Al la enhavo

Ĉu estas finnoj? :)

de Sebastian85DE, 2008-oktobro-04

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Sebastian85DE (Montri la profilon) 2008-oktobro-04 09:12:49

Saluton al ĉiuj!

Temas pri tio: Mi jam lernas la finnan ekde preskaŭ 4 da jaroj, mi vere amas la lingvon, sed bedaŭrinde ĝi ne estas facila.
Pro tio mi jam longtempe serĉas finnojn (aŭ finnparolantojn), kun kiuj mi povus babili aŭ interŝanĝi retpoŝtojn por pliboniĝi.
Do, ĉu ĉi tie estas finnaj esperantistoj kiuj estas interesitaj aŭ eĉ lernas la germanan lingvon?

(Nature ankaŭ parolantaj de aliaj lingvoj skribu al mi, mi lernas multajn kaj ekzercado ja ĉiam estas bona. ridulo.gif )

Iippa (Montri la profilon) 2008-oktobro-11 17:40:48

Sebastian85DE:Saluton al ĉiuj!

Temas pri tio: Mi jam lernas la finnan ekde preskaŭ 4 da jaroj, mi vere amas la lingvon, sed bedaŭrinde ĝi ne estas facila.
Pro tio mi jam longtempe serĉas finnojn (aŭ finnparolantojn), kun kiuj mi povus babili aŭ interŝanĝi retpoŝtojn por pliboniĝi.
Do, ĉu ĉi tie estas finnaj esperantistoj kiuj estas interesitaj aŭ eĉ lernas la germanan lingvon?

(Nature ankaŭ parolantaj de aliaj lingvoj skribu al mi, mi lernas multajn kaj ekzercado ja ĉiam estas bona. ridulo.gif )
Kial vi volas lerni la finnan lingvon?
Saluton Iippa

mnlg (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 16:06:54

Iippa:Kial vi volas lerni la finnan lingvon?
Tiom memoriga respondo... ridulo.gif

Mi estas en sama situacio kiel Sebastian (krom tio ke mi lernas/paŭzas de pli multaj jaroj).

La reago kiun mi havis de tiuj finnoj, al kiuj mi petis helpon, estis vere surpriza por mi, ĉefe se mi komparas ĝin al mia sama sperto kun esperanto.

Kelkaj el tiuj finnoj diris al mi ke mi simple ĉesu lerni ĉar estas "tro malfacile por vi"

Kelkaj iom koleriĝis kaj diris ke la finna estas ilia lingvo, kaj ke mi ne devus provi lerni ĝin

Aliaj diris, ke estus senutile, do kial entute fari tion.

Nur unu ofertis ĝoje sian helpon, sen demandoj.

Li estis esperantisto.

Sebastian85DE (Montri la profilon) 2008-oktobro-13 19:16:54

Kial vi volas lerni la finnan lingvon?
Malfacila demando... antaŭ kelkaj jaroj mi emis lerni novan lingvon, do mi serĉis en la interreto, kiun lingvon mi povus lerni. Kaj iel mit trovis ion paĝaron pri la finnan kaj ĝi fascinis min.
Kelkaj iom koleriĝis kaj diris ke la finna estas ilia lingvo, kaj ke mi ne devus provi lerni ĝin
Mi havis finnan retamikon kiam mi eklernis la finnan kaj mi esperis, ke li helpos min. Sed kiam mi jam parolis iom, li "rifuzis" paroli finne kun mi, ĉar ankaŭ li pensis, ke ĝi estas "la lingvoj de la finnoj" kaj ke aliaj ne lernu ĝin.

Sed mi ankaŭ iufoje babilis kun finnoj kiuj ja ne komprenis, kial mi lernas tiun "neŭtilan lingvon", sed ili ankaŭ ĝojis pri mia intereso kaj laŭdis min.
Tamen, mi ankoraŭ ne havas neniun kun kiu mi povas daŭre babili kaj uzi la lingvon, kaj mi opinias, ke tio estas necesa por bone regi iun lingvon.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-oktobro-16 08:22:47

Sebastian85DE:
Kelkaj iom koleriĝis kaj diris ke la finna estas ilia lingvo, kaj ke mi ne devus provi lerni ĝin
Mi havis finnan retamikon kiam mi eklernis la finnan kaj mi esperis, ke li helpos min. Sed kiam mi jam parolis iom, li "rifuzis" paroli finne kun mi, ĉar ankaŭ li pensis, ke ĝi estas "la lingvoj de la finnoj" kaj ke aliaj ne lernu ĝin.
demando.gif

Iippa (Montri la profilon) 2008-oktobro-16 09:53:54

Sebastian85DE:
Kial vi volas lerni la finnan lingvon?
Ne estas ĝuste malpermesi lerni!!
Se vi fakte adoptos finnan lingvon mi estas konvinkita ke al vi malfermas interesa kulturo kaj ĉirkauaĵo.
Mi deziras sukceson!

diogotux (Montri la profilon) 2008-novembro-01 17:56:51

Sebastian85DE:Tamen, mi ankoraŭ ne havas neniun kun kiu mi povas daŭre babili kaj uzi la lingvon, kaj mi opinias, ke tio estas necesa por bone regi iun lingvon.
Mi neniel rilatas al la afero, sed mirigis min tia agado de finnoj pri sia lingvo. Mi deziras al vi bonŝancon kaj klerecon pri regado de la finna lingvo.

Ankaŭ mi estas lingvemulo, und ich lerne Deutsch, aber mein Deutsch ist nicht zehr gut.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-novembro-01 18:10:20

Tiu kiu volas lerni la finnan povas eniri en ĉi tiun retpaĝon.

Klaku ĉi tie

Ĝi estas per la angla, la franca kaj la germana.

Iĉo (Montri la profilon) 2008-novembro-23 06:11:48

Ankaŭ mi lernas la finnan.
Minäkin opin suomea.

Serpent (Montri la profilon) 2009-januaro-05 07:45:09

Kaj ankaŭ mi rideto.gif
Mi skribas mian taglibron en la finna lango.gif

Al mi estas konata tia rilato pri kiu vi parolis antaŭe... speciale kiam mi ne ankoraŭ parolis bone senkulpa.gif

Reen al la supro