Al la enhavo

Kiu estas plej bona klavararanĝo por Esperanto?

de Darth_Vader, 2020-septembro-21

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Darth_Vader (Montri la profilon) 2020-septembro-21 21:52:48

En la angla, "Dvorak" klavararanĝo estas pli bona ol "QUERTY", ĉar ĝi postulas malpli movadon de viaj fingroj.

Ĉu ekzistas simila klavararanĝo kiu estas plej bona por Esperanto? Ĉu iu klavararanĝo estas pli bona ol QWERTY? Por ekzemplo, la franca lingvo havas BEPO kaj la germana lingvo havas NEO (ambaŭ pro sama kialo ke la angla havas Dorvak).

Mi nuntempe uzas Dvorak kiam mi tajpas angle kaj mi uzas QWERTY kiam mi tajpas esperante, sed mi ŝanĝos se estas pruvo ke ekzistas pli bona elekto.

Bonvolu korekti iun erarojn ke mi faris, pri literumado aŭ gramatiko, aŭ io alia.

Metsis (Montri la profilon) 2020-septembro-22 07:53:38

Unue mi pensas, ke ne ekzistas oficiala Esperanto-aranĝo de la klavoj.

Due, vi ne skribis, ĉu temas pri komputilo kun fizika klavaro aŭ pri poŝkomputilo aŭ -telefono kun virtuala klavaro. Se temas pri fizika klavaro, mi opinias, ke aranĝo, kiun vi facile memoras, estas pli bona aŭ iu ekzota. Se temas pri virtuala klavaro, serĉu per la nomo "Urho" ĉi tie en Lernu. Ri skribis multajn artikolojn pri klavaroj.

novatago (Montri la profilon) 2020-septembro-22 10:01:59

Darth_Vader:En la angla, "Dvorak" klavararanĝo estas pli bona ol "QUERTY", ĉar ĝi postulas malpli movadon de viaj fingroj.

Ĉu ekzistas simila klavararanĝo kiu estas la plej bona por Esperanto? Ĉu iu klavararanĝo estas pli bona ol QWERTY? Por ekzemplo, la franca lingvo havas BEPO kaj la germana lingvo havas NEO (ambaŭ pro sama kialo ke la angla havas Dorvak).

Mi nuntempe uzas Dvorak kiam mi tajpas angle kaj mi uzas QWERTY kiam mi tajpas esperante, sed mi ŝanĝos se estas pruvo ke ekzistas pli bona elekto.

Bonvolu korekti iun erarojn ke mi faris, pri literumado aŭ gramatiko, aŭ io alia.
Laŭ mia scio, ne ekzistas klavararanĝon, bazita sur tiu ideo, elŝutebla kaj / aŭ agordebla en la operaciumo. Tamen ja ekzistas tio sed nerealigite. Eblas legi pri tio en:
Vkipedio kaj ĉi tie.

Mi scias tion, ke en Linukso oni povas fari propran klavararanĝon. Mi ne scias ĉu vere estas facile fari tion. Pri Vindozo mi ne scias en nunaj versioj, ĝis Vista oni povis fari tion.

Via teksto estas bone, krom malgranda erareto.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro