Al la enhavo

Eraro en la "Lernu"a vortaro.

de Jxusteno, 2020-marto-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-10 04:42:25

En la ĉi-tiea vortaro la vorto koramiko estas tradukita en la anglan per la vorto boyfriend, sed tia traduko estas misgvida ĉar la vorto koramiko estas seksneŭtrala, dum la vorto boyfriend estas iĉa. La ĝusta angla traduko la vorto koramiko estas joyfriend.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-10 09:48:31

Kvankam mi ĝenerale evitas montri sekson, vortoj kiel koramiko resp. koramikino estas tiuj raraj, en kiuj mi komprenas la uzon kaj mem uzas. Se vi volas paroli seksneŭtrala, uzu la vorton partnero aŭ kunulo. Mi ne scias, kiel estas en la nuntempa angla.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-10 10:29:32

Laŭ PMEG, la vorto amiko estas seksneŭtrala. Mi pensas ke la vorto koro ne povas senigi tiun ĉi vorton je la seksneŭtraleco.

Reen al la supro