Al la enhavo

Komparo de diversaj sistemoj

de darkweasel, 2010-februaro-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-19 22:25:08

La sekvaj linioj eble ofendas iujn landanojn, sed mi petas, ke ili legu la jenon kun humuro!

Socialismo: Vi havas du bovinojn. Unu bovinon vi devas doni al via najbaro.
Komunismo: Vi havas du bovinojn. La registaro prenas ambaŭ for de vi kaj vendas al vi la lakton
Liberalismo: Vi havas du bovinojn. La registaro prenas ambaŭ for de vi kaj donacas al vi la lakton.
Naziismo: Vi havas du bovinojn. La registaro prenas ambaŭ for de vi kaj mortigas vin.
EU-burokratismo: Vi havas du bovinojn. La registaro prenas ambaŭ for de vi kaj buĉas unu. La alia estas melkata kaj la lakto ekstermata.
Usona firmao: Vi havas du bovinojn. Vi vendas unu kaj devigas la alian doni lakton kvazaŭ kvar bovinoj. Vi surpriziĝas, ĉar ĝi mortfalas.
Aŭstruja firmao: Ĉiu bovino havas titolon, konstruiĝas komisioj, subkomisioj kaj komitatoj, kaj kreiĝas ekspertizoj. La rezulto estas provizora, sed restas por ĉiam. La lakton oni disdonas socialpartnere. Ĉiu vira bovo havas privilegion.
Francuja firmao: Vi havas du bovinojn. Vi strikas kaj postulas tri bovinojn.
Japanuja firmao: Vi havas du bovinojn. Vi reaspektigas ilin. Nun ili estas dekoble pli malgrandaj kaj donas dudekoble pli da lakto ol normala bovino. Nun vi kreas spritan bovinbildrakonton, nomas ĝin Kukimono, kaj tutmonde vendas ĝin.
Germanuja firmao: Vi havas du bovinojn. Vi rekonstruas ilin, por ke ili aĝu ĝis 100 jaroj, manĝu nur unu fojon en monato kaj melkas sin mem.
Brituja firmao: Vi havas du bovinojn. Ambaŭ estas frenezaj.
Italuja firmao: Vi havas du bovinojn, sed ne scias, kie ili estas. Vi do melkas la EU-on.
Rusuja firmao: Vi havas du bovinojn. Vi kalkulas ilin kaj rezultigas kvin bovinojn. Vi rekalkulas kaj rezultigas 42 bovinojn. Vi rekalkulas kaj rezultigas 12 bovinojn. Vi ĉesas kalkuli kaj malfermas novan botelon da vodko.
Svisuja firmao: Vi havas 5000 bovinojn, el kiuj neniu apartenas al vi. Vi ricevas monon de aliaj por ilia loĝigo.

La ĉi-supra ŝerceto estas traduko de germanlingvaĵo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-februaro-19 22:47:31

En la debato antaŭ sveda aliĝo al EU, humoristo nomata Ronny Eriksson diris ke certe ĉio estus bona se britoj respondu pri kuirarto, germanoj pri distraĵoj kaj svedoj pri civitana kuraĝo.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-februaro-20 01:19:00

Mi preferas la aŭstrujan, francujan, japanujan kaj svisujan firmaojn rido.gif.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-20 09:03:10

Mi preferas la francujan firmaon, ĉar... mi estas Franco ! rido.gif

dobri (Montri la profilon) 2010-februaro-20 11:06:07

Bona ŝerco. Tamen mi iomete korektus Darkweasel-on.
Laŭ mia opinio: Liberalismo lasas al vi viajn bovinojn, sed samtempe vendas lakton al vi. Kun via propra lakto vi faru kion ajn. Tio estas via problemo.
Antaŭlonge mi lernis, ke komunismo ankaŭ lasos al vi la viajn bovinojn, sed vi devas donaci vian lakton al ĉiuj interesuloj. Ĉar komunisma sistemo nenie regis en la mondo (en mia lando kaj similaj regis diversaj formoj de socialismo), tial estas malfacile diveni, kiamaniere ĝi vere kondutus.
Plej multe plaĉis al mi via takso de brita kaj itala firmaoj.

Martinbr (Montri la profilon) 2010-februaro-20 17:14:42

AlfRoland:En la debato antaŭ sveda aliĝo al EU, humoristo nomata Ronny Eriksson diris ke certe ĉio estus bona se britoj respondu pri kuirarto, germanoj pri distraĵoj kaj svedoj pri civitana kuraĝo.
Ĉu vi konas la diferencon inter la ĉielo kaj la infero?
En la ĉielo, la policisto estas brita, la ĉefkuiristo estas franca, la amanto estas itala, la mekanikisto estas germana kal la administra oficisto estas svisa.
En la infero, la policisto estas germana, la ĉefkuiristo estas brita, la amanto estas svisa, la mekanikisto estas franca kaj la administra oficisto estas itala.

PS. La fonton de tiu ŝerco mi ne memoras, sed mi aŭdis ĝin jam en la 80-aj jaroj.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-20 17:21:58

Martinbr:
Ĉu vi konas la diferencon inter la ĉielo kaj la infero?
En la ĉielo, ...
En la infero, ...
La antaŭjuĝoj estas malmolkoraj ! ploro.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-20 17:31:22

dobri:Bona ŝerco. Tamen mi iomete korektus Darkweasel-on.
Laŭ mia opinio: Liberalismo lasas al vi viajn bovinojn, sed samtempe vendas lakton al vi. Kun via propra lakto vi faru kion ajn. Tio estas via problemo.
Antaŭlonge mi lernis, ke komunismo ankaŭ lasos al vi la viajn bovinojn, sed vi devas donaci vian lakton al ĉiuj interesuloj. Ĉar komunisma sistemo nenie regis en la mondo (en mia lando kaj similaj regis diversaj formoj de socialismo), tial estas malfacile diveni, kiamaniere ĝi vere kondutus.
Plej multe plaĉis al mi via takso de brita kaj itala firmaoj.
Kiel mi diris, la ŝercon ne kreis mi. Mi nur tradukis ĝin de germanlingva (ĉi-antaŭe alligita) paĝo, kiun mi iam trovis hazarde.

Mi ŝategas la ŝercon de Martinbr. rido.gif (Kvankam britaj manĝaĵoj estas pli bonaj ol ilia reputacio, kiel mi eltrovis lastsomere en Londono.)

Martinbr (Montri la profilon) 2010-februaro-20 23:30:36

darkweasel, mi tute konsentas kun vi koncerne la brita manĝaĵo. Ho, kiom mi sopiras pri "plena matenmanĝo"!

Reen al la supro