Al la enhavo

Ĉu vi estas registrita ĉe Tvitero?

de Roman_Mutin, 2011-decembro-14

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Roman_Mutin (Montri la profilon) 2011-decembro-14 16:27:27

Saluton

Ŝajnas ke estas pli malfacile serĉi samideanojn ĉe tvitero ĉar mankas grupoj kaj en tivetero ne estas multe da homoj.

Tamen mi ŝatas tviteron, se vi ankaŭ estas en ĝi ni povas trovi unu la alian. Jen mi

jpablo68 (Montri la profilon) 2011-decembro-14 17:19:35

mia tviterkonto estas @paburu, sed mi malofte afiŝas en esperanto

tamen, mi afiŝas ofte en esperanto en mia guglo-pli-konto (google+) jpablo68@gmail.com

Sahaquiel (Montri la profilon) 2011-decembro-15 00:22:29

jpablo68:mia tviterkonto estas @paburu, sed mi malofte afiŝas en esperanto

tamen, mi afiŝas ofte en esperanto en mia guglo-pli-konto (google+) jpablo68@gmail.com
Mi nomo estas @Siriox (kun unu ikso)

Morgaŭ okazos la tutmonda Tujtera agado pro Esperanto. Helpu #Esperanto esti "Trend Topic", se vi ne scias je kioma horo pepi, vidu ĉi tien

skryptor (Montri la profilon) 2011-decembro-15 02:55:58

Saluton, mi estas @jvaldz, sed mi ne tro ofte uzas Twitter-on. Vi povas sekvi mian liston "esperanto" aŭ vidi miajn sekvantojn.

skryptor (Montri la profilon) 2011-decembro-15 03:02:52

Jen Facebook-a paĝo por la Tutmonda Twitter Agado por Esperanto: https://www.facebook.com/events/207181359294030/

miropiro (Montri la profilon) 2011-decembro-18 08:46:11

Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter). Mi ankaŭ estas tie, kaj de tempo al tempo mi sub kromnomo "miroslavhruska" (ĉar jam ne eblis uzi mian na "miropiro" pepas kun haket-etikedo #Esperanto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-decembro-18 09:28:33

miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).
Kio estas "oficiala" pri Vikipedio-artikolo?

qwertz (Montri la profilon) 2011-decembro-18 09:35:04

Mi tre ŝatas Tviteron. Estas plej profitiga/filtilebla ol Fejsbuk.

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-18 10:39:43

miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).
Tuj-tero? Kion tio signifu? Strange, mi neniam antaŭe aŭdis pri tiu varianto.

Kutime oni skribas 'Tvitero' aŭ simple 'Twitter'. Mi ankaŭ vidis kelkfoje 'Tŭitero'. Mi eble preferus unu el la unuaj du variantoj.

Rilate la temon de la fadeno, ne, mi ne registriĝis ĉe Twitter. Mi havas tute nenian kialon por tion fari, ĉar mi ne havas ion ajn por 'pepi' al amasoj da homoj tra la mondo. Mi simple uzas retmesaĝojn.

Laŭ mi, Twitter ŝajne havas sencon nur por famuloj kaj sportistoj por komunikiĝi kun ĵurnalistoj kaj fanoj.

Chainy (Montri la profilon) 2011-decembro-18 10:46:18

darkweasel:
miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).
Kio estas "oficiala" pri Vikipedio-artikolo?
Jes, ekzakte. Fakte, la 'oficiala' traduko ĉe Vikipedio subite ŝanĝiĝis! Tre strange, kiel tio okazis? rideto.gif

Reen al la supro