Al la enhavo

Fieraj gefiloj de libera Francio! Rakontu pri viaj impresoj.

de Terurĉjo, 2007-majo-07

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-08 20:55:41

Terurĉjo:Ni ja korespondas Esperante, ĉu ne?
Ĉu tio devas mildigi min? rido.gifrido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-08 21:11:13

Ĉu ni drinku por mildigo?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-09 06:21:53

Terurĉjo:Estimata Gardenisto!
Mi ĉion komprenis kaj bone komprenas la situacion en Francio.
Mi jam skribis, ke senlaboreco en Rusio preskaŭ ne ekzistas, sed bedaŭrinde ekzistas la problemo de malgranda salajro. Tial multaj niaj junulinoj forveturas el Rusio serĉi pli bonan, pli riĉan vivon.
Mi iom emociiĝas pri sorto de kelkaj forumanoj.
Ekzemple, mi ne vidas nian amikon Emmanuelon. Ĉu io okazis al li?

Ĉu vi opinias, ke efektive pro agoj de sola persono, kiel via nova prezidento, tiom multe dependas?
Saluton !
(Jev, ne estas la loko paroli pri tio, vi pravas, sed mi volas nur respondi)
Mi ankoraŭ estas vivanta, ne zorgu tiel por eta franculo kiel mi (ĉar mi estas forta !).
Kaj mi estas kontenta, ke aliaj franculoj respondis jam ! Dankon partopreni !
Verdire mi preskaŭ ne rigardis la televidon, de kiam Sarkozy estis elektita kiel prezidanto.
Por respondi pri la rebeloj en ĉirkau Parizo kaj brulaĝoj da multnombraj aŭtoj, mi dirus ke estas honto, ke kelkaj francoj ankoraŭ ne bone komprenas, kio estas demokratio.
Oni ĉion perdas tion farante.Mi ne volas de lando kun granda forta policio, sed tio baldaŭ estos la kazo dank'al Sarkozy.

Mi pensas, ke tiuj ĵunuloj (ĉar ĉiam estas ĵunuloj) de ĉirkaŭurbo ne kutimas fari ion alian ol bruliĝi autojn, de kiam aperas bonan okazon de tion fari.
Ĉu elektado ? bone ! ni bruliĝu aŭtojn !!
Ĉu piedpilkmaĉo ? bone ! ni bruliĝu aŭtojn !!
Ĉu vi komprenas ?
De kiam Sarkozy aperis esti la novan prezidanto, mia edzino diris : vi vidos, morgaŭ estos la merdo al Parizo !
Ŝi ne eraris.
Ĉu Sarkozy aŭ Royal ? ili same reaĝus brulante aŭtojn.
Ili ne estas mutlnombraj sed faras la bordelon, ili pli bone irus al la LABORO !
certe ne en karcero !!
Sed en Francio estas bonaj rimedoj neniam labori kaj tamen tuŝi monon, kaj tiuj ĵunuloj estas spertuloj de tiu vivmaniero.
TUJ Al LA LABORO, ĈAR ESTAS LABORO EN FRANCIO !

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-09 08:43:43

manu_fr:bone ! ni bruliĝu aŭtojn !!
Ĉu vi komprenas ?
Ŝajne en Francio trankvile dormas nur tiuj, kiuj ne havas aŭtojn. rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 09:09:29

Manu! Laŭ Jev kaj vi, la plej maltrankvilaj homoj en la mondo devus esti usonanoj, kiuj havas po 3 aŭtoj ĉiu! lango.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-09 10:08:54

Terurĉjo:Manu! Laŭ Jev kaj vi, la plej maltrankvilaj homoj en la mondo devus esti usonanoj, kiuj havas po 3 aŭtoj ĉiu! lango.gif
vere jes, kaj tio klariĝas al ĉiuj la kialon, kial en Francio oni nuntempe havas malmultajn aŭtojn ol en Usono !
okulumo.gif

feliĉe la problemoj alvenas precipe cirkaŭ Parizo nure...

PS : ofte eksterlandanoj kredas, ke tio, kion okazas al Parizo, estas problemo en tutfrancio, sed ne.
Francio estas iom pli granda lando ol la urbego de Parizo tutsola. Sed, mi ne tro ŝatus se oni bruliĝus mian aŭton verdire, tamen !

amike

Manu

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-09 10:11:03

Terurĉjo:Manu! Laŭ Jev kaj vi, la plej maltrankvilaj homoj en la mondo devus esti usonanoj, kiuj havas po 3 aŭtoj ĉiu! lango.gif
ĉar mi havas nur un aŭton por tutfamilio, kaj tre bezonas de ĝi, ĉar mi loĝas en plen'kamparo for de ĉio !
lango.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-09 10:40:20

Pino:
Ĉu vi scias, ke multojn famajn investinoj estis hungaraj
Tio estas interesa. Mi ne konas ilin.
Kiuj ili estas ?
Ekzemple, sen pretendo de tuteco:

Kármán Tódor, Asbóth Oszkár - helikoptero
Szent-Györgyi Albert - C vitamino
Puskás Tivadar - telefoncentralo
Bíró László - globkrajono
Jedlik Ányos - dinamo
Irinyi János - seneksploda alumeto
Galamb József - ĉefkonstrukciisto de T-Ford motoro
Semmleweis Ignác - "savinto de la patrino", la puerpera
Eötvös Lóránd - tordopendolo
Fonó Albert - jetmotoro por aviadistoj
Bánki Donát - akvaturbino
Kandó Kálmán - elektrolokomotivo, elektrofervojo
Gábor Dénes - holografo
Semmelweis Ignác - "savinto de la patrinoj ", venkinto de la puerpera febro

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 11:11:06

Mielo, kara, mi komprenis mian eraron.
Kartveloj diras: Se virino eraris, petu pardonon al ŝi! okulumo.gif

Ne investinoj, sed inventintoj.
Sendube, Hungario tre riĉas pri inventistoj aŭ inventintoj.
Vi entute pravas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-09 11:21:37

Sed la rentgenajn radiojn inventis ordinara rusa viro.
Iuvespere, reveninte hejmen tute ebria kaj frapante kontraŭ tablo per pugno, li kriis al sia edzino, ĵaluzinte: "Mi vin travidas".

Reen al la supro