Al la enhavo

Tatuaĵo

de Terurĉjo, 2007-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-02 19:10:02

Mi treege timas kiam oni min pikas. Tial mi ne ŝatas kuracistojn, malsanulejojn kaj kulojn.
Sed nova junulara modo postulas al gejunuloj havi diversajn tatuaĵojn surkorpe.
Mi ne havas tiujn. Ankaŭ miaj infanoj.

diogotux (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 00:55:19

neniam mi vidis iu "postuli" ke iu alia havu tatuajon. Tio estas persona afero kaj oni faru kun sia korpo kion ajn oni deziras.
Saĝe, ne plenkreskitaj infanaroj (en Brazilo, knaboj kun malpli ol 18 jaroj aĝaj, kaj knabinoj kun malpli ol 21 jaroj) demandu siajn gepatrojn pri tio.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 02:52:25

Al mi tre plaĉas (estetike) tatuaĵojn, sed ne ĝia porĉiama daŭrigo. Ne ekzistas tatuaĵo ajn kiu mi volus havi surkorpe PORĈIAME. Eĉ belegaj tatuaĵoj sendube iam enuigus min.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 07:46:19

Mi povus doni por via anketo plurajn respondojn.

- Ne

- Mi ne havas tatuaĵojn - sed ne kial, ĉar mi ne estas indiĝeno

- Miaj infanoj ne petas min pri la permeso - sed ni priparolas iliaj aferoj ĝenerale. Mi volas malpermesi nenion, mi scias, ke ili estas saĝaj, ili konas la ĝustan valorsistemon. Mi ne ŝatas la konduton, kiam la gepatroj diras: "Dum vi loĝas en mia loĝejo kaj dum vi manĝas mian panon......"

Kaj mi scias, kaj esperas, ke ili havas bonan senton pro ilia korpo kaj ne volas fuŝuzi tion.
(Kvankam mia filo venis hejme paroj jare, kaj vi havis ringon en lia brovo. Mi estis malbone iom. Bedaŭrinde, li ne uzis la ringon longe.)

novatago (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 09:39:34

Mi havas malgrandan kapon de drako sur la dorso ekde 1999. Mi devis peti monon al mia patrino sed mi mensogis pri la celo de la mono.

Terurĉjo:Mi treege timas kiam oni min pikas. Tial mi ne ŝatas kuracistojn, malsanulejojn kaj kulojn.
Kiam mia patrino malkovris la tatuaĵon nur diris al mi ke ŝi ne komprenis kial, se mi timas la medicinajn pikojn, mi faris tion. Mi klopodis ekspliki ŝin ke ne estas la sama afero. Ŝi ankoraŭ ne komprenas ĝin.

Mi ne ŝatas kiam mi vidas korpon plenan de tatuaĵoj sed malgrandaj tatuaĵoj laŭ mi estas belaj kaj beligas.

Ĝis, Novatago.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 12:24:01

Tatuaĵoj absolute ne plaĉas al mi. Mi trovas ilin malbelaj, sed ĉefe mi ne komprenas, kiel oni povas voli neforviŝeblan desegnon sur la korpo. Kial oni povas certi, ke oni ankoraŭ volos ĝin post 30 jaroj?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 12:44:46

La tatuaĵoj ne ĝenas min ... sur la aliaj !

Se mi devus fari tatuaĵon sur mi mem, mi certe devus atendi havi perfektan korpon. Kial mi jam tiom atendis !

Verdire, mi havas pli malpli saman vidpunkton kiel Mendacapote. Tatuaĵoj estas belaj kiam oni rare renkontas. Se estas tro ofte la samaj desegnoj, ne plu estas interesa, kaj enuas min.

Tamen, sur bela korpo, povas esti tre bela arto !

Nuntempe, modo en Francio estas fari "piercing".
Mia filino iam demandis al fari "piercing" sur brovo, kaj oni simple montris la maladvantaĝojn.
Estas rolo de gepatroj, ĉu ne ?
Gravas bone pripensi antaŭe ol fari truon sur vizaĝo definitive, laŭ mi !
Kaj fine ne faris.

Psikoloĝie, gravas montri al junuloj, ke ili havas sufiĉe belajn vizaĝojn sen ĝi, kaj ke oni trovas ilin sufiĉe interesaj sen korpmarko.

(Tamen, poste, estas ŝia korpo, kaj ne la mia. Do ni gepatroj estu toleremaj, se ili bezonas tatuaĵon aŭ "piercing").

Sed, persone, mi malŝatas "piercing" sur vizaĝo. Tro agresivaj !

Laŭ mi tatuaĵoj estas pli ofte -kompreneble ne ĉiam- markoj de aparteno al grupo, popoloj.
Jen estas interesa marko de kulturo.

Manu sal.gif

grifo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-03 13:48:39

Mi havas verdan drakon sur mia maldekstra supra brako. Mi estis juna, kaj mi trovis ĝin esti bona ideo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-04 01:33:11

Mi ne ŝatas tatuaĵojn. Mi ne zorgas se oni havas ilin, sed mi mem ne volas iun ajn. Mi trovas ilin esti malbelega.

josevitorr (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-06 20:07:52

Jes, mi havas tatuaĝojn. Mi havas vere 5 tatuaĝojn: Drago, la OM, la spiritisma simbolo, imago de la serŝanto de la lumo, kaj nubojn sur la OM. Bone, estas tio.

Reen al la supro