Al la enhavo

mondkongreso 2010

de sotobleat, 2009-aprilo-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

sotobleat (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 21:59:44

Laŭ Vikipedio, la 2010 mondkongreso estos en Havano, Kubo. (verŝajne) Mi ne sufiĉe konas esperanton por atendi la venontan kongreson en Pollando. Mi kaj mia amiko estas usonanoj. En 2010, ni estos 18 kaj mia amiko estos diplomiĝinta. Ĉu estas iu maniero por iri al Kubo. (laŭleĝe)

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 22:22:15

Saluton!

sotobleat:Laŭ Vikipedio, la 2010 mondkongreso estos en Havano, Kubo. (verŝajne)
Verŝajne ĝi estos malpli amuza ol la antaŭa kuba UK, kiu okazis en 1990, kiam Fidel ankoraŭ viglegis.

Kompreneble ne certas, ĉu Raúl eltenos ĝis somero de la venonta jaro.

Eble eĉ okazos dua revolucio ... okulumo.gif
Mi ne sufiĉe konas esperanton por atendi la venontan kongreson en Pollando.
Vi ja bone konas Esperanton; nur viaj scioj bezonos ankoraŭ kreski dum la venontaj 15 monatoj. rideto.gif

Do vi ne partoprenos la jubilean kongreson en Eŭropo, sed pacience atendos unu jaron kaj ĉeestos la venontan UK-on, kiu ja okazos en Ameriko.
Mi kaj mia amiko estas usonanoj. En 2010, ni estos 18 kaj mia amiko estos diplomiĝinta.
Vi estos 18-jaraj kaj plenkreskuloj -- laŭ la leĝo.

(Tamen fakte ne, ĉar vi ja rajtos stiri aŭton kaj voĉdoni kaj soldatservi, eble eĉ spekti maldecajn filmojn en kinejo, sed ne konsumi alkoholaĵojn en drinkejo, ĉu? okulumo.gif).

Ĉu via amiko estas geniulo aŭ ĉu li nur forlasos la mezlernejon post unu jaro?

Diplomiĝo kutime estas la sukcesa fino de plurjara universitata studado ...
Ĉu estas iu maniero por iri al Kubo. (laŭleĝe)
Jen interesa demando. rideto.gif

Se mi bone komprenis la situacion, la kubanoj volonte akceptos viajn dolarojn, kiam vi venos turisme al ilia insulo.

Kaj konsiderante, kion s-ro Obama jam faris dum apenaŭ tri monatoj post enoficiĝo, fina normaligo de uson-kubaj rilatoj ŝajnas esti treege baldaŭ realigebla.

Iom naive mi ja supozas, ke ekzistas pli gravaj malamikoj de Usono ol la kadukiĝinta pensiula gvidantaro de kariba insulego. okulumo.gif

Sukceson mi deziras al vi!

Scivoleme pri aliulaj komentoj,
Kolonjano

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-13 23:08:21

Se tiam ankoraŭ ne laŭleĝos vojaĝi al Kubo rekte de Usono, verŝajne estos la plej facile peti helpon de esperantistoj en Meksiko, sed mi ne certas.

Esperantst (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 00:57:37

Saluton,

laŭ mia informo oni povas senprobleme vojaĝi de Meksiko al Usono. Nur rekte oni ne povas iri.

Amike, Martin

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-aprilo-14 07:49:24

ĝis 2008, la plej facila maniero estis iĝi teroristo kaj inkarceriĝi en Gantanamo. Nun vi povas ŝipumi danĝere ekde florido aŭ transpasi kaŝite la limo inter usono kaj Meksiko.

Tria ebleco, vi iĝas spionisto de la CIA.

ridulo.gif,

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-21 16:23:45

Kaj ĉu iu scias kun kiu valuto estas plej oportune veni tien?
Mi pensas ke eble mi venos tien kaj mi ne scias kiun monon mi kunprenu.
Por mi certe estus ple oportune veni kun rusaj rubloj, sed se tie estas neniu problemo kun eŭroj, tio por mi estus en ordo. Sed usonaj dolaroj ne estas por mi oportuna valuto, ĉar reveninte mi ne plu bezonos ilin kaj ne scios kion mi faru pri ili krom rea ŝanĝo
Mi interesiĝas pri facileco de ŝanĝo de ĉiu valuto al la kuba valuto kaj pri honesteco de kurzo surloke.

Reen al la supro