Al la enhavo

Duboj pri pronomoj

de lcsavb, 2020-decembro-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

lcsavb (Montri la profilon) 2020-decembro-30 01:26:25

Saluton, kara amikoj.

Bonvolu, mi volas scii se la frazoj distingindaj estas substitublej:

Estis Kristnasko
. La nokto estis malluma. La onklo Petro venis kun siaj filinoj, la niaj estimataj kuzinoj; la kuzoj ne venis. La iliaj vestoj estis bluaj, niaj estis blankaj. Venis ankaŭ Doktoro Paŭlo kun sia hundo blanka Cerbero: jen nomo malfeliĉa! Estis bela blanka hundo, ĝia rigardo estis dolĉa. Ĝi estis plezuro por (al?) la okuloj. Ĉe Kristnasko oni pensas pri la aliaj, ne tiom pri si. La majstro Jesuo vivas kun ni. Je noktomezo ni iris noktomanĝi. Oni estu dankaj al la bona Dio (Ni estu dankaj al la bona Dio), nobla Patro! Kaj Cerbero, per siaj seriozaj malgrandaj okuloj, rigardadis fikse al la ĉielo plena da stelaj.

Teksto originala en Portugala:
Era o Natal. A noite estava escura. O tio Pedro veio com as filhas, nossas primas queridas; os primos não vieram. Os vestidos delas eram azuis, os nossos eram brancos. Veio também o Dr. Paulo com o seu cão Cérbero: eis um nome infeliz! Era um cão branco e bonito, seu olhar era doce. Era um prazer para os olhos. Pelo (ĉe) Natal a gente pensa nos (pri la) outros, não tanto (tiom) em si. O Mestre Jesus vive conosco! À meia-noite fomos cear. Sejamos agradecidos ao bom Deus, Pai generoso! E Cérbero, com (per) os seus olhos pequenos e sérios, olhava fixo (adv.!) para (al) o céu cheio de estrelas...

Origino: Esperanto sem Mestre (Esperanto sen majstro) - Ekzerko sesa - Lorenz, Francisco Valdomiro.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-30 06:05:36

Estis Kristnasco. ... La onklo Petro ... kun siaj filinoj. ... Iliaj vestoj ... la niaj ... Doktoro Paŭlo kun sia hundo ... Ĝi estis bela blanka hundo, ĝia rigardo ... por la okuloj. ... pri si mem. ... Oni estu danka(j) al bona Dio... al la ĉielo plena da steloj.

Frano (Montri la profilon) 2020-decembro-30 06:41:58

Kristnasko.

Metsis (Montri la profilon) 2020-decembro-30 11:12:46

Pri "oni"

"Oni" montras ĉian ajn personon, multajn aŭ kelkajn nedifinitajn personojn. Rigardu ĝin kiel pasivo.

Oni povas uzi "vin" pasive, sed nur en la senco "vi kaj aliaj personoj en simila situacio".

Sed mi komprenas la parton "…estu danka(j) al bona Dio" en via teksto tiel, ke la parolanto mem estas inkluzivita, do mi dirus "Ni estu dankaj…"

lcsavb (Montri la profilon) 2020-decembro-30 13:07:50

Dankon.
Mi tre lernas pro via helpo.

lcsavb (Montri la profilon) 2020-decembro-30 13:14:25

sergejm:pri si mem.
Kial la korekto verto estas mem kontraŭe de si? Mi ne komprenas.

sergejm (Montri la profilon) 2020-decembro-30 15:08:15

Vi povas uzi simple "pri si", aldona "mem" nur emfazas ĉi tion sed ne estas nepra.

Ni pensas pri ni mem = We think about ourselves
Ni pensas pri ni ≈ We think about us (sen -selves)
Ili pensas pri ni mem = They think about themselves
Ili pensas pri ni ≈ They think about themselves (angle ni ne povas forigi -selves, alie ĉi tie estos aliaj ili)

sudanglo (Montri la profilon) 2021-januaro-02 13:50:46

Sergej, la ĉielo estas plena de steloj

La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...* aŭ *plene da...*

La plena artikolo el PMEG 2020 ....

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-02 20:29:57

En tekstaro.com estas:
Plena de - 549 fojoj
Plena da - 26 (sen Zamehofaj)
Plene de - 8 (5 Zamenhofaj)
Plene da - 5 (3 Zamenhofaj)

Do ne nur mi uzas 'plena da', kaj pri 'plene de/da' eĉ Zamehof uzis ambaŭ variantojn

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-02 20:39:04

Akoraŭ pri la unua mesaĝo:
'La niaj estimataj kuzinoj' - ordinare 'la' ne estas uzata kun 'nia'
'La iliaj vestoj estis bluaj, la niaj estis blankaj' - ĉi tie 'la' necesas, ĝi indikas ke 'vestoj' estis forlasita por ke ne estu ripeto.

Reen al la supro