Al la enhavo

Eŭropeco de Esperanto

de Matthieu, 2008-septembro-30

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-oktobro-09 19:06:26

R2D2, vi miscitis min. La plena koncerna citaĵo estas:
Lingvoscience, estas pli malpli 5 grandaj aroj de lingvoj:

La Hindeŭropa lingvaro,
La Altaja lingvaro (Turka ĝis Japana)
La Afrikazia lingvaro
La Ĉinotibeta lingvaro
La Nigerkonga lingvaro

kaj pli malgrandaj.
Mi ne diris ke ne estas aliaj, sed la granda plimulto de la mondpopoloj parolis lingvon el tiu 5 lingvaroj.

alfred14 (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 02:48:11

ĉiam egale : kaj la malplimulto ne gravas?
se oni parolas nur plimultoj, kiel faras la malplimultoj por vivi??
la esperantuloj devas paroli pri plimultaj lingvoj KAJ malplimultaj lingvoj
la komuneco ĉiam subtenis la malplimultajn lingvojn, kial ĉesi tion?

trojo (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 14:49:03

Miaopinie, pluraj regionaj "Esperantoj" ne necesas. Pripensu: ĉu estas pli probable ke denaska parolanto de la sangoa lingvo jam scius kelkajn anglajn vortojn (ekz. de la televido) eĉ se tiu ne parolas la anglan mem, aŭ ke tiu scius la vortojn de la (tre multegaj) aliaj lingvoj de Afriko? Al la sangoa parolanto, la konga aŭ la kanura estas almenaŭ tiel fremdaj kiel la angla aŭ Esperanto (kiu entenas multajn anglajn vortojn). Do, laŭ mi, speciala "afrika Esperanto" ne nepre estus pli facila ol la Esperanto, kiun ni jam havas.

Kaj simile en Azio, ktp. Al parolanto de la vjetnama, vortaro de helplingvo surbaza de la ĉina kaj la japana ne estas multe pli facila ol vortaro de helplingvo surbaza de okcidenteŭropaj lingvoj. Tiu vjetnamo povus egale lerni Esperanton, ĉu ne?

dobri (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 15:56:53

trojo:Miaopinie, pluraj regionaj "Esperantoj" ne necesas.
Kaj simile en Azio, ktp. Al parolanto de la vjetnama, vortaro de helplingvo surbaza de la ĉina kaj la japana ne estas multe pli facila ol vortaro de helplingvo surbaza de okcidenteŭropaj lingvoj. Tiu vjetnamo povus egale lerni Esperanton, ĉu ne?
Jes, vi tute pravas. Necesas pli estimi la eltrovitan internacian lingvon anstataŭ proponadi iun novan.

Iippa (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 19:40:50

Mutusen:Saluton.

Inter la plej oftaj argumentoj kontraŭ Esperanto estas “Ĝi ne taŭgas por la tuta mondo ĉar ĝi estas nur eŭropa (aŭ latina) lingvo.”

La radikoj ja estas eŭropaj, sed kio pri gramatiko, pensmaniero, ktp?

Mi povas diri, ke la vortfarado ne estas latina: en latinidaj lingvoj, oni ne povas kunmeti vortojn tiel. (Tio pli similas al la germana.) Sed mi ne vere scias, ĉu la gramatiko ĝenerale estas hindeŭropa aŭ ne (certe helpus min kompari, se mi konus iun slavan lingvon). Mi ankaŭ povas diri, ke por mi Esperanto estas klare pli facila ol la hispana, kvankam la hispana kaj la franca estas tre proksimaj lingvoj.

Ĉefe interesus min la opinioj de parolantoj de nehindeŭropa lingvo (hungaroj, finnoj, ĉinoj, koreoj, ktp): ĉu por tiuj Esperanto estas vere pli facila ol la angla aŭ la hispana?
Por la finna eo estas pli facila

Reen al la supro