Al la enhavo

Proponu vian version de traduko

de Terurĉjo, 2007-julio-15

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-26 15:01:06

Mi guglis vorton "kartunoj" kaj 201 rezultoj alvenis. La unua rezultopaĝo nur temis esperanton.

En unu el tiuj rezultoj mi trovis kiel sinonimon la vorton "movdesegnoj". Mi tute feliĉas per kartunoj, kaj kiam mi uzas tiun vorton (kaj mi ja uzis) mi ne ĉiam celis usonajn. Sed se vi volas nepre alian, do jen.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-26 20:54:50

Ĉu "gugli" estas serĉi en la Reto ion ajn per Google, retumi Googl-e? okulumo.gif
Kiu scias aliajn serĉilojn por fari novajn verbojn?
Serĉiloj.RU rideto.gif
Mi, ekzemple, uzas ankaŭ Yandex-on, Rambler-on kaj mail.ru-on. Ĉu mi yandexas, rambleras kaj mail.ru-as? shoko.gif

Se paroli pri ĉefa temo de la fadeno, mi, tamen, kalkulas, ke ĝenerala nomo de animaciaj filmoj estas "animacio" aŭ, kiel sinonimo, sed malpli uzata, "kartuno".
"Animeo" estas speciala nomo por japanaj animacioj, kiuj diferencas de tiuj aliaj precipe per grandaj okuloj de ties herooj.
Krome, animacioj povas esti ne nur desegnitaj aŭ pentritaj, eĉ per komputilo, sed ankaŭ pupaj.
Ankaŭ mi, proponinte la temon, ne celis usonajn animaciojn.

Reen al la supro