Al la enhavo

Franco en la serba diplomatio...

de Zam_franca, 2020-novembro-27

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-27 17:09:05

Arnaud Gouillon (serbe kaj sendube Esperante Arno Gujon), serbdevena franco naskiĝinta en Francujo en 1985, kaj havanta la serban civitanecon ekde 2015, ĵus estis nomumita kiel estro de la "Direkcio de la kooperado kun la diasporo kaj la regionaj serboj", grava posteno de la serba diplomatio. La celo de tiu posteno estas protekti kaj kreskigi la serban identecon per kulturaj rimedoj ĉe la diasporanoj.

Temas pri homo kiu interalie diris: "Mi estas indiĝenulo... Mi estas eŭropano ĉar mia unua flago estas mia haŭtkoloro".

Elekti tian homon por diplomatia elekto ne estas kaj neniel povas esti saĝa elekto. Aŭ dependas de la celo. Pli precize, ne estas saĝa elekto se paco estas celata.

Reen al la supro