Al la enhavo

Sufikso -in- en verboj

de nikko, 2009-junio-12

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-12 08:50:20

Ĉu estas eble uzi inigan sufikson por aldoni virinecan sencon al verboj?

Ekzemple : irini, plorini, kuirini eble eĉ pensini.

Al mi ŝajnas tio logika kaj sencohava, ni ja uzas -eg- ambaŭ por verboj kaj substantivoj.

Spegula situacio kun probabla sufikso -iĉ-, ĉar frazo "spektiĉi futbalon" havas tre profundan sencon, evidente iom ŝercan, sed ne malpermesendan.

rido.gif

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:21:05

nikko:Ĉu estas eble uzi inigan sufikson por aldoni virinecan sencon al verboj?

Ekzemple : irini, plorini, kuirini eble eĉ pensini.

Al mi ŝajnas tio logika kaj sencohava, ni ja uzas -eg- ambaŭ por verboj kaj substantivoj.

Spegula situacio kun probabla sufikso -iĉ-, ĉar frazo "spektiĉi futbalon" havas tre profundan sencon, evidente iom ŝercan, sed ne malpermesendan.

rido.gif
Kial ne - mi bone komprenus, kiam vi dirus, ĉi-tiu viro plorinas, ĉu ne?

la senco estus:

Ĉi tiu viro ploras kiel virino, ĉu ne?

Sed mi neniam aŭdis tion. Kion la aliaj geesperntistoj pensas? Estas interesa demando.

Frank
atentante la respondojn

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:30:10

Ŝajnas ke laŭ PMEG tia uzado estas malĝusta, malgraŭ sia facila komprenebleco:

"PMEG":IN = “la naskopova sekso”. La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN ne ŝanĝas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).
Kompreneble verbo ne havas sekson. Ĉi tio ŝajnas simila al la afero kun ge, kiu indikas ĉeeston de ambaŭ seksoj, kaj pro kio la vorto gepatro strikte ne havas sencon.

Eble la lingvo evoluos tiel ke ĝi estos akceptita. Mi ĝojus se tio okazus!

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:36:19

Kion vi celas temas pri agmaniero. Do, ĉiukaze vi povas diri ĝin adverbe:

ine iri, ine plori, ine pensi, iĉe spekti, ktp, ktp

Mi ankaŭ bone komprenas la uzon de -in- kiel verba sufikso.

borja (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:41:01

Al mi tio ŝajnas mallogika kaj sencomanka. Ĉu tio signifas ke virinoj ĉion faras alie ol viroj? Se viroj spektiĉas futbalon, ĉu aro da viroj kaj virinoj kune gespektas futbalon? Stulte!

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:57:44

borja:Al mi tio ŝajnas mallogika kaj sencomanka. Ĉu tio signifas ke virinoj ĉion faras alie ol viroj? Se viroj spektiĉas futbalon, ĉu aro da viroj kaj virinoj kune gespektas futbalon? Stulte!
Vi pensas pri politiko, ne pri gramatiko. Mi parolas nu pli >plia aldona< maniero esprimiĝi, mi nenion parolis pri aliaj variantoj kiuj ankaŭ eblas.

Aro de viroj kaj virinoj povas:

Gespekti futbalon.
Spekti futbalon.
Spektiĉi futbalon.
Spektini futbalon.

Ĉiuj variantoj estas elbaj, kaj ĉiuj esprimas specifan nuancon.

Mi ne parolas pri devigeco de tia nuancado, nur pri ebleco.

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-12 10:15:57

"PMEG":IN = “la naskopova sekso”. La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN ne ŝanĝas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).
Bona prediko, sed mi ne estas kredulo.

Reen al la supro