Al la enhavo

Preter tempo kaj spaco

de Miland, 2008-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 10:51:07

Interese, ke en la okcidenta mondo, al la demando 'Ĉu vi kredas je Dio?', tipe du trionoj respondas 'Ne', sed al la demando 'Ĉu vi iam ajn havis religian sperton?', laŭ la centro por esplorado pri religiaj spertoj en Oksfordo antaŭ multaj jaroj, du trionoj respondis jese!
Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Tial mia demando. Bonvolu respondi al ĝi - kaj/aŭ skribi respondon al la alia demando supere, se vi iam ajn havis rilatan sperton (ne necese en akordo kun tradiciaj religiaj ideoj).

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 11:27:36

Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 12:36:04

Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo..
Bone; do, bonvolu voĉdoni laŭe!

white knight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 14:24:25

Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Iun saĝan homon iam diris: "Se ekzistas horloĝo tiam devas ekzisti horloĝisto."
Nu, nia mondo estas la horloĝo kaj do oni povus diri, ke "Dio" estas la horloĝisto.
Tiosence mi kredas je Dio.
Mi kelfoje ŝerce diras: "Mi estas ateisto, kiu kredas je Dio." rideto.gif

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 14:37:39

white knight:
Eble, tial, oni faras malĝustan demandon. La vorto 'Dio' ne estas sufiĉe simpla, kovrite de tradiciaj kaj aliaj ideoj en la mensoj.
Iun saĝan homon iam diris: "Se ekzistas horloĝo tiam devas ekzisti horloĝisto."
Nu, nia mondo estas la horloĝo kaj do oni povus diri, ke "Dio" estas la horloĝisto.
Tiosence mi kredas je Dio.
Mi kelfoje ŝerce diras: "Mi estas ateisto, kiu kredas je Dio." rideto.gif
Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?

Tial tia logiko ne respondas al la problemo, ĝi nur kreas alian problemon.

white knight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 14:47:22

Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?
Jes, kompreneble!
Sed ĉu iu ajn, iam ajn povos respondi la demandon: "Kio ekzistis unue, la kokino aŭ la ovo ?

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 19:51:19

Unue estis... praeksplodo

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 22:26:02

Mi kredas ke numeroj ekzistas, kaj ke numeroj estas nevideblaj kaj preter nia fizika tempo kaj spaco. Ĉu mi voĉdonu "jes"?

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 23:15:29

rabhiuz:Mi kredas ke numeroj ekzistas.. Ĉu mi voĉdonu "jes"?
Mi opinias ke jes.

Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 06:35:52

Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?

Reen al la supro