Al la enhavo

Kiom da lingvoj artefaritaj ekzistas?

de vincas, 2009-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 15:00:24

Mi pensas ke listo de artefaritaj lingvoj estas longa.

shoko.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 15:08:59

Verŝajne nenombrebla kvanto.

Multaj homoj kreas lingvojn por amuziĝo, arto, elprovi lingvosciencan teorion aŭ por havi propran sekretan lingvon. Eĉ mi jam provis fari tion. Kiel oni povus nombri ilin?

Pharoah (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 15:09:53

Estas vikio por la planlingvoj (kvankam ĝi ne havas tute). Tiu estas la listo de "aktivaj" lingvoj:
http://conlang.wikia.com/wiki/Category:Languages

darkweasel (Montri la profilon) 2009-septembro-01 14:49:57

Senfina nombro da lingvoj. Provu tion jene: Prenu Esperanton kaj ŝanĝu iujn vortojn kaj regulojn (ekzemple ŝanĝu la akuzativan finaĵon al -m), jen vi kreis novan lingvon!

Paulinho (Montri la profilon) 2009-septembro-01 15:53:15

Mi ne scias. Mi studas nur Esperanton en tia ĉi branĉo. Sed... ĉu konas iu la "lingvon de la P"?

Ĉupu vipi koponaspas lapa linpingvonpon depe lapa Popo?

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-septembro-10 15:06:42

laŭ mi, pli malpli 3000, laŭ la retpaĝo de Janko Gorenc, kiu kolektis la nombrojn de 1 ĝis 10.

Sed ĝi eble signifas nenion, ĉar multaj el tiu retpaĝo ne estas "finitaj" lingvoj

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-septembro-11 04:48:12

La lasta grava konstruita lingvo estas la nova lingvofrankao > wikipedia LFN...

La lingua construida importante plu resente es la Lingua Franca Nova (elefen)...

darkweasel (Montri la profilon) 2009-septembro-26 14:58:52

Ĉu ne Loĵbano estas pli nova ol Lingvafrankao Nova?

tejooficejo (Montri la profilon) 2009-septembro-26 15:25:22

Senegaùlo:La lasta grava konstruita lingvo estas la nova lingvofrankao > wikipedia LFN...

La lingua construida importante plu resente es la Lingua Franca Nova (elefen)...
Mi ege dubas: laŭ la franca vikipedio, ĝi estis kreita en 1965.

Reen al la supro