Al la enhavo

foje lernu.net estas tre malrapida nuntempe

de Vilius, 2009-marto-30

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Vilius (Montri la profilon) 2009-marto-30 22:27:16

Ĉu tio okazas pro teknikaj kialoj en servilo?
(mia interretkonekto funkcias senprobleme)

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-31 18:54:01

Ankaŭ mi kelkfoje (aŭ multfoje?) havas la saman problemon, estas plej verŝajne problemo de la servilo.

Jev (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 11:51:25

Tio okazas pro diversaj kialoj, ekz. la paĝaron ofte atakas spamistoj aŭ homoj kiuj provas elsuĉi la tutan lernu! rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 19:28:58

Interese, kial iuj volas elŝuti la tutan Lernu? Ĉu ili timas ke la paĝaro malaperos?
Ĉu ne eblas bari aŭ pli malrapidigi la konekton por tiaj uzadoj?

Jev (Montri la profilon) 2009-aprilo-01 23:42:15

horsto:Interese, kial iuj volas elŝuti la tutan Lernu? Ĉu ili timas ke la paĝaro malaperos?
Ĉu ne eblas bari aŭ pli malrapidigi la konekton por tiaj uzadoj?
Mi ne scias, kial oni faras tion. Plejverŝajne temas pri iuj robotoj, kiuj ŝtelas enhavon kaj simile... Bari ilin eblas, sed ili ĉiam trovas novan vojon kaj krome ĉiam aperas risko, ke kune kun malbonaj robotoj estos baritaj ankaŭ bonaj, ekz. serĉrobotoj de Google, Yahoo ktp.

Krom tio lernu! iĝas pli kaj pli granda kaj nombro de uzantoj konstante kreskas, necesos baldaŭ tute refari la kernon de la paĝaro, tio plejverŝajne tre rapidigos la tuton.

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 19:10:15

Jev:
Krom tio lernu! iĝas pli kaj pli granda kaj nombro de uzantoj konstante kreskas, necesos baldaŭ tute refari la kernon de la paĝaro, tio plejverŝajne tre rapidigos la tuton.
Se vi bezonas monon por novigi la paĝaron tiam eble estus bona ideo lanĉi kampanjon en la paĝaro, kiel aliaj projektoj ankaŭ faras tion, ekzemple vikipedio:
Vi skribas kiom da mono vi bezonas kaj kiom jam estas donacita.
Mi pensas ke multaj uzantoj donacus iom da mono. Mi scias, ke oni ĉiam povas donaci, sed la plimulto verŝajne neniam pensas pri tio.

Reen al la supro