Al la enhavo

Somera Esperanto-Studado 2009

de Jasminka, 2009-januaro-21

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Jasminka (Montri la profilon) 2009-januaro-22 09:45:18

AlfRoland:Ĉu la aranĝo ankaŭ celas maljunulojn? okulumo.gif
SES ne havas limigojn pri aĝo. okulumo.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2009-januaro-22 09:47:19

jan aleksan:Mi havas demandon: Kiam okazos la translokiĝo ĝis Liberec, se la SES finiĝas je la dimanĉo?

Kion vi pensas?

ridulo.gif,
Laŭ miaj scioj la 18a de julio estas sabato, ne dimanĉo. okulumo.gif Do la saman tagon finiĝos SES kaj oni povos tuj veturi al IJK.

verdakrajono (Montri la profilon) 2009-januaro-22 09:58:30

Mutusen:shoko.gif
Ido-fondaĵo financas Esperanto-renkontiĝon? Strange. Kial ili faras tion?
Kompreneble eĉ Ido-fondaĵo scias ke estas pli utile financi Esperanto-renkontiĝon (aŭ ion ajn ĉe Esperantujo) ol malŝpari ĝian monon ĉe fakte mortinta Ido-movadeto. Do tiu fondaĵo ne agas strange sed tute logike kaj saĝe. Aplaŭdinda decido. Aliaj Ido-fondaĵoj kaj Ido-organizaĵoj same agu.

Amike salutas vin,
Fernando 'VerdaKrajono'. (eks-Idisto).

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-januaro-22 15:00:33

Jasminka:
jan aleksan:Mi havas demandon: Kiam okazos la translokiĝo ĝis Liberec, se la SES finiĝas je la dimanĉo?

Kion vi pensas?

ridulo.gif,
Laŭ miaj scioj la 18a de julio estas sabato, ne dimanĉo. okulumo.gif Do la saman tagon finiĝos SES kaj oni povos tuj veturi al IJK.
Ah jes, mi miskomprenis pro tiu rimarko en la paĝo "kotizo":
Rimarko: Entute estas 8 noktoj (de sabata vespero ĝis dimanĉa mateno).

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-januaro-30 12:55:47

la SES ne estas en eventoj

garrbane (Montri la profilon) 2009-februaro-22 13:20:56

jan aleksan:la SES ne estas en eventoj
Jam estas rido.gif

Mi vere esperas, ke la aranĝon ĉeestos same multe da homoj, kiel pasintjare rideto.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-27 18:43:49

Mi klopodos ĉeesti... senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Jasminka (Montri la profilon) 2009-februaro-27 20:11:28

garrbane:
jan aleksan:la SES ne estas en eventoj
Jam estas rido.gif

Mi vere esperas, ke la aranĝon ĉeestos same multe da homoj, kiel pasintjare rideto.gif
Esperu, ke ĉeetos eĉ pli ol pasintjare. okulumo.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-11 20:35:08

Saluton,

ĉu estas ebla iri tien trajne? Mi ne vidis trajnvojoj kiu iras tien per Google Earth.

ridulo.gif,

Jasminka (Montri la profilon) 2009-marto-11 20:38:43

jan aleksan:Saluton,

ĉu estas ebla iri tien trajne? Mi ne vidis trajnvojoj kiu iras tien per Google Earth.

ridulo.gif,
Prefere demandu tion la organizanton Peter Baláž, ĉar mi pensas, ke li ne legas la forumon. rideto.gif

Reen al la supro