Al la enhavo

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

de dobri, 2010-aprilo-07

Mesaĝoj: 210

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-07 16:24:56

Baldaŭ okazos plua kantokonkurso organizata de Eŭrovido. Mi jam aŭskultis ĉiujn 39 kantojn kaj kiel la plej belan mi opinias la slovakan Horehronie. Plu plaĉis al mi ankaŭ kantoj el Danio, Azerbajĝano kaj Nederlando (iomete ankaŭ Greklando, Francio kaj Finnlando), tamen la slovaka kanto estas vere ŝatinda.

Jen la traduko por eksterlandanoj:
Horehronie (regiono en centra Slovakio)
Kiam suno sinkas en Horehronie,
tiam mi emas kanti, morti kaj vivi.
Kiam suno sinkas en Horehronie,
tiam mi sopiras alproksimiĝi al ĉielo.

Kuŝante sur herbejo mi sonĝas,
sed ne scias pri kio
en tiu venteto kiu min lulas,
kiam la suno subiĝas.

La plej belaj arboj troviĝas en Horehronie,
tiu trankvila frataro invitas min.
Ĉi tien mi ĉiam revenadas,
kiam mi havas problemon.
Kaj la arboj konsilas al mi:
Forgesu problemojn!

Kuŝante sur herbejo mi sonĝas,
sed ne scias pri kio
en tiu venteto kiu min lulas,
kiam la suno subiĝas.

Kiam suno sinkas en Horehronie,
tiam ie malproksime sonoras nia sonorilo.
Se io dolorigas min, estu tiel,
ĉar iam ĝi malaperos al nigra monto.

Kuŝante sur herbejo mi sonĝas,
okuloj silente ploras
en tiu venteto kiu min lulas,
kiam la suno subiĝas. [ripeti]

La plej belaj arboj troviĝas en Horehronie.

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 10:12:42

Mi volus aŭdi la kanton.

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 17:43:27

zan:Mi volus aŭdi la kanton.
La kanto estas aŭskultebla en YouTube. Sed mi ne kapablas doni ĉi tien la ligilon. Bonvolu serĉi per Google - Horehronie kaj vi ricevos kelkajn eblecojn aŭskulti ĝin. Elektu tiun eblecon kun la kantistino,ĉar ŝi ankaŭ belas.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 18:20:58

Eurovision-konkurso kutime ne tre plaĉas al mi. Sed mi aŭskultis tiun slovakan kanton kaj ĝi ja estas sufiĉe bona.

Tamen mi provis aŭskulti la ĉi-jaran francan kanton… Ĝi estas tiel aĉa, ke mi ne kuraĝis aŭskulti ĝin ĝisfine.

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 21:51:12

La kanto omaĝigas la kantistinan regionon se mi bone komprenas, ĉu ne?
Per la kantokonkurso mi nun konas Horehronie! Mi aŭskultos por pliscii.
Mi ankaŭ kutime ne ŝategas tiun konkurson kun aĉaj anglalingvaj kantoj el la tuta eŭropo...

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 22:08:39

Mi aŭskultis la kanton kaj mi ŝatas ĝin kaj ankaŭ la kantistinon lango.gif
Oni dirus ke la kanto estas iome orienta kaj iome elektronika (?).
Mi ankaŭ ŝatas la francan kanton sed ne scias se la franca ministraro pri nacia identiteco rajtigis ĝin senkulpa.gif ...

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 10:03:36

Dankon pro via informo. Mi ĝis nun ne sciis pri "eurovision". Mi tre ĝojas aŭdi kelkajn kantojn el ĝi. Ĉar mi ŝatas folkloran muzikon, plaĉis al mi tiaj kantoj iomete folkloremaj, kiel tiuj de finnlando kaj de greklando, kompreneble de slovakio, kaj precipe de serbio(amuza!). Tamen mi ankoraŭ ne aŭdis la tutan...

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 15:23:43

Antaŭ multaj jaroj ĉiu lando devis kanti per sia propra lingvo.

Bedaŭrinde la plej kantas nun angle! Kun respekto por la angla lingvo, kiun mi ŝatas sed konsideras unu el multaj, tio estas abomena, ne estas pli lingva varieco en la kantokonkurso!

Kaj la tekstoj? Kvazaŭ tute malspritaj...
Varŝajne inteligentaj tekstoj ne ricevas sufiĉe da voĉdonoj. Mi legis ke la diskografiaj firmaoj decidas tion, ne la aŭtoroj.
Ju pli stulta la canto des pli voĉdonoj, oni vendas pli!

senkulpa.gif

PS Unufoje iu kantis eĉ frazon esperante!
Mirinda eksperimento...

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 10:35:31

mathieubriere:La kanto omaĝigas la kantistinan regionon se mi bone komprenas, ĉu ne?
Per la kantokonkurso mi nun konas Horehronie! Mi aŭskultos por pliscii.
Mi ankaŭ kutime ne ŝategas tiun konkurson kun aĉaj anglalingvaj kantoj el la tuta eŭropo...
Precize dirite ne! La kantistino devenas el orienta Slovakio kaj la kanto omaĝas la centran Slovakion. Eble la aŭtoro de la teksto devenas el la regiono, tion mi ne scias. Pli verŝajne li nur elektis malriĉan, sed belegan turisman regionon. Vere dirite la preskaŭ ĉiuj regionoj estas interesaj, ne eblas diri, ke iu regiono estas multe pli bela ol la aliaj, ĉu ne?
Rilate aĉaj anglalingvaj kantoj mi ne konsentas kun vi. Ekzemple angla kanto por Danio sufiĉe plaĉis al mi. Tamen mi preferus, kiam ĉiuj nacioj kantus per ilia propra lingvo, ĉar tio certe estus pli interesa.
Al Zan: post aŭskulto de la serba kanto mi ankaŭ opinias, ke ĝi estas ŝatinda. Tamen Horehronie pli plaĉas al mi! Ĉu mi estas obstinulo?

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-11 08:58:10

dobri:Al Zan: post aŭskulto de la serba kanto mi ankaŭ opinias, ke ĝi estas ŝatinda. Tamen Horehronie pli plaĉas al mi! Ĉu mi estas obstinulo?
Ne. Ĉar ĉiu havas sian guston. rideto.gif Ankaŭ al mi plaĉis la slovaka kanto. Se japanoj aŭdos ĉi tiun kanton, ĝi populariĝos ankaŭ en mia lando. Tamen en japanio oni, kiel mi, apenaŭ scias pri eŭropaj popmuzikoj. malgajo.gif

Kaj mi rimarkis, ke multe da kantoj el 'eurovision' estas kantitaj angle. Tio ne plaĉas al mi. Mi ŝatas folklorajn muzikojn kantitajn en propra lingvo. Kvankam mi ne povas kompreni la soncon de tiaj kantoj, ial ili kortuŝas min. Krome, la kanto de BiH, kiu ne estas folklorema, tamen al mi plaĉis.

Reen al la supro