Al la enhavo

Demando sensufiksa, -ig kaj -iĝ verbfinaĵoj

de patologiisto, 2007-julio-19

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

patologiisto (Montri la profilon) 2007-julio-19 20:40:44

Urho:Bonvolu vidi la kurson "Verbumado" ĉe la paĝo:
http://en.lernu.net/kursoj/verbumado/index.php
Dankon, Urho. Tiu kurso estas ĝuste tio, kion mi bezonas. Koran dankon.

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-19 21:03:59

patologiisto:Ĉar oni ne povas antaŭvidi kiuj ŝanĝ-stataj verboj estas transitivaj kaj kiuj estas netransitivaj, ĉu oni povas pigre eviti la problemon kaj ĉiam uzi "-ig" kaj "-iĝ" kun la radikoj de ŝanĝ-stataj verboj?
Mi jam diris al vi ke ne; tamen, konsideru la jenon:

Ĉar oni ne povas antaŭvidi kiel prononci ajnan anglan vorton, ĉu oni povas pigre eviti la problemon kaj ĉiam prononci ĝin laŭ fonetikaj reguloj de Esperanto?

Ne.

Saman respondon al via demando.

Parenteze la konduto kiun vi priskribas estas ĝuste tiu de Ido, do vi povas feliĉe studi ĝin kaj "eviti la problemon". ridulo.gif

patologiisto (Montri la profilon) 2007-julio-20 16:11:20

Vi pravas, Mnlg. Mi volas esti bona esperantisto.

Mi finis la mallongan kurson Verbumado kaj nun mi komprenas ke por ĝuste uzi "-ig" kaj "-iĝ" oni nepre devas scii se la "sufiksiĝonta" verbo estas transitiva aŭ netransitiva.

Parenteze, kiu estas Ido? ridulo.gif

patologiisto (Montri la profilon) 2007-julio-20 16:12:19

patologiisto:Vi pravas, Mnlg. Mi volas esti bona esperantisto.

Mi finis la mallongan kurson Verbumado kaj nun mi komprenas ke por ĝuste uzi "-ig" kaj "-iĝ" oni nepre devas scii se la sufiksiĝonta verbo estas transitiva aŭ netransitiva.

Parenteze, kiu estas Ido? ridulo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-20 16:20:11

patologiisto:Parenteze, kiu estas Ido? ridulo.gif
Vi danku la diojn je vikipe-dio ridulo.gif

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ido_%28lingvo%29

Urho (Montri la profilon) 2007-julio-28 14:59:49

Jen 100 bazaj verboj de Esperanto:
(ĝisdatigita: 2020-05-03)

: -n [tr]; - [ntr]; -igi [tr], -iĝi [ntr]
: transitiva (tr), netransitiva (ntr)

aĉeti -n; Mi aĉetis gitaron.
ami -n; Ŝi amas lin.
atendi -n
aŭdi -n
bati -n
bezoni -n
bruli -
danki -n
devi (*) vd. sube
demandi -n
deziri -n
diri -n
doni -n
esti -; Ĉu vi estas Esperantisto?
fali -
fari -n
fermi -n; Bonvolu fermi la pordon.
fini -n
flugi -
ĝoji -
halti -
havi -n; Ĉu vi havas monon?
helpi -n
interesi -n; interesegi -n; interesigi -n; interesiĝi -
iri -
ĵeti -n
kanti -n
komenci -n
kompreni -n
koni -n
konsili -n
konstrui -n
kredi -n
kreski -
krii -
kuri -
labori -
lasi -n
legi -n
lerni -n
levi -n
lumi -
manĝi -n
manki -
memori -n
meti -n
militi -
miri -
montri -n
morti -
movi -n
naski -n; naskiĝi -
nomi (nom·i ← nom·o) -n; nomiĝi -
okazi -
okupi -n
paroli -
pasi -
pensi -n
perdi -n
permesi -n
peti -n
porti -n
postuli -n
povi (*) vd. sube
premi -n
preni -n
prezenti -n
provi -n
rakonti -n
regi - (aŭ -n)
renkonti -n
respondi -n
resti -
ricevi -n
rigardi -n
ridi -
rimarki -n
scii -n
sekvi -n
sendi -n
senti -n
serĉi -n
sidi -
skribi -n
soni -
stari -
ŝajni -
ŝanĝi -n
teni -n
timi -n
tiri -n
trinki -n
turni -n
uzi -n
veni -
vidi -n
vivi -
vojaĝi -
voli (*) vd. sube

(*) bv. vidi la paĝon ĉe PMEG

Reen al la supro