Al la enhavo

(tiu?) ĉi + substantivo

de ora knabo, 2007-julio-26

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 10:00:07

Oni skribas kroate per latinaj literoj. Sed ni ne uzas ĉiujn literojn kiel angloj. Ekzemple, ni ne uzas y,x,q,w kaj uzas š,đ,ž,ć,č,lj,nj,dž

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 12:32:32

Ĉu lj kaj nj estas konsiderataj kiel apartaj literoj?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 16:09:39

Mutusen:Ĉu lj kaj nj estas konsiderataj kiel apartaj literoj?
jes, jen kroata alfabeto:
A, B, C, Č, Ć, D, Dž, Đ, E, F, G, H, I, J, K, L, Lj, M, N, Nj, O, P, R, S, Š, T, U, V, Z, Ž

kroatan, kiel Esperanton, oni legas same kiel oni skribas. Do, ĉiu litero en alfabeto estas aparta sono.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 19:26:38

Ŝajnas al mi, ke Lj kaj Nj estas molaj konsonantoj.
En la rusa tiukaze oni uzas molan signon (ь), kiu estas litero, sed ne havas sonon.
Krome, ekzistas malmola signo. Sed multaj jam lernis la rusan, tio ne estas novaĵo al vi.

mnlg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 20:07:41

Mi opinias ke ĉi tiun fadenon jam nun oni devus daŭrigi en la forumo "pri aliaj lingvoj" ridulo.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 22:23:58

terurĉjo, vi rusoj tre bone konas nj! Mi eĉ pensas ke (rusoj kiujn mi ekkonis) prononcas ĝin tro ofte anstataŭ n.

Reen al la supro