Al la enhavo

Litero Ŭ

de vedev, 2009-marto-21

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-23 02:55:40

Saluton!

horsto:Tiu diskutado fariĝis ridinda. Mi proponas, ke la homoj, kiuj ne emas lerni sonojn, kiuj ne ekzistas en la gepatra lingvo, restu ĉe la gepatra lingvo kaj ne lernu aliajn.
Mi samopinias.

Jen kelkaj demandoj:

1-e Kiu el vi jam sendis leteron al brita instanco proponante forigon de malfacilecoj de la angla, ekz. la fian th?

2-e Ĉu iu el vi kutimas korespondi kun la Franca Akademio pri la nepra forigo de supersignoj sur vokaloj?

3-e Ĉu oni alvoku la rusan prezidanton por postuli, ke li fine dekretu anstataŭigon de tiu stranga cirila alfabeto per internacie legebla, do latina?

Mi supozas, ke vi scias la respondojn al tiuj demandoj kaj multaj aliaj, kiujn mi ne skribos ĉi tien.

Nun mi prezentu al vi eblan sintenon de germanlingva Esperantisto:

1-e Ne plaĉas al mi, ke en E-o S ĉiam prononciĝas -- eĉ komence de vorto, kiam ĝi ja estu [z]!

2-e Mi ne estas hamburgano, do kial mi ne prononcu sp kiel [ʃp] kaj st kiel [ʃt]?

3-e Kial mi devas prononci vokalojn aparte? fa-mi-lí-o ne estu kvarsilaba, sed trisilaba: fa-míl-jo!

4-e Vokaloj e kaj o prononciĝu ferme kaj longe, kiam tio plaĉas al mi!

5-e Neniu plendu, se mi prononcas R kiel en mia gepatra!

6-e Kompreneble au kaj eu prononciĝu kiel en la germana (do kiel kaj oj). Ili nepre estas diftongoj ĉiam ajn, do ŭ superfluas!

7-e Kaj fine ankaŭ negermanaj Esperantistoj komprenu min, se mi rekte paŭsas germanajn idiotismojn en mia lingvaĵo!

Jes, kompreneble vi pravas, ke E-o estas planlingvo, sed la planado okazis longe antaŭ la naskiĝo de nuntempaj komencantoj.

Se oni ne povas manĝi la lingvon, kia ĝi estas, oni iru al alia manĝejo.

Aŭ eble faru sian propran manĝaĵon.

Tamen oni ne atendu, ke tiu ĉi bongustos al multaj aliaj.

Ĉiukaze oni manĝu ion, se oni ne sopiras je morto.

Iom da modesteco foje ja utilas. okulumo.gif

Kaj eble iuloke sur tiu planedo eĉ en tiu momento iu homo ekscias pri Esperanto, decidas lerni ĝin kaj post kelkaj jaroj surprizos nin per lerta uzado de la lingvo en siaj originale verkitaj tekstoj. rideto.gif

Kolonjano

P.S.: Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne rimarkis tion: Mi ekigis enketon.

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-24 13:50:44

Necesas memori pri plej grava diverseco inter Ŭ kaj U, U estas vokalo, sed Ŭ estas konsonanto. Ili tute diverse agas en silaboj, kaj evidente tio influas akcentigon de vortoj.

Ankaŭ, ŭ estis elektita anstataŭ v aŭ u por ambaŭ:savi kutiman vortaspekton por eŭropuloj kaj bonlokigi akcenton...

Ekz.

Avto - nekutima por eŭropano
Auto - akcentiĝus kiel aUto

Ankaŭ prepozicioj(kaj aliaj vortoj) finantaj per -aŭ facile lerneblas per sia speciala aspekto kaj eblas ilin facile rekoni, ĉar ili estas ege sencohavaj kaj dum lernado unuavoce memoreblaj.

P.S. Pri Ĥ

Jes, nun ĝi estas plej malofta. Sed se ĝi estus forigita el lingvo, alia litero fariĝus plej malofta, ja en listo literofteco ĉiam estas la lasta. Kaj komencus novaj paroloj pri nova "plej malofta litero". lango.gif

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-24 13:54:04

PRI LA LITEROJ U KAJ Ŭ;, I KAJ J
Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras “duoblan vokalon” ili sekve elparolas au kiel aŭ, ei kiel ej k. t. p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi “ba-la-u, pra-u-lo, tro-u-zi, de-i-ri, kre-i, hero-i-no” kaj ne “ba-laŭ, praŭ-lo, troŭ-zi, dej-ri, krej, heroj-no” (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.
Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi “ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ-ro-po, foj-no, paj-lo” kaj ne “i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u-lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo”. Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke aŭ estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo).

Zamenĥofo, Esperantisto, 1893, p. 15

henma (Montri la profilon) 2009-marto-24 16:16:36

horsto:Tiu diskutado fariĝis ridinda. Mi proponas, ke la homoj, kiuj ne emas lerni sonojn, kiuj ne ekzistas en la gepatra lingvo, restu ĉe la gepatra lingvo kaj ne lernu aliajn.
Vi tute pravas, horsto!!

Mi povus ankaŭ diri: por mi (hispanparolanto) ĵ, ĝ, kaj j sonas tro similaj, mi povas aŭdi tre malgranda diferenco... ni uzu nur unu el ili!!! (tute ridinda!!). Same por b kaj v (hispane ni havas b kaj v, sed ambaŭ estas elparolataj kiel b). Ĉu ni povas uzi nur b esperante?? TUTE NE!

Por ni, akvo, gvidi, ekvivalenta, estas malfacile elparoleblaj, ŝanĝu ilin al akŭo, gŭidi, ekŭivalenta!!! (tute male al tio, kion vedev kaj Senegaùlo volas fari)

Unu el la avantaĝoj de esperanto estas tio, ke ĝi estas la dua lingvo de ĉiuj, kaj ke neniu havas avantaĝojn... ni ĉiuj devas fari ion por lerni ĝin... Ne estu mallaborema...

Mi devis lerni multajn sonojn kiuj estas tre facilaj por slavaj homoj (ŝ/ĉ, ĵ/ĝ/j, hispane ni havas nur ĉ kaj io simila al ĵ). Mi ankaŭ devis lerni H (hispane ni havas nur Ĥ). Se mi povis tion fari, mi pensas ke rusoj povas lerni Ĥ.

Kaj ŭ estas necesa por esperanto... j kaj ŭ estas la solaj manieroj kiujn ni havas por fari diftongojn...

Amike,

Daniel.

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-24 17:18:13

Mi ĵus rememoris, ke unu nia rusa fama esperantisto iam antaŭ ne tre longe postulis enkonduki en E-on la rusan sonon Ы !!! ridulo.gif
Ne, Fakte li asertis, ke tiu sono jam estas kja li postulis por ĝi apartan literon (Y) ridulo.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-24 17:30:42

Ŝak:Mi ĵus rememoris, ke unu nia rusa fama esperantisto iam antaŭ ne tre longe postulis enkonduki en E-on la rusan sonon Ы !!! ridulo.gif
Ne, Fakte li asertis, ke tiu sono jam estas kja li postulis por ĝi apartan literon (Y) ridulo.gif
Tiu pruvas ke oni povas esti same fama kaj idiota (vidu pri Bush, Obama, Sarkozy, Benedikto Dec-Seksa, ktp...)

Sxak (Montri la profilon) 2009-marto-25 06:27:40

Senegaùlo:
Tiu pruvas ke oni povas esti same fama kaj idiota
Jes, certe, kaj mi devas aldoni, ke li finis per tio, ke li komence publikigis jen tiun artikolon : http://www.miresperanto.ru/personajhoj/pri_knabino... kaj poste, tute konforme al tiu artikolo li komencis krei en la reto diversajn pornografiajn paĝarojn, estis multfoje denuncita, ankaŭ fare de esperantistoj, liaj paĝaroj estis fermitaj kaj li kabeis

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-25 13:01:09

Senegaùlo:Tiu pruvas ke oni povas esti same fama kaj idiota (vidu pri Bush, Obama, Sarkozy, Benedikto Dec-Seksa, ktp...)
Vi forgesis Obaman kompreneble.

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-28 09:03:39

http://www.miresperanto.ru/personajhoj/pri_knabino...

Mojosa artikolo. Esperanto reale vivas. Interaie, mankas esperantlingvaj pornopaĝaroj. Kiam ili aperos, eblos tutcerte diri, ke Eo vivas.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-28 10:42:15

nikko:http://www.miresperanto.ru/personajhoj/pri_knabino...
Mojosa artikolo. Esperanto reale vivas. Interaie, mankas esperantlingvaj pornopaĝaroj. Kiam ili aperos, eblos tutcerte diri, ke Eo vivas.
Mia retumilo ne trovas tiun paĝon. Kial vi ne enmetas la ligilon per la Lernu! metodo? Tio plibeligas la mesaĝon kaj faciligas sekvi la legilon por ĉiuj legantoj.

Reen al la supro