Al la enhavo

Alvoko al usonaj esperantistoj/Call to the American esperantists

de Salutisto, 2020-oktobro-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 08:54:24

nornen:
Altebrilas:Tial mi demandiĝas kiel niaj landoj povos transiri de franca (aŭ hispana, germana...) naciismo al eŭropa naciismo (sen ŝovinistaj kromsignifoj), kaj espereble baldaŭ al monda naciismo, kiam tuttera nacio protektos ĉiujn teranojn.
Tio neniam okazos. Ĉar la "eŭropa naciismo" financiĝas per trouzado de la "tria" mondo. Se ekzistus tutmonda naciismo, el kie venus la malmulkostaj vestaĵoj, fruktoj, sojfaboj, viandaĵoj, oraĵo, diamantaĵoj, ktp, kiuj ebligas la eŭropan vivmanieron? Se la "eŭropaj valoroj" estus aplikataj tutmonde, jam ne ekzistus la bazo de la eŭropa sukceso, ĉar tiu dependas de infanlaboro, detruado de biotopoj, ktp.
Tamen ni ne pensu blanknigre, Eŭropo rifuzas plurajn interkonsentojn pro etikaj kialoj. Tute ne sufiĉe, klare, sed tamen iom.

novatago (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 10:18:24

nornen:
Altebrilas:Tial mi demandiĝas kiel niaj landoj povos transiri de franca (aŭ hispana, germana...) naciismo al eŭropa naciismo (sen ŝovinistaj kromsignifoj), kaj espereble baldaŭ al monda naciismo, kiam tuttera nacio protektos ĉiujn teranojn.
Tio neniam okazos. Ĉar la "eŭropa naciismo" financiĝas per trouzado de la "tria" mondo. Se ekzistus tutmonda naciismo, el kie venus la malmulkostaj vestaĵoj, fruktoj, sojfaboj, viandaĵoj, oraĵo, diamantaĵoj, ktp, kiuj ebligas la eŭropan vivmanieron? Se la "eŭropaj valoroj" estus aplikataj tutmonde, jam ne ekzistus la bazo de la eŭropa sukceso, ĉar tiu dependas de infanlaboro, detruado de biotopoj, ktp.
Verdire, rilate al tio, eble nun la mondo estas eĉ pli malbone ol la lastaj jardekoj de 20-a jarcento ĉar al tiu fia ludo aliĝis Ĉinio ĉefe en Afriko, sed ne nur tie.

Tamen, eĉ se tio estas vera, ankaŭ veras ke se tio okazas estas ĉar en malriĉaj landoj estas homoj, kiuj perfidas siajn proprajn landanojn. Estas pluraj landoj en Ameriko, kiuj estas fakte riĉaj laŭ propraj fontoj, sed iliaj guberniestroj kaj entreprenistoj vendas ilin tro malmultekoste. Oni povas respondi al tio, "jes ja, riĉaj landoj subpremas por ke tio okazu tiel". Sen dube, sed ankaŭ sendube tiuj guberniestroj profitas persone kaj malkuraĝe la okazon, anstataŭ postuli seriozan kaj veran helpon por landa kaj civitana disvolviĝo (mi diras veran, ne tiu flikaĵo, kiu estas neregistaraj organizoj). Ankaŭ estas perfido, kiam guberniestro de riĉega lando decidas blinde kaj persone avare tro postuli kaj prezentas sin kiel savanton de la nacio kontraŭ tiuj fiaj nordaj imperiistoj kaj liaj nuraj "sukcesoj" estas riĉigi sin mem kaj igi siajn samlandanojn malriĉaj ĝis malsato. Ne nur Usono, Eŭropo kaj Ĉinio havas moralan devon rilate al internacia komerco, ankaŭ landoj, kiuj vendas havas tian devon.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 16:25:03

@novatago

Mi tute samopinias. Mi ne intencis priparoli la devojn, la moralon aŭ perfidaĵojn... Mi nur intencis vidigi la "status quo", kiel mi vidas ĝin, kaj mia opinio pri la neebleco de tutmonda frateca naciismo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-06 12:18:33

Mi uzis "naciismo" laŭ la positiva signifo de "nacio", te la landa organizo kiu protektas onin. Kiam estos tutmonda "nacio", aŭ "granda rondo",la homoj devos nur protekti kontraŭ si mem, kaj ankaŭ protekti ĉiujn vivaĵojn de nia planedo. Por mi, "eŭropa naciismo" estas nur duonrimedo por elteni transirran periodon, kiu riskas iom daŭri. Aliaj mondregionoj rajtas same fari, grupante malgrandajn landojn por defendi siajn interesojn.

Korupcio, ekspluatado de la tria mondo, laboro de la infanoj, ktp. estas partoj de la problemo, ne de la solvo. Multaj eŭropunianoj ne konsentas pri novliberalan Eŭropunion, nek pri la povo de teknokratoj, bankoj kaj lobiistoj.

Reen al la supro