Tästä sisältöön

Ŝercoj

StefKo :lta, 17. maaliskuuta 2020

Viestejä: 437

Kieli: Esperanto

Rovniy_Sergey (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2020 5.42.39

Du ŝoforoj renkontiĝas: "maldika" kaj "grasa".
- Ĉu via "grasa" aŭto estas bona?🧐
- Jes kompreneble.🤪
- Ĉu ĝi ne rompiĝas?🤓
- Ne, ĝi ne rompiĝas.😎
- Hmm.., estas strange, mi aŭdis, ke homoj ne aĉetas ĝin ofte.
🤔

Rovniy_Sergey (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2020 6.52.21

Mi elpensis surprizon por mia edzo ...
Mi surmetis(=vestis) lernejan uniformon ...
Mi atendas lin de la laboro ...
Li alvenis malkontenta ...
Li rigardis al mi kaj diris ...:
- Iru fari vian hejmtaskon ... kaj mi iras dormi ...
👧🤓

KatolikaEsperantisto (Näytä profiilli) 6. joulukuuta 2020 19.44.28

Juna Pastro promenas kaj ekvidas kamparaninon donanta maizon kaj herbon por ŝiaj azenon ,jungitaj al ĉaro. Li demandas : -Kiel vi fartas,Patrino de la Azenoj ? Ŝi haltas la laboron kaj tuj respondas : - Mi fartas bone,Kara Filo .

Rovniy_Sergey (Näytä profiilli) 7. joulukuuta 2020 3.48.34

KatolikaEsperantisto:Juna Pastro promenas kaj ekvidas kamparaninon donanta maizon kaj herbon por ŝiaj azenon ,jungitaj al ĉaro. Li demandas : -Kiel vi fartas,Patrino de la Azenoj ? Ŝi haltas la laboron kaj tuj respondas : - Mi fartas bone,Kara Filo .
Saluton Luiz. Bona ŝerco, ĉu vi rakontis ĝin al mi en Aŭstralio? Mi havas la alian, preskaŭ sama.
******************************************
KIO ESTAS PORKIDO?
Alekso estas kvar-jara knabo. Li ludis en la korto, kaj li estis tre malpura.
La patro de Alekso diris al li: "Mia filo! Vi estas porkido. Chu vi scias, kio ghi estas? "
"Jes", respondis Alekso, "Porkido estas filo de porko."

KatolikaEsperantisto (Näytä profiilli) 7. joulukuuta 2020 9.51.48

Hahahahahahaha

Rovniy_Sergey (Näytä profiilli) 7. joulukuuta 2020 12.41.27

KatolikaEsperantisto:Hahahahahahaha
http://miresperanto.com/por_infanoj/shercetoj_por_...

StefKo (Näytä profiilli) 8. joulukuuta 2020 16.04.31

Malica oldulo

Oldulino diras al sia edzo:
– Hodiaŭ nokte mi sonĝis ke mi estas en butikego de Harrods…
– Kaj mi sonĝis ke mi estas en lito kun du virinoj – respondas la edzo.
– Ĉu mi ankaŭ estis tie?
– Ne, vi estis ĉe Harrods – reciprokas memkontente la edzo.

StefKo (Näytä profiilli) 9. joulukuuta 2020 15.54.21

Rimarkema oficistino

Oficejo... Unu kolegino al alia:
– Vi estis ĉe la superulo “sur tapiŝo”?
– Jes, de kio vi scias tion?
– Ĝi restigis sian desegnon sur via dorso.

Rovniy_Sergey (Näytä profiilli) 10. joulukuuta 2020 9.38.33

Mia edzino ne parolas kun mi dum du tagoj, ĉar ŝi vidis min en sia sonĝo kun aliaj virinoj.

Rovniy_Sergey (Näytä profiilli) 10. joulukuuta 2020 10.58.14

Dum sia 85-a naskiĝtago, Abram Moiseeviĉ konfesis, ke li elspezis 90% de sia kapitalo por virinoj, drinkaĵo kaj amuzado ... ridulo.gif
Kaj la ceteraj 10% estis elspezitaj VANE... malgajo.gif

Takaisin ylös