Al la enhavo

Kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?

de k.garin, 2007-februaro-26

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-09 10:46:24

En la korea lingvo, la esprimoj uzataj por saluti kaj adiaŭi estas tre multaj kaj diversaj. Ili varias laŭ la respektiva aĝo, rango, kaj sekso de la salutanto kaj de la salutato, kaj salutesprimoj dependas ankaŭ de kiel la personoj interrilatas, t.e., ĉu ili estas amikoj? Ĉu kunlaborantoj? Ĉu ankoraŭ ne konatiĝintaj? . . . kaj tiel plu. Mi donos nur kelkajn ekzemplojn de la plej oftaj esprimoj kun laŭvortaj tradukoj. Mi kredas ke por la plejparto de vi, la koreaj literoj ne videblas sur viaj komputilaj ekranoj; tial, mi uzos la oficialan latinalfabetigon. (Mi kredas ke vi povos proksimume diveni la elparolon de la literoj. Pri la elparolo, mi nur sciigu ke la korea ne havas diftongojn: "eu" similas al la senpunkta "i" de la turka; "ae" similas al la "ei" de la franca "Seine"; "eo" similas al la "o" de la franca "bonne"; kaj "oe" similas al "ŭe". Antaŭ "i" kaj "y", "s" estas elporata kiel "ŝ".)

Annyeonghasimnikka? (tre ĝentila kaj formala: 'Ĉu [vi] bonfartas?')
Annyeonghaseyo? (ĝentila, sed iom malpli formala: 'Ĉu [vi] bonfartas?')
Jar isseo? (neformala, dirata al amiko aŭ infano: 'Bone [vi] estas?')

Eoseo osipsio! (tre ĝentila kaj formala: 'Rapide venu!' = Bonvenon.)
Eoseo oseyo! (ĝentila, sed iom malpli formala: 'Rapide venu!' = Bonvenon.)
Eoseo wa! (neformala, dirata al amiko aŭ infano: 'Rapide venu!' = Bonvenon.)

Annyeonghi gasipsio. (tre ĝentila kaj formala: 'Bonfarte iru.' Uzata por adiaŭi al iu kiu foriras.)
Annyeonghi gaseyo. (la sama esprimo, iom malpli formale.)
Jal ga. (la sama esprimo, dirata al amiko aŭ infano.)

Annyeonghi gesipsio. (tre ĝentila kaj formala: 'Bonfarte restu.' Uzata por adiaŭi al iu kiu restos.)
Annyeonghi geseyo. (la sama esprimo, iom malpli formale.)
Jar isseo. (la sama esprimo, dirata al amiko aŭ infano.)

Krom tiuj esprimoj, estas uzataj ankaŭ tre multe da aliaj. Okcidentanoj ofte trovas ĉi tiajn esprimojn ridindaj aŭ eĉ malĝentilaj.

Siksahasyeosseumnikka? (formala: 'Ĉu [vi] manĝis?')

Eodi gasimnikka? (formala: 'Kien [vi] iras?' La salutato ne bezonas diri la veron. Kutima respondo estas "Bollil boreoyo." 'Videndan aferon por vidi.' = '[Mi iras] por fari farindaĵon.' Oni eĉ povas respondi nur "Jeogi" = 'Tien for.')

Sugohasimnida. (formale dirata al iu kiu estas laboranta: '[Vi] penas.')

Osyeosseoyo? (ĝentila sed iom neformala: 'Ĉu [vi] venis?' = Saluton. Dirata al iu kiu alvenas.)

Oj, sufiĉas, ĉu ne? Ŝajnas ke jam tro longe daŭrigis.

-- Gary Yu

Azulreal (Montri la profilon) 2007-majo-09 12:09:05

Kwekubo:
Le Hibou:Kaj "goodbye" ankaŭ estas mallongigo, nuntempe malofte uzata - de "God be with you" = "Ke Dio estu kun vi".
En la irlanda, oni ankoraŭ formale salutas per la vortoj "Dia duit" (= Dio (estu) kun vi). La kutima respondo estas "Dia agus Muire duit" (= Dio kaj Maria (estu) kun vi).

Oni multe pli ofte diras simple "Haigh" (= Saluton), prunteprenita vorto kiu sonas precize kiel la angla "Hi".
En Hispanio ankaŭ ekzistas formoj por saluti kaj adiaŭi, kiuj rilatas al religio, kvankam tiuj estas jam malnovaj kaj junuloj ne kutimas uzi ilin.
Ekzemple:

"A la paz de Dios" estas malnova salutformo, kiun preskaŭ neniu uzas jam ekcepte de maljunuloj. Tio signifas "ĉe la paco de Dio".

Fakte nia plej uzata vorto por adiaŭi estas simple "adiós", kiu, mi kredas, devenas pli antikvan formon "a Dios", tio estas, "al Dio". Oni ankaŭ povas diri "con Dios" ("kun Dio") aŭ "Dios te guarde" ("Dio prizorgu vin", tion oni diras al familianoj, infanetoj, karuloj, sed ne al nekonatuloj).

Do... con Dios sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 14:38:10

Estimata Yugary!
Estis tre interese ekscii viajn salutvortojn kaj adiaŭvortojn.
Sed kial vi opinias, ke viaj literoj ne videblos?
La ĉinaj hieroglifoj entute videblas!
Bonvolu provi kaj traduki la tekston pri la Granda Vermo en la fadeno "Humuro".
Ĉu sukcesos ĉio?
Amike, Terurĉjo.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-09 15:45:59

En svedio ni uzas pli ofte Hej! por saluton!. Mi ne scias se ĝi havas signifo, sed kiom mi legis ke multaj lingoj diras "bonan sano" mi memoras ke "saluti" en Sveda estas "Hälsa" kaj sano ankaŭ, eble "hej" estas mallongigo de "hälsa" (e kaj ä same sonas tien ĉi), sed mi ne scias.

on povas diras ankaŭ:
god dag - bonan tagon
god morgon - bonan matenon
god kväll - bonan vesperon
god natt - bonan nokton
(sed on ne uzas god dag kaj god kväll ofte)

por ĝis:
hej då! - ĝis
(vi) ses -(ni) revidas
farväl - iras bone (de angla farewell) (vi ne uzas ĝin ofte)
adjö - de franca "a (á?) dieu" (ne uza ofte)
tja´rå! - ...

por saluton oni povas diras "tja'ba!" - estas komunuza lingvo kaj estas mallongigo al: "Mi estas via humila servisto'nur", ba estas mallongigo de "bara"=nur, kaj dum centoj jaroj "Jag är din ödmjuke tjänare", ŝangis al "din ödmjuke tjänare" -> "ödmjuke tjänare" -> "tjänare" (on povas uzi ĝin tage) -> "tjenare!" ->"tjena!" ->"tja!" -> "tja'ba!".

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-10 02:35:28

Saluton, Terurĉjo!

Se oni jam instalis korean tiparon, la koreaj literoj kompreneble ja videblas. Mi nur kredis ke tre malmulte da esperantistoj bezonas uzi la korean alfabeton. Jen kvar esprimoj skribitaj korealfabete. Ĉu ili videblas?

안녕하십니까?
안녕하세요?
잘 있어?

어서 오십시오!
어서 오세요!
어서 와!

안녕히 가십시오.
안녕히 가세요.
잘 가.

안녕히 계십시오.
안녕히 계세요.
잘 있어.

Kaj jen mia nomo korealfabete: 유게리
La ĉinaj ideogramoj de la nomo estas: 柳憩里

Ĉu bone?

-- Gary Yu

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-majo-10 03:57:49

Mi memoras ke, kiam mi estis infaneto, iuj maljunaj kamparanoj el Kubo kutime adiaŭis "abur" aŭ "agur". Tiu vorto alvenis tra la Vaska el la Latina "augurium".

Mi ne scias se tiu vorto ankoraŭ estas uzata vaske.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-10 10:01:18

Estimata Yugary!
Ĉio estas bone videbla.
Amike.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-11 11:07:01

Ŝajne ne estas Japanoj ĉi tie... Do mi prezentus anstataŭe.
En la japana ĝenerale oni uzas kaj signojn fonetikajn "仮名"(literojn) kaj hieroglifojn de Ĉinio "漢字". Sed estas uzata ankaŭ la literoj latinaj oficialaj, "ローマ字" (roma litero). Do mi skribus ambaŭ.
Por saluti:
おはよう。 ohayo. (Matene, inter amikoj aŭ aliaj proksimaj rilatoj.)
おはようございます。 ohayo gozaimasu. (Ankaŭ matene, sed inter ne proksimaj rilataj homoj. Fakte ĝi estas pli formala. Kaj inoj ŝajne preferas uzi ĝin.)
こんにちは。 konnichiwa. Ĉi-tago. (Tage)
こんばんは。 konbanwa. Ĉi-vespero. (Vespere)
Oni ankaŭ povas saluti kiel:
どこへ行きましょうか? dokoeikimashoka? (Kien vi iras?)
Kaj por respondi ĝin:
ちょっとあそこへ。 chottosokoe. (Tien. Oni ne bezonas respondi la demandon klare.)
Fakte, ĉe diversaj situacioj estas diversaj frazoj por saluti. Ekzemple:
ただいま。 tadaima. Ĝuste nun. (Kiam oni alvenas hejmen.)
お帰りなさい。 okaerinasai. Vi revenis. (Kiam iu alia alvenas hejmen. Ofte por respondi al la antaŭa frazo.)
いらっしゃいませ。 irasshaimase. (En vendejo, la vendisto diras al la kliento.)

Jen por adiaŭi:
じゃあ、またですね。jya, matadesune. Do, (ĝis) re(vido). (Ne tre formala)
じゃあ、また。jya,mata. (Malpli formala)
じゃあ。jya. (Malpli formala)
さようなら。 sayonara. ("Adiaŭ!" Por adiaŭi antaŭ longa nevido.)
さらばだ。sarabada. (Same "Adiaŭ!")

Fakte, en la japana ekzistas kaj formala kaj neformala maniero por paroli, do la frazoj antaŭaj povas iom ŝanĝiĝi.
Kaj pri la literoj latinaj... Elparoli ilin ne estas malfacile, sed "r" elparoliĝas kiel "l", kaj ĉiuj vokaloj elparoliĝas malforte, la buŝo ne bezonas malfermi tro ege. Kaj kiam konsonantoj duope aperas kiel "pp", oni elparolas ĝin forte, fakte tiel longa kiel unu silabo.

yugary:Kaj jen mia nomo korealfabete: 유게리
La ĉinaj ideogramoj de la nomo estas: 柳憩里
Mi scias ke koreoj uzas Ĉinajn hieroglifojn maloftege. Kaj ĉu vi scius la sencojn de la du hieroglifoj de via nomo?(Krom la familia nomo)

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-12 07:04:09

黄鸡蛋:

yugary:Kaj jen mia nomo korealfabete: 유게리
La ĉinaj ideogramoj de la nomo estas: 柳憩里
Mi scias ke koreoj uzas Ĉinajn hieroglifojn maloftege. Kaj ĉu vi scius la sencojn de la du hieroglifoj de via nomo?(Krom la familia nomo)
Jen la signifoj (kaj la elparolo skribita Esperante) de la tri ideogramoj de mia korea nomo:

柳 = saliko (ju)
憩 = ripozi (ge)
里 = vilaĝo (ri)

-- Gary Yu

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 01:24:53

Ankaŭ mi volas ripozi vilaĝe, kiel saliko ĉe rivero. Estas tre poezia bildeto, mi opinias.
Kiu provos skribi mian nomon - Konstantin - ĉine kaj koreie?

Kial Manu ne ŝercas pri mia nomo - Konst-ant-in? sal.gif

Reen al la supro