Al la enhavo

(tiu?) ĉi + substantivo

de ora knabo, 2007-julio-26

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-julio-26 20:51:51

Kio estas pli korekta?
ekzemple: "tiu ĉi virino estas bela" aŭ "ĉi virino estas bela". Ĉu mi devas uzi "tiu" en ĉi (tiu) ekzemplo?
Dankon rido.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-26 22:22:33

Laŭ mia sperto, oni ĉiam laŭeble uzu "tiu". Mi nur vidas uzadon de "ĉi", sen "tiu", kiam temas pri kunmetaĵo en adverbo, kiel ekz. "ĉinokte", "ĉimonate", ktp.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-27 01:21:24

Kiam oni uzas "ĉi" en kunmetaĵo, necesas uzi kiel "ĉi-nokte", "ĉi-jare", ktp. Kaj "ĉi-" povas esti antaŭ multaj vortoj, tio estas, oni povas diri "ĉi-tablo", "ĉi-komputilo", k.a. Sed oni ne povas uzi "ĉi" sen "ti?" aŭ "ĉi?" kiel vorton. Do oni povas skribi kiel "ĉi-virino estas bela" aŭ "ĉi tiu virino estas bela" aŭ "tiu ĉi virino estas bela", sed ne "ĉi virino estas bela".

Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-27 14:15:06

Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-julio-27 17:24:57

Dankon por tiuj ĉi respondoj / ĉi-respondoj okulumo.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-julio-27 17:27:57

Ŝak:Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif
Do ??? estas Ĉinoj shoko.gif
Mi pensis ke mia komputilo ne funkcionas bone lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-27 17:37:38

Diference de Ŝak mi povas legi ĉine.
Vidu: 黄鸡蛋. lango.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-julio-28 07:13:48

ora knabo:Do ??? estas Ĉinoj shoko.gif
Mi pensis ke mia komputilo ne funkcionas bone lango.gif
Tio devas esti "funkcias"...
Kaj via komputilo ja ne funkcias tre bone~~ lango.gif Ĉu eble tio estas tro malnova?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 15:01:19

Kial mi skribis "funkcionas"? demando.gif
Kial Ĉinoj povas legi latinajn leterojn sed mi ne povas legi iliajn? Ne justas malgajo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 17:44:49

ora knabo:Kial mi skribis "funkcionas"? demando.gif
Kial Ĉinoj povas legi latinajn leterojn sed mi ne povas legi iliajn? Ne justas malgajo.gif
Unue: ŝajnas, ke via komputilo tiam misfunkciis, funkciis parte, one, tial ĝi funkcionis. lango.gif
Due: mi opinias, ke nur kelkaj ĉinoj - profesoroj de la latina lingvo, povas legi latinajn leterojn. Sed tio ja estas ĉie, ne nur en Ĉinio. Ankaŭ mi ne povas legi la leterojn, pri kio mi verdire ne tre bedaŭras.
Trie: la literojn latinajn scias preskaŭ la tuta mondo pro usonaj filmoj kaj afiŝoj, reklamo kaj lerneja klerigado, dum kiu la literoj estas ofte uzataj, ankaŭ en Ĉinio.
Per kiuj literoj oni skribas kroate?
Krome: Kiel oni tajpas ĉine

Reen al la supro