata je apliki la eŭropajn leĝojn nun.

Novkoloniismo estas detruenda... Sed via lando ja ankaŭ novkoloniismumas! Ja estas ankaŭ Rusafriko!
Mi jam tion skribis alifadene:
Zam_franca:La "koloniismo estis profunda eraro, eraro de la Respubliko"
- E.Macron


La vojo ĝis la fino de la "Francafriko" estas ankoraŭ tro longa.
Sed la "Franceliro" ne estas solvo. Precize, la stulta Aselino estas reprezentanto de la maljuna koloniismo kaj de la Francujo-centrismo! Kaj la aliuloj ne estas pli bonaj!

(...) Ja estas detruenda kaj aĉa Francafriko, sed ja estas ankaŭ
RUSAFRIKO.
Rusujo estas la unua liveranto da armiloj en Sub-Sahara Afriko.
Evgueni Prigojino, rusuja oligarkiano, agadas en Afriko. Li estas interalie en usona listo pri uloj kiuj influis la prezidentan baloton de 2016.
Li ankaŭ age influis en balotoj en Madagaskaro, Sudano...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-12 19:09:16

La mesaĝo estas forigita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-12 19:44:32

IgorSokolov:Tute atenditaj paroksismoj de histerio flanke de la nebul-mensaj "warriors of Western Democracy"...
Ĉu vere??
Ĉu mi do ne skribis
La vojo ĝis la fino de la "Francafriko" estas ankoraŭ tro longa.
Sed la "Franceliro" ne estas solvo. Precize, la stulta Aselino estas reprezentanto de la maljuna koloniismo kaj de la Francujo-centrismo! Kaj la aliuloj ne estas pli bonaj!

(...) Ja estas detruenda kaj aĉa Francafriko, sed ja estas ankaŭ
Ĉiukaze, vi ja estas provokista trolaĉo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-12 22:38:35

Ŝajnas, ke ne ĉiuj eŭropanoj havas iluziojn koncerne anecon de iliaj landoj en NATO.
Almenaŭ tiel oni asertas en bulgara komunikilo "Dnevnik" surbaze de esploro, kiun faris usona "Pew Research Center".
----------
https://m.dnevnik.bg/sviat/2020/02/10/4027431_dve_...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-13 13:15:55

IgorSokoloff:Ŝajnas, ke ne ĉiuj eŭropanoj havas iluziojn koncerne anecon de iliaj landoj en NATO.
Almenaŭ tiel oni asertas en bulgara komunikilo "Dnevnik" surbaze de esploro, kiun faris usona "Pew Research Center".
----------
https://m.dnevnik.bg/sviat/2020/02/10/4027431_dve_...
Mi jam tion scias.
Se Usono kaj Rusujo intermilitus, la plejparto de la hispanoj estus por Usono dum la plejparto de la slovakoj estus por Rusujo.


Kaj inter la francoj estus pli da neŭtralecemaj ol inter la aliaj loĝantaroj, pro la havataj nukleaj armiloj, laŭ la artikolo kiun mi legis.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-13 21:34:58

Probablas, ke ankaŭ en la tribo de usonaj ĵurnalistoj haveblas pli-malpli kompetentaj analizistoj.
Jen artikolo de "Foreign Affairs" — ĉu pretendanta al objektiveco, ĉu simple panikeca.
----------
https://www.foreignaffairs.com/articles/china/2020...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-14 10:26:49

Ĉu do laŭ vi "kompetentaj" = opiniita de vi ?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-14 18:41:32

Probable "polska" gazeto "Rzeczpospolita" pretendas esti serioza komunikilo, tamen por rusianoj ĝi estas kvazaŭ humura ĵurnalo.
Jen amuza artikolo, en kiu kutima rusofobia paranojo kombiniĝas kun preskaŭ infaneca naiveco.
----------
https://www.rp.pl/Wojsko/302129888-Marek-Kozubal-N...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-14 23:17:03

Kial emas vi ignori la kialon de tiu "paranojo"?
Vi tre bone konas ĝin.


Kiu registaro efektivigis la lastan ŝanĝigon pri landlimoj en Eŭropo? La rusuja.

"Morton al ukraina faŝismo en Krimeo! Rusoj estas minacataj! Protektitaj estu ili, pere de reunuiĝo."

Estas sufiĉe sama kun

"Morton al la estona faŝismo! Rusoj estas minacataj! Protektitaj estu ili, pere de reunuiĝo."

Reen al la supro