Al la enhavo

Reta kaj komputila terminaro

de Terurĉjo, 2007-majo-27

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

andreasvc (Montri la profilon) 2007-majo-31 19:44:46

yugary:"Logo" povas havi du tre malsamajn signifojn en Esperanto:

1. Io, kio servas por logi.

2. Instrumento, konsistanta el ŝnuro kun plombo, kiun oni mergas en maron por mezuri la rapidon de ŝipo.

Nek la unua, nek la dua taŭgus por traduki la anglan "log".
Vere, sed ankaŭ:
loglibro
Libro, en kiu la ŝipestro konstante notas ĉiujn okazaĵojn de la navigado, inkluzive de la trairitaj distancoj montritaj de la logo [rapideca mezuromo por ŝipoj] --> taglibro
(el la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto)

Mi kredas ke ankaŭ la log el weblog estas derivita de ĉi tiu signifo de logo, do tial mi proponis ĉi tiujn vortojn

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-junio-21 19:48:33

Terurĉjo:- podkasto, kiel abonŝutaĵo.
Saluton!! Mi tre ŝatas ĉi tiun vorton "abonŝutaĵo", estas tre bona ideo. Kie vi trovis ĝin? Mi abomenas la vorton podcast, ĉar ĝi klarigas nenion. Kiam mi ekaŭdis ĝin en la franca, mi penis kompreni pri kio temas. En la franca, oni tradukis la nomon de la aparato "walkman" per la vorto "baladeur" (promenemulo). Kiam aperis abonŝutaĵoj, oni reprenis la ideon pri promenado kaj nomis la aferon baladodiffusion (promencela disŝutaĵo/disŝutado). Per tio, oni celas diri ke la sonŝutaĵon eblas auskulti kie ajn. Sed tiu vorto en Francio ne vere uziĝas.

Por detaligi mian opinion pri la vorto podcast, mi pensas ke ĝi ne estas memkomprenebla. Ĝi estas komerca nomo, derivinta de iPod, kiu estas nomo de aparta mp3-legilo. En esperanto, eblas konstrui fakajn memkompreneblajn vortojn, en tio kuŝas avantaĝo de la lingvo. Estus domaĝe nur transliterumi el la angla fakvortojn pri novaj teknologioj.

Kwekubo:Tio ne sufiĉe klaras - ĉu ne oni povus nomi nuran RSS-fluon abonŝutaĵo?
RSS-fluo (kiun mi jam vidis nomita en esperanto abonfluo) ne estas nepre podcast. Abonfluon, oni abonas per abonligilo. Abonfluo kunigas ligilojn al ĵus aldonitaj eroj de retejo (ĉu sonajn, ĉu tekstajn, ĉu videajn) RSS-uzado estas formo de retumado.

Pri la klareco de "abonŝutaĵo", eĉ se la vorto sendube ne respegulas ĉiujn aspektojn de la teknologio, tamen la plej gravajn (aboneblon kaj ŝuteblon) kuŝas en la kunmetitaĵo. Podcast estas sondosieraro, kiun oni abone (el)ŝutas.

Por retuŝi la temon rilate klarecon, ĉu la vorto "vortaro" estas klara? Baze, povas esti libro, frazo, ĉia grupo de vortoj... En la uzado, uziĝis kiel "libra kolekto da vortoj de lingvo aŭ fako kun difinoj, tradukoj aŭ aliaj lingvaj informoj."
Se homoj ekuzas la vorton "abonŝutaĵo" en la senco de podcast, la uzado de tiu kunmetaĵo ennormiĝos.

Nun, mi uzos abonŝutaĵon!! rideto.gif

Ĝis.

Reen al la supro