Al la enhavo

Lucien Péraire

de Altebrilas, 2011-novembro-06

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-novembro-06 14:28:49

Mi ricevis alvokon por salutmesaĝoj memore al Lucien Peraire, franca esperantisto kiu veturis bicikle de Francio al Japanio, Ĉinio, Vjetnamio tra tiama Sovetio. Mi iam legis lian libron: liaj aventuroj estas indaj je Tincjo de Hergé kaj Spielberg.

Oni povas legi resumon ĉi-tie:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Lucien_P%C3%A9raire
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Elstaraj_...

Li veturis sur la reloj de la transsiberia trajno, kaj konstruis specialan aparaton por tio. Gi estas videbla ĉi tie:
http://biblio-cyclesdephilippeorgebin.hautetfort...
(la libro estas franca traduko)

vea.informado@yahoo.com.vn

La Vjetnama Esperanto asocio festos la 80a datreveno de la vizito de Lucien Peraire:

Jen la alvoko:
Lucien Peraire estas franca esperantisto kiu, en 1930-1931 faris vojaĝon
tra la mondo per biciklo por propagandi Esperanton.
Vi povas legi detalan rakonton pri li en la esperanta Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Elstaraj_ar...
En 2006, Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA) celebris la 100an datrevenon de
lia naskiĝo.
En 2007 Klubo Lucien Peraire estis fondita ĉe Hanoja Fremdlingva
Universitato por kunigi ĉiujn studentojn lernantajn Esperanton.
Ĉijare, kadre de la preparoj por UK-97a, je la 15a de novembro, Klubo
Lucien Peraire, kune kun VEA organizos kunvenon por memori la 80
datrevenon de la alveno de Lucien Peraire en Hanojo, en 1931. Tiu alveno
donis viglan impulson al la esperanta movado en Vjetnamujo.
Klubo Lucien Peraire kaj VEA alvokas la mondan esperantan komunumon
interesantan pri la disvolviĝo de Esperanto sendi al ni salutmesaĝon
okaze de tiu memorinda evento.
Bonvolu sendi salutmesaĝon prefereble antaŭ la 13an de novembro 2011 al
la adreso: "Ban thong tin" ,
Elkorajn dankojn
Nguyen Thu
LKK-ano respondeca pri informado
Espereblas, ke oni faros filmon aŭ bildstrion pri liaj aventuroj! rideto.gif

Reen al la supro