Al la enhavo

proprajn nomojn

de lacky, 2007-julio-30

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

lacky (Montri la profilon) 2007-julio-30 16:44:30

Saluton,

mi miras ke propraj nomoj kiel Windows, Linu_x, Firefox, Internet Explorer, Einstein, Archimedes en Esperanto nomas vindozo, linukso, Fajrovulpo, Esplorilo, Ejnŝtejno, Arkimedo aŭ Arĥimedo. En ĉiuj aliaj lingvoj la tiuj nomoj estas uzi en la propria, originala nomo.
Mi preferas uzi ankaŭ la originalnomoj en Esperanto, kiel Windows, Linu_x, Firefox, Internet Explorer, Einstein, Archimedes,...

Kiel vi pensas?

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-30 17:57:25

lacky:Saluton,

mi miras ke propraj nomoj kiel Windows, Linu_x, Firefox, Internet Explorer, Einstein, Archimedes en Esperanto nomas vindozo, linukso, Fajrovulpo, Esplorilo, Ejnŝtejno, Arkimedo aŭ Arĥimedo. En ĉiuj aliaj lingvoj la tiuj nomoj estas uzi en la propria, originala nomo.
Mi preferas uzi ankaŭ la originalnomoj en Esperanto, kiel Windows, Linu_x, Firefox, Internet Explorer, Einstein, Archimedes,...

Kiel vi pensas?
La Esperanto ne havas ekz. "w" aŭ "x" litero. Kaj ne ekzistas en ĝi hungaraj literoj: ekz. á,é,ő,ű,gy,ty. Se mi skribus nomon de hungara urbo "Püspökladány", vi ne scius kiel oni devas elparoli ĝin. (La ekzemplo ne estas tro bona, mi ne scias, skribi ĝin fontetike tute rido.gif ..Puŝpokladanj.... tiu ne estas korekta...)
Mi pensas, ke ĉiuj konas la la famajn nomojn kiel Windows, sed ni ne povas skribi ĝin per Esperantaj literoj.

lacky (Montri la profilon) 2007-julio-31 08:55:12

Mielo:
La Esperanto ne havas ekz. "w" aŭ "x" litero. Kaj ne ekzistas en ĝi hungaraj literoj: ekz. á,é,ő,ű,gy,ty. Se mi skribus nomon de hungara urbo "Püspökladány", vi ne scius kiel oni devas elparoli ĝin. (La ekzemplo ne estas tro bona, mi ne scias, skribi ĝin fontetike tute rido.gif ..Puŝpokladanj.... tiu ne estas korekta...)
Mi pensas, ke ĉiuj konas la la famajn nomojn kiel Windows, sed ni ne povas skribi ĝin per Esperantaj literoj.
Ke la leteroj "w" aŭ "x" ne ekzistas estas argumento. Ankaŭ ke la elparolo de la originala nomo ne estas klara, via ekzemplo "Püspökladány" klarigis.

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-31 10:49:48

lacky:

Ĉu vere ? rido.gif Mi estas scivola, kiel vi elparolus la nomon Püspökladány aŭ Győrsövényház aŭ Kastélyosdombó. rido.gif

lacky (Montri la profilon) 2007-julio-31 11:09:22

Ne, mi havis scribi malklare;
Vi pravas, memkompreneble!
Mi ne kapablas elparoli tiujn hungaran nomojn vere.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 07:08:11

lacky:
Mielo:
Ĉu vere ? rido.gif Mi estas scivola, kiel vi elparolus la nomon Püspökladány aŭ Győrsövényház aŭ Kastélyosdombó. rido.gif
Ne, mi havis scribi malklare;
Vi pravas, memkompreneble!
Mi ne kapablas elparoli tiujn hungaran nomojn vere.
Jes, mi komprenas. Por vi estas malfacila elparoli tiujn nomojn. Kaj mi ne scias, kiel oni devas skribi ilin Esperante, nur per Esperantaj literoj.

diogotux (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 01:02:44

se oni volas skribi softvaraj nomoj laŭ ties originalaj nomoj, oni ankaŭ devas __elparoli__ tiuj nomoj __korekte__ laŭsence.
Tio por mi kaj por miaj samlandanoj estas tre malfacila ĉar softvaraj nomoj ĝenerale estas en la Angla.
Iu portugalparolanto la unuan fojon parolus Windows kiel "Weendows". Tio certe estas erara.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 12:17:00

lingvo ne estas perfekta ilo.

la fadeno estas interesa, ĉar klare montras tion.

pli ĝenerale, la problemo de lingvoj ekaperas, kiam ulo ne suksecas eksprimi proprajn...sentojn, ideojn, ktp...

laŭ mi, homoj povos kuminiki senprobleme, perfekte, kiam ne plu estos lingvbariero.

iam ni certe kapablos komuniki per la penso mem, rekte.

atendante...mi esperantas !

Manu

sal.gif

piteredfan (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-07 23:59:23

En la vortaro "Pocket Esperanto dictionary" Greenwich Mean Time tradukiĝas kiel Grenviĉa Meza Tempo. Mi loĝas apud Lewisham. Mi ne scias traduki ĝin, ĉu "Leviŝam" aŭ "Luiŝam".
La hungara nomoj amuzis min. Ekzistas kimria urbeto nomita Llanfairpwllgwyngyllgogerychryndrobllllantysiliogogoch. Ĝi eknomiĝis ŝerce kontraŭ la angluloj, sed tio estas bone por turismo. Mi tradukus ĝin kiel "Lanvajrpulgvingilgogeriĥrindrobllantisiliogogogoĥo. Mi konas neniun alian lingvon, eble krom Klingono, kiu uzas la kimrian "ll"-sonon. Notu ke pri kimriaj loknomoj oni Esperantlingvigas ilin iam per kimria nomo, iam per angla laŭ facileco, ekz Abertaŭeo anstataŭ Swansea kaj Kardifo anstataŭ Caerdydd

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 13:32:54

Laŭ mi, fama nomo povas havi sian Esperanto-nomon, sed ordinaran nomon ne estas necese fari nomon per alfabeto en Esperanto.

Ekz. Huang Jidan estas Huang Jidan, ne Hŭang Ĉitan.(kvankam mi preferus 黄鸡蛋 rideto.gif )

Reen al la supro