Al la enhavo

Kio baras plian disvastigon de Esperanto?

de StefKo, 2020-februaro-27

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-28 16:39:27

En pola parlamento (antaŭa) ekzistis Parlamenta Kolektivo de Lingvo Esperanto (13 deputitoj kaj 2 senatanoj). Mi ne scias tamen kiaj estas ĝiaj atingaĵoj. Ĉu en viaj parlamentoj ankaŭ ekzistas tiaj kolektivoj (grupoj, kunaĵoj)?

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-28 16:41:14

Mefito (Montri la profilon) 2020-februaro-28 19:38:44

Mia sperto estas, ke homoj ne interesiĝas pri Esperanto, ĉar ĝi malsukcesis kaj la angla jam sukcesis.
Esperanton oni vidas, kiel malsukcesita malnovaĵon, kiun stranguloj uzas por renkontiĝi jare. La klingona 1.0
Ne gravas, kiom oni klarigas, la malakcepto estas tuta; Esperanto estas grava por neniu, ĉar nek mono nek politiko subtenas ĝin.
La angla feliĉigas ĉiujn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-28 22:24:30

nek manko de al naciaj lingvoj tradukitaj poemoj estas veraj baroj.
Eblas.
Tamen traduki el Esperanto povas esti utila.


Estas fakte multege da evidentaj baroj.
Ekzemple, manko de diplomata subteno por Esperanto.
La t.n. 'kontraŭ-usonistaj' landoj, kiel Kubo aŭ Ĉinujo, kaj organizaĵoj kiel EU 'se la civitanoj de ĉi-lasta iĝas vekitaj), povus fari tre potencan diplomatan subtenon por Esperanto, kvankam tio ne vere estus kontraŭ-usonista subteno.

Mi vidas tie la estontecon de la Esperanto-movado : esperantoeurope.org (france).


Kaj mi ripetas tion, ja necesas ekpovi propagandumi por Esperanto rete. Hodiaŭ ni ne povas, ĉar ne ekzistas sufiĉe da afiŝigeblaĵoj.

novatago (Montri la profilon) 2020-marto-01 08:49:27

Unu el la ĉefaj baroj estas reformistoj kaj ilia senscio de la Esperanta historio. Ili ridindigas kaj malseriozigas la aferon.

Kaj ĉi tio ja estas vera problemo ĉar multaj komencantoj vidas absurdajn senutilajn diskutojn pri ne ekzistantaj problemoj en la lingvo, kiuj ŝajnigas la lingvon kiel senutilan nefinitan projekton kaj ili tuj forlasas la lernadon tute silente.

Pri lernantoj, kiuj forlasas la lernadon ĉar la lingvo ne estas perfekta aŭ ili pensas ke ĝi nepre devas esti tiel aŭ alie laŭ ilia ŝato, mi nur povas diri ke instruistoj de aliaj lingvoj forpelus tiajn lernantojn el la klasĉambro. Do, oni ne povas konsideri baron la malbonveno al tiuj, kiuj ne akceptas lerni bone la lingvon, aŭ ne akceptas ĝiajn "malperfektaĵojn", ĉar Esperanto nepre ne estu bordelo, kie ĉio estas bonveninda.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

novatago (Montri la profilon) 2020-marto-01 08:59:19

StefKo:En pola parlamento (antaŭa) ekzistis Parlamenta Kolektivo de Lingvo Esperanto (13 deputitoj kaj 2 senatanoj). Mi ne scias tamen kiaj estas ĝiaj atingaĵoj. Ĉu en viaj parlamentoj ankaŭ ekzistas tiaj kolektivoj (grupoj, kunaĵoj)?
En Hispanio la politikista sinteno estas doni al popolo la anglan kvazaŭ porkmanĝaĵon. Oni aĉe ĵetas ĝin al lernejoj kaj politikistoj fiere parolas pri dulingva instruado. La rezulto estas ke la lernantoj malbone lernas ĉion, kaj la anglan, kaj la lernobjektojn. Do, ne eblas esperi tion, ke ili eĉ iom atentos pri Esperanto. Ili nur agas populisme. Fakte multaj gepatroj plendas pri tia sinteno, kvankam ili ja postulas kvalitan instruadon de la angla lingvo.

Ĝis, Novatago.

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-marto-01 09:11:06

Refoje pri la vasta disvastiĝo de Esperanto.

La plej simpla kaj la plej efika solvo (la minimuma tasko estas altiri kaj instrui 8 milionojn da homoj) estas:

Konciza baza lernolibro (10+) kun konvinka enkonduko, en kiu oni uzas 900 morfemojn (gravajn por produkti vortojn por ĉiutaga komunikado, bazinstruado, turismo), kun libera licenco, bele dezajnita kaj havebla sur centoj da retejoj (simple oni faru ligilojn al kelkaj retejoj).

Kial? 1. La lernolibro, ĉar multaj homoj ne havas konstantan aliron al la interreto kaj lernado de la libro ofte pli taŭgas.
2. 900 morfemoj, ĉar ĉi tio estas relative provita nombro (vidu, ekzemple, la Unuan Esperanto-Libron, la detektivon "Gerda malaperis" aŭ Basic English). 3. Konvinka enkonduko, ĉar Esperanto ankoraŭ havas nur malmulte da aplikoj. 4. Bele dezajnita, ĉar "Beleco Savos la Mondon" kaj homoj amas belecon ...

Ekzemplo de tia lernolibro (dume nur en tri lingvoj):
en la rusa https://vk.com/doc138714614_509239683;
en la angla https://vk.com/doc138714614_535593218;
en la ukraina. https://vk.com/doc138714614_511644338

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-marto-01 09:35:04

novatago:Unu el la ĉefaj baroj estas reformistoj kaj ilia senscio de la Esperanta historio. Ili ridindigas kaj malseriozigas la aferon.

Kaj ĉi tio ja estas vera problemo ĉar multaj komencantoj vidas absurdajn senutilajn diskutojn pri ne ekzistantaj problemoj en la lingvo, kiuj ŝajnigas la lingvon kiel senutilan nefinitan projekton kaj ili tuj forlasas la lernadon tute silente.

Pri lernantoj, kiuj forlasas la lernadon ĉar la lingvo ne estas perfekta aŭ ili pensas ke ĝi nepre devas esti tiel aŭ alie laŭ ilia ŝato, mi nur povas diri ke instruistoj de aliaj lingvoj forpelus tiajn lernantojn el la klasĉambro. Do, oni ne povas konsideri baron la malbonveno al tiuj, kiuj ne akceptas lerni bone la lingvo, aŭ ne akceptas ĝiajn "malperfektaĵojn", ĉar Esperanto nepre ne estu bordelo, kie ĉio estas bonveninda.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
PRAVE !

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-marto-01 09:38:57

novatago:
StefKo:En pola parlamento (antaŭa) ekzistis Parlamenta Kolektivo de Lingvo Esperanto (13 deputitoj kaj 2 senatanoj). Mi ne scias tamen kiaj estas ĝiaj atingaĵoj. Ĉu en viaj parlamentoj ankaŭ ekzistas tiaj kolektivoj (grupoj, kunaĵoj)?
En Hispanio la politikista sinteno estas doni al popolo la anglan kvazaŭ porkmanĝaĵon. Oni aĉe ĵetas ĝin al lernejoj kaj politikistoj fiere parolas pri dulingva instruado. La rezulto estas ke la lernantoj malbone lernas ĉion, kaj la anglan, kaj la lernobjektojn. Do, ne eblas esperi tion, ke ili eĉ iom atentos pri Esperanto. Ili nur agas populisme. Fakte multaj gepatroj plendas pri tia sinteno, kvankam ili ja postulas kvalitan instruadon de la angla lingvo.

Ĝis, Novatago.
Ve ! Ĉu same en la tuta mondo ?
Pa !

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-marto-01 10:05:12

SEN7759:Refoje pri la vasta disvastiĝo de Esperanto.

La plej simpla kaj la plej efika solvo (la minimuma tasko estas altiri kaj instrui 8 milionojn da homoj) estas:

Konciza baza lernolibro (10+) kun konvinka enkonduko, en kiu oni uzas 900 morfemojn (gravajn por produkti vortojn por ĉiutaga komunikado, bazinstruado, turismo), kun libera licenco, bele dezajnita kaj havebla sur centoj da retejoj (simple oni faru ligilojn al kelkaj retejoj).

Kial? 1. La lernolibro, ĉar multaj homoj ne havas konstantan aliron al la interreto kaj lernado de la libro ofte pli taŭgas.
2. 900 morfemoj, ĉar ĉi tio estas relative provita nombro (vidu, ekzemple, la Unuan Esperanto-Libron, la detektivon "Gerda malaperis" aŭ Basic English). 3. Konvinka enkonduko, ĉar Esperanto ankoraŭ havas nur malmulte da aplikoj. 4. Bele dezajnita, ĉar "Beleco Savos la Mondon" kaj homoj amas belecon ...

Ekzemplo de tia lernolibro (dume nur en tri lingvoj):
en la rusa https://vk.com/doc138714614_509239683;
en la angla https://vk.com/doc138714614_535593218;
en la ukraina. https://vk.com/doc138714614_511644338
Dankegon pro la ligiloj !

Reen al la supro