Instruado paroli E-on se ne havante komuna lingvo
de Me/lumono/leLL, 2009-aprilo-12
Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 15:09:53
Nature, instrui pri iaj substantivoj ("akvo", "pano") estus tre facile, vi nur indikus. Sed kiel vi klarigus kio... nu, estu "substantivo"... Kio "substantivo" estas? Kaj "milito"? Kaj "adverbo"? Kiel vi klarigus aliajn "komplikajn" vortojn? Kiajn vortojn vi instruus al la homo unue?
x Andres x (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 15:36:55
Se vi ne havas komunan lingvon, vi ne povas instrui esperanton!
Kiel? : neebla
erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 16:30:49
x Andres x:Mi pensas tion estus neebla.JES eblas ! Eĉ, ne nur "eblas", sed ankaŭ "ekzistas" !!
Se vi ne havas komunan lingvon, vi ne povas instrui esperanton!
Kiel? : neebla
Legu pri la "Cseh-metodo" (aŭ "rekta metodo") :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Cseh-metodo
Ekzistas ankaŭ libro pri ĝi :
http://libroservo.esperanto.org.au/index.php?mai...
x Andres x (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:17:41
erikano:NEEBLA!x Andres x:Mi pensas tion estus neebla.JES eblas ! Eĉ, ne nur "eblas", sed ankaŭ "ekzistas" !!
Se vi ne havas komunan lingvon, vi ne povas instrui esperanton!
Kiel? : neebla
Legu pri la "Cseh-metodo" (aŭ "rekta metodo") :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Cseh-metodo
Ekzistas ankaŭ libro pri ĝi :
http://libroservo.esperanto.org.au/index.php?mai...
ekzemple: vi vizitas Kolombion, kaj vi trovas Kolombianon, kaj vi ne parolas hispanan, kaj li/ŝi ne parolas anglan (ekzemple) ... kiel vi instruos lin/ŝin esperanton?
senuzi librojn .... VI!
Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:29:48
erikano:Dankon, tio estas interesa.
JES eblas ! Eĉ, ne nur "eblas", sed ankaŭ "ekzistas" !!
Legu pri la "Cseh-metodo" (aŭ "rekta metodo") :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Cseh-metodo
Ekzistas ankaŭ libro pri ĝi :
http://libroservo.esperanto.org.au/index.php?mai...
Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:43:12
Fazo unu: Trovu virinon apartenantan al tiu sama popolo, de kiu venas la fremdulo kiun vi luktas kompreni.
Dua fazo: Fariĝu treege allogaspekta kaj geste romatika, tiel ke eĉ ne gravas ĉu ŝi vin kapablas kompreni- ŝi enamiĝos al vi malgraŭ tio.
Fazo tri: Akiru bebon, ĉu adopte, ĉu naske.
Fazo Kvara: Vin proponu esti la vartanto de la bebo, tiel ke via edzino povu plue daŭrigi sian karieron.
Kvina fazo: Certigu, ke la infano edukiĝas en ambaŭ lingvoj.
Sesa fazo: Atendu ĝis kiam la infano ekadoleskos. Tiamaniere, ŝli havos profundan kompetentecon en ambaŭ siaj denaskaj lingvoj.
Sepa fazo: Loku la adoleskanton antaŭ la fremdulo kaj petu ke ĝi interpretu.
Fazo ok: Petu ke via infano traduku "Saluton, ĉu vi ŝatus lerni la internacian lingvon Esperanto por ke ni povu interkompreniĝi?"
Naŭa fazo: Klarigu al via infano ke ties viva funkcio estas nun plenumita, kaj tiun danku pro la interpretado.
Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 17:51:50
x Andres x:Tio ne estas situacio pri kia mi pensis. Bone, jen:
NEEBLA!
ekzemple: vi vizitas Kolombion, kaj vi trovas Kolombianon, kaj vi ne parolas hispanan, kaj li/ŝi ne parolas anglan (ekzemple) ... kiel vi instruos lin/ŝin esperanton?
senuzi librojn .... VI!
Vi loĝas en Rusio (aŭ en alia ruslingva lando). Kaj foje vin vizitas iu, kiu tute ne parolas la rusan. Vi ne scias kio estas la lingvo de la homo (se homo ), kaj vi ne scias, kiel oni povas instrui al li (aŭ ŝi) la lingvon. La homo ne necesas paroli al iu krom vi, do Esperanto estus pli facila por instrui. Sed kiel?
Tio estis pri kio mi pensis. Kaj ĝi simple ne povas esti neebla. Se neebleco de tia instruado verus, ni ne povus lerni lingvojn de aliaj popoloj. Ĉar ĉiam estis la plej unua homo (aŭ unuaj homoj), kiu(j)n lernis la lingvo(j)n kaj neniam havis librojn por tio.
Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 18:23:46
Ekzemple, la videobenda kurso 'Pasporto al la Tuta Mondo' baziĝas sur la principoj de pasiva lernado. Eĉ la instruistino kiu resumas konceptojn instruitajn dum ĉiu leciono parolas nur en Esperanto. Ekzemple, por instrui pri verba konjugo, ŝi faras jene:
"Mi manĝos la pomon." ( Ŝi elprenas pomon de sia dorsosako)
"Mi manĝas la pomon." ( Ŝi mordadas la pomon, ĝis kiam ĝi reduktiĝas al la kerno. Poste, ŝi laŭte glutas)
"Mi manĝis la pomon."
Genie, ĉu ne? Post kiam la plej bazaj principoj estas establitaj, komunikado fulmrapidiĝas.
Me/lumono/leLL (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 18:32:26
Novico Dektri:Ekzemple, por instrui pri verba konjugo, ŝi faras jene:Jes, vere. Simple kaj genie. Kaj la plej interesa afero estas, ke ĝi ne efektus por aliaj (neregulaj) lingvoj, ĉar ili havas diversajn formojn por verbtempoj.
"Mi manĝos la pomon." ( Ŝi elprenas pomon de sia dorsosako)
"Mi manĝas la pomon." ( Ŝi mordadas la pomon, ĝis kiam ĝi reduktiĝas al la kerno. Poste, ŝi laŭte glutas)
"Mi manĝis la pomon."
Genie, ĉu ne? Post kiam la plej bazaj principoj estas establitaj, komunikado fulmrapidiĝas.
Novico Dektri (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 18:47:24