Al la enhavo

signifo de "Usono"

de ora knabo, 2007-julio-18

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-29 22:39:19

Ĝis la dudekaj jaroj de la XX jarcento Usono ruse nomiĝis "Северо-американские соединённые штаты - САСШ" "Nord-amerikaj unuigitaj ŝtatoj". Mi certe ne komprenas, kial la ŝtatoj estas unuigitaj, sed ne unuiĝintaj, sed ruse la afero estas tiel.
Nun la lando ruse nomiĝas США - Соединённые Штаты Америки - Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko.
Tamen mi opinias, ke origino de la nomo jam bone priskribita kaj klarigita estas.
Sed eĉ nun estas iom strange, ke tuta lando, samkiel antaŭ kelkaj jaroj mia lando, Rusio, ne havas propran nacian nomon. Mia lando jam revenis de nomo USSR al Rusio. Kiam revenos Usonia? Utopia?

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-julio-30 06:12:54

mnlg:Bedaŭrinde tio ne povas esti, ĉar en Esperanto oni diras "ŝtato" por tiu signifo. Kaj ja la nacio ne nomiĝas Uŝono, ĉu ne? ridulo.gif
Jes... vi pravas. Estas bona punkto. Sed mi ankoraŭ ne kredas ke Usono devenis de "Usonia". "Usonia" estas tute nekonata de usonanoj. Mi neniam aŭdis pri ĝi (antaŭ mi lernis esperanton), kaj mi ne konas iun ajn kiu faris ankaŭ.

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-30 08:14:14

Terurĉjo:Sed eĉ nun estas iom strange, ke tuta lando, samkiel antaŭ kelkaj jaroj mia lando, Rusio, ne havas propran nacian nomon.
Jes, ĉi tio estas aparte tikla por mi, ĉar praktike tio kio okazas estas ke usonanoj nomas sin, kaj rekoniĝas per la vorto, "amerikanoj", kvankam ameriko estas tuta kontinento, kaj teorie ĉiu persono de la nordokcidentaj teritorioj de Kanado ĝis la Falklandaj insuloj estas amerikanoj. Mi komprenas ke diri "mi estas civitano de usono" estas iom pli longa ol diri "mi estas amerikano" sed estas ankaŭ pli ĝuste.

Kvankam ĝi ne uziĝas por ĉiu okazo, en la itala ekzistas vorto "statunitense", t.e. "ano de unuiĝintaj ŝtatoj". Se ekzistus tia vorto en la angla eble ĝi estus bona anstataŭigo; sed estas nur teoria parolado. La kutimo estas tiom forta ke ĝi ne ŝanĝiĝos baldaŭ, eĉ se ĝi iam ja entute.

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-julio-31 21:17:48

En la franca, por paroli pri usonano, eblas uzi "étasunien", sed estas malofte uzata (mi eĉ ne scias kiel skribi tion korekte).

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 09:50:13

Mi skribas “états-unien”.
Mi provas uzi tiun vorton, ĉar multaj amerikanoj ne estas usonanoj.

En la hispana ekzistas ambaŭ vortoj, americano kaj estadounidense.

Reen al la supro