Al la enhavo

Komputilo/"fermi"

de gxosefo, 2007-marto-25

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-25 22:12:38

Ĉi tio estas nova fadeno pri du temoj:

UNUA- mi ĵus kreis novan funkciantan komputilon, sen iom ajn da helpo! vidu ĝin ĉi tie:
http://web.mac.com/teisenmann/iWeb/crud/Blank.html
ĝi ne faras multajn aĵojn, sed mi konstruos pli bonan komputilon, kiu estos Esperanta. donu ideojn/pensojn pri ĉi tio, se vi deziras.

DUA- en Esperanto, vorto sen "mal-" ŝajnas havi pli bona kaj feliĉa signifo ol vortoj kun la prefikso. (ekz- malbona, malfeliĉa, malĝoja, ktp) mi rimarkis ke Zamenhof eble opiniis ke "fermi" estis pli bona ol "malfermi," sed mi ne konsentas. ĉu ne estas pli bona, kiam io estas malfermita? ankaŭ la vorto "ŝlosi" estas simila. kion vi opinias?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-25 22:53:52

Pri dua parto de fadeno: Al mi (mi ne estas franco) la prefikso "mal-" signifas nur kontraŭan sencon de uzata vorto.
Krome, kiel vi povas ŝlosi ekzemple kaserolon? Mi scias ke pli ĝuste paroli pri kovro kaj malkovro de kaserolo, sed la vortoj malkovro kaj malfermo multe similas.
Kion faris Kolumbo al Ameriko?

Pri unua parto mi ankoraŭ ne vidis, sed vi eble havas Makintoŝon, kiuj estas preskaŭ ne konataj en nia lando. Mi ne havas eĉ iom da sperto.
Amike, mole kaj blanke.

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-26 00:03:57

Terurĉjo:Pri dua parto de fadeno: Al mi (mi ne estas franco) la prefikso "mal-" signifas nur kontraŭan sencon de uzata vorto.
mi konsentas iome, sed mi ankoraŭ opinias ke devas esti unu vorto por "malfermi", kaj "mal-" uzati kun tiu vorto por diri "fermi." mi scias ke "mal" nur signifas la kontraŭan signifon, sed ankaŭ mi opinias ke estas iom da malboneco en ĝia signifo...

kaj jes, mi uzas makintoŝon. sed mi konstruis komputilon kiu estis nek makintoŝo nek vindozo; ĝi estas tute nova. oni ne povas konstrui makintoŝon, ĉar sole la kompanio apple konstruas ilin.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-26 00:25:00

ĝosefo:mi konsentas iome, sed mi ankoraŭ opinias ke devas esti unu vorto por "malfermi", kaj "mal-" uzati kun tiu vorto por diri "fermi." mi scias ke "mal" nur signifas la kontraŭan signifon, sed ankaŭ mi opinias ke estas iom da malboneco en ĝia signifo...
Ĝosefo, tiun opinion havis la kreintoj de Ido kaj aliaj Esperantidoj, sed kie ili (kreintoj kaj iliaj kreaĵoj) estas nun? Se vi volas krei novajn vortojn, ne havantajn la prefikson "mal-", bonvolu kaj bonvenon. Se kreonta vorto estos bona, ni ĉiuj uzos ĝin kun plezuro. Sed "mal-" permesas al esperantistoj uzi kaj lerni iom malpli multe da vortoj por paroli, skribi kaj t.p.
Ĉu afiksoj "ne", "sen" ankaŭ ne plaĉas al vi? Malsukcesa=nesukcesa=sensukcesa,
sed malaperi entute ne estas neaperi.
Mi neniam opiniis, ke "mal-" havas negativan sencon.

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-26 01:28:24

hooooo ne...

mi certe ne volas aldoni iun ajn vorton; mi nur rimarkas la gramatikon de Esperanto. Esperanto estas bonega lingvo, kaj mi ne volas ŝanĝi ĝin.

mi opiniis ke "mal" estis negativa, ĉar estas vorto por "feliĉa", "ĝoja", kaj "bona", sed ne por la maloj.

sed eble ne ĉiam... maldekstra ne estas negativa. do, fermi ankaŭ ne estas negativa.

ĉu nur "mal" estas negativa, nur kiam ĝi uzatas en senta vorto?

Zenom (Montri la profilon) 2007-marto-26 01:50:01

ĝosefo:
estas vorto por "feliĉa", "ĝoja", kaj "bona", sed ne por la maloj.
Vi ne pravas.
Maljuna = olda
Malgaja = trista
Malbona = mava
k. t. p.
Antonimoj sen 'mal' ekzistas, sed oni pli ofte uzas tiujn kun 'mal'.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-26 03:08:25

ĝosefo:
UNUA- mi ĵus kreis novan funkciantan komputilon, sen iom ajn da helpo!
Tre bone! Ĉu iu scias kiel oni esperante diris "cool breadboard"?

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-26 10:59:41

al zenom: tio estas nova Esperanto, kiun mi ne lernas. Sed jes, vi pravas.

al mccambjd: ĉu "bona pana tabulo" estas bona traduko? lango.gif

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-26 22:51:04

http://web.mac.com/teisenmann/iWeb/crud/Blank.html

mi aldonis teknikan skemon, kiu estas iomete malklara, sed montras kiel la bazo de la komputilo funkcias.

la fina Esperanta komputilo certe ne aspektos kiel en la foto. tiu komputilo nur havas la bazajn ĉipojn. mi planas konstrui komputilon, kiu havos ekranon kaj tajpilon.

Reen al la supro