Al la enhavo

ĉu vi povas kontroli tiun tekston por mia venonta esperanta filmeto? :)

de irishpolyglot, 2009-julio-09

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

irishpolyglot (Montri la profilon) 2009-julio-09 16:44:47

Saluton!! ridulo.gif
Mi iros al la IJK ĉi-monate kaj faros 2 filmetojn:
1. Pri la IJK
2. Pri kiel lerni esperanton!
Mi tradukos ĉiun filmeton al multaj lingvo por montri en mia blogo.

Do, por povi havi tempon por fari ĝin, mi devas fini mian lastan filmeton esperante! Ĉu vi povas kontroli la tekston sube? Temas pri "Kiel lerni la italan lingvon"! ridulo.gif
Dankon!! ridego.gif

Bonvenon al Romo, la eterna urbo! Oni trovas multan kulturon kaj multan historion en tiu ĉi urbo, kaj kompreneble... oni trovas la italan lingvon!!
Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila. Anstataŭ ol iĝi frustrita pro la gramatiko, vi devas koncentri vin en la pozitivo! Eĉ se vi neniam studis la italan antaŭe, vi jam parolas iomete!
Ekzemple, la itala uzas vortojn kiuj estas la samaj en la angla. Sed, oni ankaŭ trovas multajn vortojn kiuj estas preksaŭ la samaj en esperanto! Vi rekonos pli ol vi pensus!
Estas multaj aliaj vortoj! Ekzemple, la fama itala manĝaĵo! Vi ankaŭ eble rekonas tiujn muzikajn vortojn...
Se vi volas paroli la italan, ne rigardu ĝin kvazaŭ malfacilan temon, sed kiel aktivan kaj vivan lingvon! Ne forgesu ke la homoj parolas ĝin ĉiutage! Se vi eraras... ne gravas!
Eĉ se vi estas tre okupita, vi povas havi poŝlibron kun vi por studi kiam vi havas tempon aŭ kiam vi atendas iun.
Ekzistas multaj retpaĝoj pri lerni la italan, kaj certe.. multaj retpaĝoj kaj videoj nur en la itala! Vi povas lerni multe Interrete! Mi enmetis ligilojn en la priskribo de tiu ĉi filmeto. Se vi volas ekzerci vian italian ĉiutage, kial ne krei twitter-an konton kaj sendi ĝisdatigojn kiel oni faras ĉe facebook, sed itale! Ekzemple, mi povus skribi... "Mi vidis la Koloseon!"
La plej grava kiun vi devas memori, estas amuzi vin!! La itala estas tre muzika kaj esprimriĉa lingvo, kaj vi povas ege amuzi vin kiam vi lernas kaj parolas ĝin!
Mi esperas ke vi ŝatis ĉi tiun filmeton! Klaku la priskribon por rigardi ligilojn kaj por rigardu ĝin en la itala!!
"Ciao!!"

Rohan (Montri la profilon) 2009-julio-09 19:04:15

Saluton!

Mi laŭdas vian iniciatemon. Tre inspire por pigruloj kiel mi.

Ĉio esprimita ĉi-sube estas nur opinioj. Ĉi tiun evidentaĵon mi esprimas ĉi tie por eviti postskribi 'laŭ mi' post ĉiu komento/korekto. ridulo.gif

irishpolyglot:
...tio ne devas esti malfacile.
Tio ne devas esti malfacila.

irishpolyglot:Anstataŭ iĝi frustrita pro la gramatiko, vi devas koncentri en la pozitivo!
'Anstataŭ ol iĝi' estus pli kutimeca, sed ĉi tio ankaŭ bonus.

'Koncentri vin' plibonus.

'Pri/Je la pozitivo' plibonus.

irishpolyglot:...la itala uzas vortojn kiuj estas la sama en la angla.
'Kiuj estas la samaj'.

irishpolyglot:...ne rigardu ĝin kvazaŭ malfacila temo, sed kiel aktiva kaj viva lingvo!
'Kiel malfacilan temon' ; 'aktivan kaj vivan lingvon.

irishpolyglot:Ne forgesu ke la homoj parolas ĝin ĉitage!
'La' malĝustas ĉi tie.

Ĉu vi volas diri 'ĉiutage'?
(Ĉiutage = en ĉiu tago ; ĉi-tage = en la hodiaŭa tago)

irishpolyglot:Mi skribis ligilojn en la priskribo de tiu ĉi filmeto.
Anstataŭ 'skribis', vorto kiel 'peris'/'enmetis'/'menciis' pli taŭgus.

irishpolyglot:Se vi volas ekzerci vian italian ĉi-tage...
Denove, ĉu 'ĉi-tage' aŭ 'ĉiutage'?

irishpolyglot:"Mi vidis la Koloseo!"
Koloseon.

irishpolyglot:Mi esperas ke vi ŝatis tiun filmeton!
'Ĉi tiun'?

irishpolyglot:Klaku la preskribon por vedi ligilojn kaj por rigardu ĝin en la itala!!
Priskribon, Vidi, Por Rigardi.

-------------------------------------

Bonan ŝancon kaj bondezirojn. sal.gif

irishpolyglot (Montri la profilon) 2009-julio-10 14:43:43

Dankon Rohan!! ridulo.gif
Ĉu vi certas pri "esti malfacila"? Aliaj esperantistoj mi diris ke post "esti" oni trovas adverbon, ne adjektivon.
Mi redaktis la tekston kun viaj proponoj ridulo.gif Mi lernis multe!!

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-10 16:25:01

irishpolyglot:Dankon Rohan!! ridulo.gif
Ĉu vi certas pri "esti malfacila"? Aliaj esperantistoj mi diris ke post "esti" oni trovas adverbon, ne adjektivon.
Mi redaktis la tekston kun viaj proponoj ridulo.gif Mi lernis multe!!
Mi konfirmas: Tio ne devas esti malfacilA
ne malfacile!
Mi eĉ konsilus ankaŭ iom ŝanĝi la vortordon: Tio DEVAS NE esti malfacilA

Rohan (Montri la profilon) 2009-julio-10 16:51:35

irishpolyglot:Dankon Rohan!! ridulo.gif
Ĉu vi certas pri "esti malfacila"? Aliaj esperantistoj mi diris ke post "esti" oni trovas adverbon, ne adjektivon.
Se frazo kun 'esti' (aŭ similaj verboj) havas substantivecan subjekton, kaj se oni deziras priskribi ĉi tiun subjekton, oni devas uzi adjektivon.

Ekz.,

1. Arboj estas verdaj kaj brunaj.
2. Liaj penoj montriĝis vanaj.


Sed, se frazo kun 'esti' k.a. ne havas substantivecan subjekton, oni uzu adverbon.

Ekz.,

1. Estus bone se vi povus helpi lin.
2. Ŝajnis strange kiam li subite silentiĝis pri la afero.


En la frazo kiun vi uzis, ja ekzistas substantiveca subjekto ('tio'). Sekve, adjektivo taŭgas.

Ŝak:Mi eĉ konsilus ankaŭ iom ŝanĝi la vortordon: Tio DEVAS NE esti malfacilA
Mi ne konsentas.

'Tio ne devas esti malfacila.' = Ne necesas, ke oni trovu tion malfacila.

'Tio devas ne esti malfacila.' = Necesas, ke oni nepre ne trovu tion malfacila.

Mi kredas ke Sinjoro Poligloto deziras esprimi la unuan signifon. (Korektu min kaze de malpraveco!) rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-julio-10 18:18:00

Pardonu ke mi miksas min en tiu diskuto. La origina frazo estis:

Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila.

Laŭ mia vidpunkto devus esti "malfacile" ĉar tiu vorto celas la verbon "lerni".

Komparu la iom ŝanĝitan frazon:

Ne devas esti malfacile lerni la italan, se vi tion decidas.
Ni nepre ne skribu: Ne devas esti "malfacila" lerni la italan, .....

La signifo en la du frazvariantoj ja samas, ĉu vere ne estu "malfacile" ambaŭokaze?

Rohan (Montri la profilon) 2009-julio-10 19:09:53

AlfRoland:Pardonu ke mi miksas min en tiu diskuto. La origina frazo estis:

Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila.

Laŭ mia vidpunkto devus esti "malfacile" ĉar tiu vorto celas la verbon "lerni".

Komparu la iom ŝanĝitan frazon:

Ne devas esti malfacile lerni la italan, se vi tion decidas.
Ni nepre ne skribu: Ne devas esti "malfacila" lerni la italan, .....

La signifo en la du frazvariantoj ja samas, ĉu vere ne estu "malfacile" ambaŭokaze?
Ho, tute ne pardonpetindas! Ĉies opinioj estas bonvenaj!

Konsideru la frazon:
Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila.

Ĉi tie, por priskribi 'tio', oni uzu 'malfacila'. Ĉi tiu adjektivo rekte priskribus nur 'tio', kaj havus nenian gramatikan rilaton kun 'lerni la italan'.

Sed en Ne devas esti malfacile lerni la italan, se vi tion decidas., 'malfacile' rekte priskribas la verbon 'lerni', kaj pro tio ĝi estas tia, kia ĝi estas.

Kiam oni ŝanĝas la vortordon, la gramatikaj interrilatoj povas ŝanĝiĝi, eĉ se la signifo de la tuta frazo restas la sama.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-julio-10 19:50:56

Mi bedaŭrinde ne estas spertulo pri gramatiko, sed mi preferus pensi pri la senco de la frazo.

Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila

"Tio" nur estas anstataŭigo de "lerni la italan" por eviti riteton. La frazo "Tio ne devas esti malfacila" estus sensignifa sen la unua parto "... lerni la italan".

Sed mi ne plu interkverelu pri tio, evidente mi daŭrigu fervore studi "La detalan gramatikon". Ĉu iu eble povas montri, kie en la "Datala gramatiko" aŭ PMEG mi povus legi pri simila frazo? sal.gif

Ĉevalo (Montri la profilon) 2009-julio-11 01:50:42

AlfRoland:Mi bedaŭrinde ne estas spertulo pri gramatiko, sed mi preferus pensi pri la senco de la frazo.

Se vi decidis lerni la italan, tio ne devas esti malfacila

"Tio" nur estas anstataŭigo de "lerni la italan" por eviti riteton. La frazo "Tio ne devas esti malfacila" estus sensignifa sen la unua parto "... lerni la italan".

Sed mi ne plu interkverelu pri tio, evidente mi daŭrigu fervore studi "La detalan gramatikon". Ĉu iu eble povas montri, kie en la "Datala gramatiko" aŭ PMEG mi povus legi pri simila frazo? sal.gif
Jen ligilo al "La tuta Esperanto": http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec...

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-11 02:04:33

Rohan:
Ŝak:Mi eĉ konsilus ankaŭ iom ŝanĝi la vortordon: Tio DEVAS NE esti malfacilA
[...]

'Tio ne devas esti malfacila.' = Ne necesas, ke oni trovu tion malfacila.

'Tio devas ne esti malfacila.' = Necesas, ke oni nepre ne trovu tion malfacila.
Jes, vi pravas (preskaŭ, ĉar reskribo "devas" kun "necesas" iom distordas la sencon), sed...
Rohan:
Mi kredas ke Sinjoro Poligloto deziras esprimi la unuan signifon. [...]
Ĉi tie mi ne konsentas. Se li volas diri, ke tio devas esti facila (kion laŭ mi li volas diri), tio indikas ĝuste la 2an signifon.
Sed pri "devas ne" kaj "ne devas" mi devas diri, ke fakte en EO ne estas strikta regulo, kiu devigus onin al strikta logika vortordo. En la tekstoj de Z li konstante (verŝajne obeante la rusan vortordon) skribas la nelogikan "ne devas", kiam li celas "devas ne". Ĝuste tial mi skribis "mi konsilus..." Samon mi povas diri ankaŭ pri "ne plu" kaj "plu ne"

Reen al la supro