Al la enhavo

Ĉinio estas nazio

de abaligu, 2020-oktobro-08

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

abaligu (Montri la profilon) 2020-oktobro-08 16:12:45

Se ne estus COVID-19, ĉi tiu mondo neniam konus Ĉinion tiel ĝisfunde.

Se vi parolas la ĉinan lingvon, vi eble scios, ke multaj etnaj lingvoj mortis pro la lingvaj politikoj efektivigitaj de ĉinaj registaroj dum jarcentoj. Se vi aŭdis pri la koncentrejoj konstruitaj sur la tero de ujguroj, vi scius, ke la nazio ankaŭ povas esti ĉina. Se vi iam eksciis, ke en Ĉinio, preĝejoj kaj moskeoj disfalis nur pro tio, ke ili aspektis fremdaj kaj malsimilaj al ĉinaj temploj, vi scius, ke faŝismo ankaŭ povus esti ĉina. Se vi scias, ke la usona prezidanto, s-ro Trump, estis infektita de CCP-Viruso, vi scius, ke Ĉinio revas regi pri ĉi tiu tuta mondo. Se vi studis ĉinan historion, vi scius, ke ordonpova-frenezo estas la naturo de la ĉina popolo.

Sed kial ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj amas Ĉinion kaj ĝian ĉion? Kiel mi scias, tio estas ĉar ili kutimas ĉina subaĉeto, ĉu manĝaĵo aŭ mono aŭ sekso. La malforto de la homaro estas la ŝlosilo al la sukceso, kiun Ĉinio volas.

Estante ĉina civitano en ĉi tiu aĝo, mi sentas min nur malespera kaj furioza, ĉar ne restas espero kaj neniu maniero eskapi de la venonta puno tra la tuta mondo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-08 18:51:09

Kara, tiujn vortojn ne forgesu: vi ne estas sola. En Francujo, lastasemajne ĵus okazis granda kampanjo nomata "France For Uyghurs" (Francujo por Ujguroj). Pli ol 200 000 civitanoj subskribis peticion, por ke la prezidento de Francujo, s-ro Macron, agu por helpi la ujgurojn kaj premi la kriman ĉinan registaron.

Okazis ne nur peticio, sed ankaŭ afiŝigo de multaj afiŝoj sur la muroj (interalie sur tiuj, de la Bank of China en Parizo) por detrui la silenton pri la malliberigitaj ujguroj.
La iniciatintoj de tiu kontraŭfaŝisma movado, jes, ni diru tion, de tiu kontraŭ-ĉinregistara movado, estis intervjuitaj en fama televida elsendo kaj de pluraj gazetoj.


Vi ne estas sola
. Ne malesperu. Tion la ĉina registaro volas kaj celadas.

Jen fama Esperantigita itala kontraŭfaŝisma kanto, por helpi vin ne malesperi. Pri la melodio, mi ne scias kiel doni al vi permesatan ligilon en Ĉinujo. Eble vi jam konas:

Iun matenon vekiĝis mi
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Iun matenon vekiĝis mi
Kaj tie estis malamik’

Ho! Partizano forportu min
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Ho! Partizano forportu min
Ĉar mi estas ĉe la mort’

Kaj se mi mortos kiel partizano
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Kaj se mi mortos kiel partizano
Vi devos entombigi min

Mia tombo estu sur la montaro
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Mia tombo estu sur la montaro
Ĉe la ombro de floreg’

Kaj la popolo tien ironta
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
Kaj la popolo tien ironta
Certe diros: “Bela flor’!”

Jen estas floro de partizano
Ho! Belulin’, belulin’, belulin’, ĝis, ĝis
“Jen estas floro de partizano
Mortis li por liberec’”

Turfalko (Montri la profilon) 2020-novembro-16 17:03:41

Ĉinio estas nazio???
Ĉinio = lando, nazio = persono.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-16 19:29:17

Turfalko:Ĉinio estas nazio???
Ĉinio = lando, nazio = persono.
Certe, gramatike pli taŭgus "nazia", "naziisma", aŭ "nazieca". Tamen tio ne estas la plej grava parto de tiu fadeno.

derverwandte (Montri la profilon) 2020-decembro-04 11:01:20

kion vi diris estas tuta mensogo!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-04 13:08:47

derverwandte:kion vi diris estas tuta mensogo!
Unue, derverwandte, mi ŝatus bone klarigi ion: mi estas kontraŭ la registaro de Ĉinujo, ne kontraŭ la ĉina popolo. Mi estas kontraŭ la Ĉina Komunista Partio, sed mi ne estas kontraŭ la ĉinoj. Tiu distingo gravas, alia ĉina uzanto de lernu.net (@Flanke, kiu ne plu aktivas malgajo.gif) klarigis al mi ke en multaj orientaj landoj, ne ekzistas distingo inter la registaro kaj la popolo. En okcidento ja estas. Do tial mi klarigas.

Do, mi fakte vere ŝatus, ke tio estu mensogo. Sed ne estas mensogo. Oni scias, ke estas koncentrejoj en la t.n. "ujgura aŭtonoma regiono de Xinjiang". Oni vidas tion per satelitoj. Kaj oni eĉ povas vidi la malliberulojn, ujgurajn kaj tiujn, kiuj apartenas al aliaj etnaj minoritatoj: https://www.bild.de/politik/ausland/politik-auslan...
(bedaŭrinde, mi scias ke vi ne povos legi tiun artikolon pro la interreta ĉina grandmuro. Sed la foton de la artikolo mi ekuzu kiel profilbildon, por ke vi povu vidi ĝin).
Kaj ne estas kreita bildo: la koncentrejojn de tiu foto mi retrovis min mem per Google Maps: https://www.google.com/maps/place/Aksou,+Pr%C3%A9f...
Plie, la serĉistoj kiuj trovis tiun foton de koncentrejoj kaj malliberuloj ene uzis Google Earth Pro.
Google ne mensogas pri tio. Ĝi ne havas bonan kialon mensogi pri tio. Ĉar Google mem estas komplico de la ĉinaj aŭtoritatoj de Xinjiang! Google mem profitas de la devigata laboro de ujguraj malliberuloj en koncentrejoj!

Kaj sciu ke tiuj koncentrejoj ne videblas ĉe Baidu Maps. https://www.buzzfeednews.com/article/alison_killin... Fakte tiu nevidebleco eĉ helpis usonajn ĵurnalistojn trovi kie estas koncentrejoj.

41.122654, 80.175920
la loko de la foto. Ĉe Baidu Maps, normale vi vidos nenion. Temas pri koncentrejoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-04 13:18:26

La foto tre aĉe kaj apenaŭ videblas kiel mia profilbildo.
Mi reprovu.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-04 13:21:36

Bone! Nun pli bone videblas. Bonvolu alklaki mian profilon por bone vidi la foton.

La skribaĵoj estas germanlinvaj, mi ne povas vere traduki ilin.
Temas pri malliberuloj ekstere de koncentrejo. Ili surhavas ruĝan uniformon.

derverwandte (Montri la profilon) 2020-decembro-06 02:34:39

Zam_franca:
derverwandte:kion vi diris estas tuta mensogo!
Unue, derverwandte, mi ŝatus bone klarigi ion: mi estas kontraŭ la registaro de Ĉinujo, ne kontraŭ la ĉina popolo. Mi estas kontraŭ la Ĉina Komunista Partio, sed mi ne estas kontraŭ la ĉinoj. Tiu distingo gravas, alia ĉina uzanto de lernu.net (@Flanke, kiu ne plu aktivas malgajo.gif) klarigis al mi ke en multaj orientaj landoj, ne ekzistas distingo inter la registaro kaj la popolo. En okcidento ja estas. Do tial mi klarigas.

Do, mi fakte vere ŝatus, ke tio estu mensogo. Sed ne estas mensogo. Oni scias, ke estas koncentrejoj en la t.n. "ujgura aŭtonoma regiono de Xinjiang". Oni vidas tion per satelitoj. Kaj oni eĉ povas vidi la malliberulojn, ujgurajn kaj tiujn, kiuj apartenas al aliaj etnaj minoritatoj: https://www.bild.de/politik/ausland/politik-auslan...
(bedaŭrinde, mi scias ke vi ne povos legi tiun artikolon pro la interreta ĉina grandmuro. Sed la foton de la artikolo mi ekuzu kiel profilbildon, por ke vi povu vidi ĝin).
Kaj ne estas kreita bildo: la koncentrejojn de tiu foto mi retrovis min mem per Google Maps: https://www.google.com/maps/place/Aksou,+Pr%C3%A9f...
Plie, la serĉistoj kiuj trovis tiun foton de koncentrejoj kaj malliberuloj ene uzis Google Earth Pro.
Google ne mensogas pri tio. Ĝi ne havas bonan kialon mensogi pri tio. Ĉar Google mem estas komplico de la ĉinaj aŭtoritatoj de Xinjiang! Google mem profitas de la devigata laboro de ujguraj malliberuloj en koncentrejoj!

Kaj sciu ke tiuj koncentrejoj ne videblas ĉe Baidu Maps. https://www.buzzfeednews.com/article/alison_killin... Fakte tiu nevidebleco eĉ helpis usonajn ĵurnalistojn trovi kie estas koncentrejoj.

41.122654, 80.175920
la loko de la foto. Ĉe Baidu Maps, normale vi vidos nenion. Temas pri koncentrejoj.
Saluton.
Bonvenos al nia xinjiang

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-06 10:27:48

新疆. Xin-jiang. Nov-limo.
Kial la ĉinregistara propagando en la "reedukadejoj" neas la fakton, ke Xinjiang jam estis sendependa lando, sub alia nomo?

Reen al la supro