Al la enhavo

La lingvo de lernu!

de jchthys, 2009-aprilo-11

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 02:36:50

Mi uzas lernu! en Esperanto. Kiun lingvon vi uzas ĉi tie?

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 03:15:38

jchthys:Mi uzas lernu! en Esperanto.
Ankaŭ mi... Tiel mi pli praktikas la lingvon.

La sola escepto estas kiam mi tradukas parton de la paĝaro kaj volas vidi la rezulton... Tiam mi vidas lernu!-n hispane.

Amike,

Daniel.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 06:54:14

Mi estas komencanto. Do, mi devigas min paroli kaj skribi en Esperanto. Des pli malbone pro la multaj eraroj... La plej simpatiaj uzantoj de Lernu! pacience korektas min, kaj tiel, mi progresas. Dankon al ili !
Ĉu estas eraroj en ĉi tiu mesaĝo ?

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 08:45:56

Mi uzas lernu! en mia denaska lingvo - en la germana.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 09:04:55

Mi uzas ĝin france. Sed mi ja povus elekti Esperanton.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 10:19:56

Saluton!

crescence:Mi estas komencanto. Do, mi devigas min paroli kaj skribi en Esperanto. Des pli malbone pri la multaj eraroj... La plej simpatiaj uzantoj de Lernu! pacience korektas min, kaj tiel, mi progresas. Dankon al ili !
Ĉu estas eraroj en ĉi tiu mesaĝo ?
Mi ne sufiĉe severas hodiaŭ por plendegi pro la uzo de pri anstataŭ pro post malbone. okulumo.gif

Krome via mesaĝo ja estas senerara.

Do vi fakte progresas! rideto.gif

Pri la temo:

Ankaŭ mi uzas lernu.net en Esperanto.

Kiam mi aliĝis, tio estis por povi uzi la babilejon.

Mi ja eklernis E-on antaŭ jardekoj, en antaŭreta epoko. rideto.gif

Poste mi ekinteresiĝis ankaŭ pri kelkaj forumoj (la germana kaj angla kaj preskaŭ ĉiuj E-aj), eĉ ne nur por legi, sed ankaŭ por mem afiŝi tie ...

Kolonjano

Hispanio (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 10:45:56

Kvankam mia Esperant-nivelo estas alta, mi plu uzas lernu! en mia denaska lingvo, la hispana.

Por mi estas pli facile legi la tekstojn.

Sed mi povas uzi lernu! en la Esperanta tiam kiam mi volas (ekzemple, nun).

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 14:08:52

KoLonJaNo:Mi ne sufiĉe severas hodiaŭ por plendegi pro la uzo de pri anstataŭ pro post malbone. okulumo.gif
Kolonjano
Mi korektis la eraron. La prepozicioj estas plej malfacilaj por mi. La franca kaj Esperanto estas tre malsamaj pri tiu punkto.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 15:00:52

crescence:
KoLonJaNo:Mi ne sufiĉe severas hodiaŭ por plendegi pro la uzo de pri anstataŭ pro post malbone. okulumo.gif
Kolonjano
Mi korektis la eraron. La prepozicioj estas plej malfacilaj por mi. La franca kaj Esperanto estas tre malsamaj pri tiu punkto.
Jes, prepozicioj estas probable la plej malfacila, kiam oni lernas iun ajn lingvon. Sed la Esperantaj prepozicioj (kaj mi dankas) estas pli logika kaj simpla ol tiuj de aliaj lingvoj. Kiam mi studis la germanan—

GEOPAP (Montri la profilon) 2009-aprilo-11 16:05:29

null
sal.gif Saluton al ĉiuj.
Ankaŭ mi uzas en lernu mia denaskan lingvon sed en "Mozilla Firefox" mi uzas Esperanton por praktiki.
Dankon kaj (kiel mi ortodoksulo)okaze de festo de mia greka Pasko
rideto.gif Sanon kaj ĉion bonan al ĉiuj vi.

Reen al la supro