Al la enhavo

KIO JE FEK OKAZIS AL ĈI TIU RETEJO???

de petrenkin, 2021-marto-14

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

petrenkin (Montri la profilon) 2021-marto-14 00:15:43

MI FORLASIS DUM KELKAJ SEMAJNOJ POR FARI ALIAFEROJN KAJ KIAM MI REVENIS MI TROVIS MULTAJN ĈINAĴOJN.
KIE ESTAS LA ADMINISTRANTOJ POR FORIGI LA AFIŜOJN KAJ FORPELI LA PORNOGRAFIDIVASTIGANTOJN??????

novatago (Montri la profilon) 2021-marto-14 11:03:48

petrenkin:MI FORLASIS DUM KELKAJ SEMAJNOJ POR FARI ALIAFEROJN KAJ KIAM MI REVENIS MI TROVIS MULTAJN ĈINAĴOJN.
KIE ESTAS LA ADMINISTRANTOJ POR FORIGI LA AFIŜOJN KAJ FORPELI LA PORNOGRAFIDIVASTIGANTOJN??????
Bonvenon en interreton. ridego.gif

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

thyrolf (Montri la profilon) 2021-marto-15 13:56:20

Honeste? Tiu ĉi retejo estas daŭre funkciigata honorofice kaj senpage de nuntempe unu persono. (Antaŭ jaroj estis tri, se mi bone scias). Ĝi estas mirinda afereo, unu el la malmultaj forumoj, kiuj daŭre funkcias en Esperantio. Se okazas subitaj kaj ampleksaj robot-atakoj, la retejestro fidinde estingas la rubaĵojn, eĉ se daŭras kelka tempo. Mi estas tre dankema por tiu ĉi ejo.

Tial mi konsilas al petrenkin iometon malpli da postulegemo kaj pli da danko, ĉar mi vidas neniun kaŭzon por tia troa pretendeco. Eble ri ja povus oferti sian kunhelpon por sperti, kiom da laboro kaj psika rezistokapablo postulas la flegadon de tia mirinda retejo,

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-marto-23 14:05:35

Kaj kiu, interese, estas tiu soleca heroo, kiu kutimas rapide forigi miajn sufiĉe ĝentilajn mesaĝojn, sed ĉe tio emas longe kaj indulge kontempli trudiĝemajn spamaĵojn?
Ĉu tiu postkulisa persono estas ĉarma Erinja, aŭ brava Jevgenij, aŭ, eble, vi mem, mistera Herr Thyrolf?

Reen al la supro