Al la enhavo

Ŝako

de kavipatro, 2007-julio-24

Mesaĝoj: 149

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-02 09:57:11

Frano:La viruso aktivigis esperantistajn ŝakemulojn
Ĉu vere Libera Folio skribis artikolon pri ŝako? ridulo.gif Bonege!!

Frano (Montri la profilon) 2020-majo-07 06:52:32

István Orosz - Chess (2010)
Provo rekonstrui ŝakludon inter Aleksandr Bogdanov kaj Vladimir Lenin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-17 16:43:52

1.e3 do estus la "Esperanta malfermado". Sed jen malfermado kiu indas nomi "Esperanta variaĵo" : 1.b4 (unua movo kiu foje estas nomata "pola malfermado" - pola kiel Zamenhof'!) e6 (ŝajnas estis ia pol-franca malfermado) 2.Bb2 Ĉf6 (ia hinda) 3.a3 (ia "malfermado de Andersen'" : germana) 4.e3(Esperanta) c5 (ia sicilia : itala) 5.bcx5 Kxc5 6.c4 (angla)

Kia bunteco! Aŭ font-lingvoj de Esperanto aŭ landoj kie troviĝas Esperantistoj aperas. Se vi havas ideojn por plibonigi (/buntigi) tiun variaĵon, ne hezitu diri ilin!

Frano (Montri la profilon) 2020-julio-20 06:46:58

Hodiaŭ estas Internacia Tago de Ŝako. Gratulojn!

Frano (Montri la profilon) 2020-julio-26 12:14:15

Nova venko de Teamo Esperanto!
https://www.chess.com/votechess/game/134280

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-14 06:19:13

eblas, ke iuj volus legi ĉi tiun ŝakteman verkaĵon de duonforgesito!
http://i-espero.info/files/elibroj/eo - zweig, stefan - sxaknovelo.pdf

Frano (Montri la profilon) 2020-septembro-08 11:57:07

“Peonoj ne iras malantaŭen” - ĉi tio estas evidenta diskriminacio!
Ĉu moderna demokratia ŝaka ludo, kie peonoj povas iri kaj bati malantaŭen, interesas vin? Tiam komencu, mi atendas vian movon.
(Mi mem neniam ludis ĝin do ne povas promesi ke la ludo vere estas interesa okulumo.gif)

Frano (Montri la profilon) 2020-novembro-26 11:08:40

Frano (Montri la profilon) 2021-februaro-11 14:03:44

Okaze de sia 10-jariĝo, la klubo Teamo Esperanto organizas ŝakan turniron. Ĉiu, kiu ludas en la retejo chess.com, povas partopreni.
https://www.chess.com/tournament/doktoro-esperanto

Frano (Montri la profilon) 2021-februaro-16 07:47:02

Reen al la supro